En julio, la Nacia Partio de Irlando faris strangan deklaron. Laŭ oficala anonco de la partio, du gravaj membroj de la partio ŝtelis oron el la trezorejo de la partio. La prezidanto, Justin Barrett, forte kondamnis la agon ne nur kiel perfido de la partio sed ankaŭ perfido kontraŭ Irlando. La polico rapide kaptis la … Legi plu Kial irlanda ekstremdekstra partio havas grandan stokon da oro? →
Kategorio: Politiko
Estas pli da flagoj ol maskoj ĉi tie, kvazaŭ ni ne scias en kiu lando ni loĝas. Fakte el la 50-100 homoj en la protesto, mi estas la sola kiu portas vizaĝ-maskon. Ili levas standardon “Nur sklavoj portas maskojn”. La virino kun la mikrofono parolas pri libereco. Ial ŝi krias sian subtenon por la IRA, … Legi plu Mi estas la sola mask-portanto ĉe kontraŭ maska protesto →
Unu el la plej gravaj revuoj en Esperantujo estas “Monato”, la ĉiumonata internacia gazeto pri politiko, socio kaj kulturo. Ĝi celas diskuti la gravajn temojn ĉirkaŭ la mondo el loka vidpunkto, ĉar ĉiu korespondanto raportas pri sia propra lando. Alia grava regulo por la gazeto – ĝi estas “per” Esperanto ne “pri” Esperanto. Esperantujo jam … Legi plu Ĉu Monato estas aboninda? →
Ne ĉiuj ŝatas sindikatojn. Iuj homoj opinias ke ili protektas pigrulojn kaj mallaboremulojn, kreas senlaborecon kaj aliaj ekonomikaj problemoj. Sed oni ofte forgesas pri la avantaĝoj de sindikatoj kaj kiel ili helpas laboristojn. Ili plibonigas la laborspiriton, produktivecon kaj egalecon. Sindikatoj gravas ĉar ili donas voĉon al siaj membroj. Se laboristo havas plendon, ofte nenio … Legi plu Kial ni bezonas sindikatojn →
Feministoj opinias ke virinoj suferas en moderna socio pro seksa diskriminacio kaj unu el la plej grandaj problemoj estas ke virinoj gajnas pli malaltan salajron ol viroj. Sed konservativuloj kontraŭas tiun ideon kaj ili opinias ke la diferenco temas ne pri diskriminacio sed pro la agoj kaj decidoj de virinoj. Ili opinias ke viroj laboras … Legi plu Ĉu virinoj gajnas pli malaltan salajron pro diskriminacio? →
Esperantujo estas kiel granda domo kun multaj ĉambroj kaj oni ĉiam eltrovas novajn kaj malkutimajn aferojn. En unu el la ne bonaj konataj ĉambroj estas tre neatendita afero – esperantista politikpartio kiu celas disvastigi Esperanton. Mi estis tre surprizita kiam mi unue aŭdis pri tio, sed ankaŭ kurioza ĉar mi havas grandan intereson en politiko. … Legi plu Ni ne bezonas esperantistan politikpartion →
Feminismo ne estas la plej populara temo, ĉefe inter viroj. Multaj opinias ke ĝi estas ideologio nur por virinoj kaj ne profitas virojn. Iuj tre malŝatas aŭ eĉ malamas ĝin kaj opinias ke ĝi estas kontraŭvirismo kiu celas helpi virinojn per la malhelpado de viroj. Oni diras ke feministoj malamas virojn kaj opinias ke ili … Legi plu Feminismo ankaŭ helpas virojn →
Feminismo ne estas la plej populara temo, ĉefe inter viroj. Multaj opinias ke ĝi estas ideologio nur por virinoj kaj ne profitas virojn. Iuj tre malŝatas aŭ eĉ malamas ĝin kaj opinias ke ĝi estas kontraŭvirismo kiu celas helpi virinojn per la malhelpado de viroj. Oni diras ke feministoj malamas virojn kaj opinias ke ili … Legi plu Feminismo ankaŭ helpas virojn →
Esperantistoj amas lingvojn kaj eĉ pli malgrandajn minoritajn lingvojn. Ni ŝatas subteni lingvojn kiujn aliaj homoj nur mokas kaj ignoras. Sed oni povas troigi. Eblas trolaŭdi lokajn dialektojn kaj trograndigi ilin. Ĉiuj lingvoj havas regionajn diferencojn kaj urboj kie oni havas aliajn akĉentojn kaj lokajn vortojn. Sed sensencas diri ke tiuj regionaj diferencoj estas apartaj … Legi plu Ĉu la skota “lingvo” vere estas lingvo? →
La granda malsatego inter 1845 kaj 1850 en Irlando estis kalumnio de malespero, malĝojo kaj morto. El la popolo de 8 miliono, ĉirkaŭ unu miliono mortis kaj unu miliono elmigris al Britio kaj Usono. Ĝi profunde ŝanĝis la landon rilate al lingvo, kulturo kaj socio. Eĉ hodiaŭ, iuj parolas amare kaj kolere pri la temo. … Legi plu Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando →
La unua fojo iu Papo iam vizitis Irlandon estis en 1979 kiam John Paul II venis. Ĉi tiu estis grandega okazaĵo, kaj oni diras ke pli ol unu miliono homoj ĉeestis la meson en la ĉefurbo. Tiam la katolika eklezio ankoraŭ estis tre forta, preskaŭ ĉiuj estis katolikoj kaj la leĝoj akordas kun katolikismo. Samseksemeco, … Legi plu Kial mi protestis kontraŭ la Papo →
Dum jarcentoj, la revo de naciistoj en Irlando estis 32 graflanda unuigita Irlanda Respubliko, kie la tuta insulo estos unuiĝinta kaj sendependa de Britio. Teorie, ĉiuj irlandaj politikaj partioj subtenas ĉi tiun revon, eĉ se ili estas senpovaj por aktualigi ĝin. Laŭ la packonsento de 1998, unuiĝo nur okazos se la plimulto de la loĝantoj … Legi plu Mi estas Irlandano sed mi kontraŭas la unuiĝon de Irlando →
Iam al iam, oni vidas plendojn pri multkulturismo kaj artikoloj kiuj diras ke “Multkulturismo malsukcesis” aŭ “Multkulturismo fiaskis”. Sed tiu sensencas, ĉar multkulturismo ne povas malsukcesi, ĝi estas neevitebla. Ĉiuj landoj en la mondo estas (kaj preskaŭ ĉiam estis) multkulturaj kaj nur unukultura lando ne eblas. Ĉiuj partoj de nia socio enhavas influon de aliaj … Legi plu Multkulturismo estas neevitabla →
Se oni rigardas mapon de Usono laŭ voĉdonoj, oni vidas maron de ruĝa kun nur kelkaj bluaj insuloj, kiu eble pensigus vin ke la dekstrista Respublikana Partio gajnis grandan venkon, sed fakte la maldekstrista Demokrata Partio ricevis pli da voĉdonoj. Ĉi tiu okazis ĉar kamparanoj ĉefe voĉdonis dekstriste kaj urbanoj voĉdonis maldekstriste. Ĉi tiu ne … Legi plu Kial kamparanoj estas dekstristemaj kaj urbananoj estas maldekstristemaj? →
Mi ne vivos sufiĉe por vidi Brazilon diferenca. La lando lamas. Ĉu ni nuligu naŭdek naŭ procenton de la brazilanaro kaj rekonstruu la landon per la postrestantoj? Ĉiuj miaj fortoj ne savus hundon el ĉi tiu katastrofo kiun oni nomas nacio. Eble mi ne atingos tridekjariĝon. Kiom da tiuj junuloj kiuj ludas futbalon en ĉi […]
‘Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia’ (“La maté porque era mía”) estas konata hispana diraĵo, eble karikatureska. Kompreneble ĉi tiu elpensaĵo ne estas ekskluziva propraĵo de hispana kukturo, kaj ne plu validas nuntempe en tiu kulturo nek en aliaj… sed tamen ĝi reaperas iam tiam en sinteno de krimuloj. Legi plu →
Dum mia adoleskanteco, mi estis fiera naciisto (ĉar naciismo varias laŭ lando, mi parolas pri irlanda naciismo, sed miaj vortoj taŭgas por naciismo ĝenerale). Pri historio, mi delonge havas grandan interesan kaj mi amis legi pri la herooj el aliaj epokoj. Mi principe amis la rakontojn pri la herooj kiuj batalis kontraŭ Britio dum la … Legi plu Kial mi ne estas naciisto (irlanda) →
La politiko de Nord-Irlando estas tre delikata afero kaj grandaj disputoj ofte okazas. Ekzistas granda divido inter la du komunumoj, kiu malfaciligas kunlaboron inter la politikpartioj. Ekaperis novan konflikon pri lingvaj rajtoj, principe la rajtoj de la irlanda (gaela) lingvo. En Nord-Irlando, ekzistas du popoloj, la irlandaj katolikoj kaj la britaj protestanoj. Dum tridek jaroj … Legi plu Nord-Irlanda parlamento disiĝas pro lingva rajta disputo →
Grava kaj polemika temo nuntempe estas enmigrado kaj rifuĝintoj, principe enmigrado de islamanoj al Eŭropo. Multaj homoj avertas ke estas danĝero al Okcidenta civilizo ĉar ili ne havas “Okcidentajn moralojn”. Ĉi tiu estas stranga opinio pro kelkaj kialoj, kiel la ideo ke asimilo tute ne okazos kaj du apartaj popoloj ial ne kapablas loĝi kune. … Legi plu Oni diras ke islamanoj minacas Okcidentajn moralojn, sed kio estas Okcidentaj moraloj? →
Ĉu vi scias ke naciismo estas nova fenomeno? Oni ĝenerale pensas ke ĝi havas longan historion daŭrante centoj aŭ eĉ miloj da jaroj. Ofte oni ligas modernajn homojn kaj praulojn, kaj naciistoj kutime kredas ke ili agas same kiel la historiaj herooj. Historiajn militojn kaj heroojn oni priskribas per naciaj nomoj kiujn ili mem ne … Legi plu La invento de naciismo →
Dum ni okupiĝas verdigante niajn personajn vivojn, kompanioj de fosiliaj brulaĵoj igas tiujn klopodojn sensignifaj. La disdivido de karbona poluado depost 1988? Sole cent kompanioj respondecas por nekredeblaj 71%. Vi umu per la skribiloj aŭ la sunpanelo; ili plu bruligos la planedon. Legi plu →
La popoloj havas registarojn kiujn ili sukcesas elkrei. Se konservativa partio ekregas pro venko en balotado, ĉu la ne-konservativuloj rajtos repreni perforte? La popoloj havas la registarojn kiujn ili meritas. En plejparto de la homaraj socioj daŭre regas la antaŭjuĝoj (sociaj, etnaj, genraj…). Kio atendeblas krom ĉiamdaŭra (cikla) repreno de naciskalaj tagordoj sinkronigitaj kun tiuj […]
(Ĉi tiu artikolo unue aperis en la aprila eldono de Monato) En Irlando nuntempe regas stranga paradokso. Ekzistas miloj da neokupitaj domoj sed ankaŭ miloj da senhejmuloj. Ekzistas miliardoj da eŭroj por subteni la bankojn, sed mankas monerojn por la senhejmuloj. Ekzistas Kristnasko, tempo por ĝentileco kaj helpeco, sed la senhejmuloj ofte estas forgesitaj. Sed … Legi plu Ribelo de la senhejmuloj →
Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj esperantistoj scias tre bone, ke mi […]
8 ministroj, 25 senatanoj, 37 deputitoj, 3 ŝtatestroj kaj 1 juĝisto! Jen pri kiom da koruptaj brazilaj politikistoj la Supera Kortumo (STF) komencas proceson. Kaj tiu listo ankoraŭ ne estas kompleta. Oni ne komencis proceson kontraŭ la prezidento, ĉar la Konstitucio tute malpermesas. Kontraŭ prezidento povas nur eksigproceso, kio tamen ne okazos, ĉar tiu fiulo […]
Oni dismembrigu Brazilon en tiom da partoj kiom da popoloj mortis por ke ĝi ekzistu. Poste la partojn oni donu kiel manĝon al katartoj! La malbeno estas lanĉita.
Diskutoj pri la rifuĝintoj ofte estas abstraktaj kaj teknikaj. Oni priparolas leĝojn, regulojn, internaciajn interkunsentojn kaj senvizaĝaj nombroj. Oni debatas pri la “fluo” de rifuĝintoj kvazaŭ ili venas el ia krano. Eĉ pli malbone, oni simpligas la aferon al “ni kontraŭ ili”. “Ili” estas danĝeraj, fremdaj, strangaj kaj kontraŭ “nia” kulturo, vivmaniero kaj lando. Iuj … Legi plu La rifuĝintoj kaj nia homareco →
Refondi Braziljon. Refondi Brazilon. Kiu ŝanĝos la leĝon? La moŝtaj deputitoj kaj senatanoj! Urĝas prepari nacian ĝeneralan balotadon. Novaj reprezentantoj por nova Brazilo. Remuldi la brazilan silueton. Kiu elektiĝos? La samaj. Aŭ similaj ŝtipkapuloj. La samaj malsanoj de malsanuloj kiuj insistas malsaniĝi. Ĉu la korupto kaŝiĝas ie inter la ostoj kaj la haŭto? Fiuloj! Idiotoj! […]
Ĉi-semajne oni eltrovis ŝokan kaj teruran malkovraĵon en Irlando. Ĉe la loko de eks-punejo por “fivirinoj” oni elfosis amastombejon. La viktimoj estis beboj ne plu ol tri-jaraĝa kaj ilia tombejo estis kloako (necesejo). Naskita en peko, forprenita de la patrinoj, kondamnita kaj neamita, suferita pro neglektado kaj forĵetis en putrejo kiel rubaĵo. La malkovro de … Legi plu Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio →
Ĉu vi iam rigardas historian dokumentaron aŭ eble filmo pri la Dua Mondmilito kaj miris kiel faŝismo iam kaptis la registaron? Kiel ili gajnis la subtenon de la popolo? Kiel ili konvinkis la homojn sekvi ilin? Kiel ili restruktis la nacion laŭ ilia volo? Kiel iu povus subteni tia malamo? Kial neniu haltigis ilin, kial … Legi plu Kiel Faŝismo Alvenas →