Kredi ke en la brazila superstrukturo ekzistas sincera deziro garantii ĉies bonfarton estas kredi ke feinoj gardas la dormon de infanoj. La strukturo kiu murdas de jarcentoj, la maŝino kiu opresas, la fikcia konstruo kiu nomiĝas Brazilo, postulas, por teni pravon, fidelecon similan al tiu de fanatikaj religiuloj. Inter vivo kaj morto ekzistas pli da […]
Kategorio: poemo en Esperanto
Ĉi tiun poemon mi tajpis en GoogleDocs. Ĉi tiu poemo aperas en blogo kaj en blogo ĝi ekzistas. Kio estas GoogleDocs? Blogo? Vi probable naskiĝis jarcentojn post la publikigo. Bonvolu konsulti historiolibron pri la dudekunua jarcento de la kristoreferenca erao. Ĉu mi arogas tro da vivperspektivo al mia poemo? Ekster interreto, ĝi ne havas sencon. […]
Mi ne bezonas Esperanton kaj Esperanto ne bezonas min. Malgraŭ la parolado pri ŝrumpo de asociomembraroj, Esperanto ne bezonas pli da homoj por esti, kia ĝi estas: fakta efektivo, kun neforigeblaj ekzistopruvoj. La lingvo jam akiris por si piedestalon, kaj staras firme kiel monumento preta postvivi jarcentojn. Eĉ se nenio plu estus kreita en ĝi, […]
Ĉu ĉi tiu poemo havas celon? Se ĝi havus dentojn, ĝi mordus la leganton. En kiom da brazilaj urbanguloj la morto gvatas por falĉi vivon? Se ĉi tiu poemo havus krifojn, ĝi vundus la leganton. La minimuma salajro nutras kvinmembran familion. Se ĉi tiu poemo havus valizon, ĝi elirus el Braziljo kun milionoj. Brazilo, via […]
En mia ekstravaganca imago, ĵurnaloj stampas grandliterojn memore al ĉi tiu tago. Mi vidas klare, per miaj inkandeskaj okuloj en malluma ĉambro, ke miloj da orkestroj ludas hodiaŭ, en diversaj urboj tra la mondo. Miaj haroj estas verdo kontraŭ verdo, po unu nuanco da verdo por ĉiu haro. Ondiĝantaj laŭ la marborda vento, la hararsusuro […]
Mi havas bordelon. La plej prestiĝa amoristino nomiĝas Zamenhofino. La mondo pereis en aprilo 1917.
Unu miliardo, aŭ pli, da poemoj estis verkitaj. La Esperantaj troviĝas dekstren de la komo, tuj apud la procentosigno. Se survoje vi renkontas poemon en Esperanto, salutu ĝin mianome.
Mi scias, ke iam vi perceptos, ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi; kaj miaj vioj estas mi. Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn kaj mi registras laŭlitere. Infanoj ne komprenas, sed ili jam sensas la trompon. De nun, patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro. […]
Ĉu al mi? Kion mi scias? Demandu al la sekva de la vico. Antaŭkambriaj ŝtonoj komprenas la mondon pli bone. Mi ne scias, ĉu la sukero same dolĉas en ĉiuj buŝoj. Mia certeco daŭras la vivolongon de libelo. Ĉu mi diris ion al vi? Forgesu tion, ĉar mi jam forgesis. Mi estas blufo en ludo, […]
Kion ĉi tiu poemo povas fari sen revolvero? Kugloj forpafiĝas apud oreloj. Ankoraŭ ne alvenis la tempo morti. La poemo portis al sieĝantoj homon kiel garantion. Kio estas la Tero sen vivo? Nenio, krom nulo, bulo girante sen celo. Ĝi tenas nin kiel ostaĝojn. Ankoraŭ ne alvenis la velkaĝo. Floroj insistas burĝoni sur la ŝoseanguloj […]
Tiu ĉi poemo havas sencon nur en Esperanto. Malpermesate traduki. Sed kaze de rajtorompo, bonvolu nomi la rezulton vortamaso. Se el aŭtomata tradukilo, nomu vomamaso. Homoj kiuj ne trapasis ĉiujn fazojn de Esperantistiĝo, inkluzive la mallumajn tagojn de kabeismo, neniam legu la mesaĝon de ĉi tiu poemo.
Hodiaŭ mi ne forlasos vin, ĉar la kuko por la festo estas preta. Mi ŝategas tiun ĉokoladan kremon. Sed morgaŭ! Ha morgaŭ vi ne vidos mian ombron ĉi tie. Hodiaŭ mi restos, ĉar mi ankoraŭ volas lastfoje kisi vian nudan korpon. La blankaj tukoj, la varma duŝo jam atendas nin. Sed morgaŭ! Ha morgaŭ miaj […]
Kiujn sentojn mi verŝos pri vi, se mi estas bolanta kaldrono? La verdeco de via vizaĝo indikas sangmankon, kontaĝan malsanon nekuraceblan. Via mondo fariĝas kvadrata por mi, kaj je ĝiaj akraj anguloj mi vundiĝas. Mi volas forgesi vin. Tiel krude, sen poeziaj adjektivoj aŭ adverboj. Nur forgesi. Forgesi. Forgesi. Forgesi. Forgesi. Sen figuraj sencoj; sen […]
La nomo de la kato estas Nino. Lia antaŭulo, venenita de malafablaj najbaroj, ankaŭ estis Nino. Ĉiuj katoj iam ajn vivintaj en tiu domo havis la nomon Nino. Kiam la nuna Nino mortos, alia Nino anstataŭos lin. Nino ne amrilatas kun katino, ĉar la lastan fojon ĉiuj katoj de la ĉirkaŭaĵoj volis amori saman kompatidulinon. […]
Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro, kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando. Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro? Ĉar ĉi tiu poemo bezonas paroli pri temo nekredeble nova. Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj. Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro, […]
Ĉu vin nenio tuŝas? En via trankvileco mi ne trovas min partoprenonta. Io kaptas min je brako, ĵetas metrojn alten en aeron, sendas frakasiĝi sur cementan plankon, rulas deklivosuben kaj trenas min denove supren. Ĉu ĉe vi nenia nepra agitiĝo de nepra respondomanko? Silentaj sintrudaj frazoj kohere proksimaj laŭ malverŝajneco. Mikroskopaj rememoroj kun monstraj korpoj […]
Legi senpage la poemaron ĉe Google Books. Akiri paperan version ĉe Amazon.
Ĉiuj riskas renkonti unikan agon. Unika estus la mono kiun la aĉetanto transdonus minutojn antaŭ ol, ĉe elirpordo de vendejo, ricevi pafon rekte en la kapon pro neporto de valoraĵo transdonebla al rabisto. La vendisto dirus “lia lasta ago dum vivo estis transdono de mono al mi”. Unika estus la “bonan matenon” kiun, al ridanta […]
Ĉu vi scias, Ke por ĉiuj mi en mondo Ne radias? Wiktor Elski, en la poemo DEMANDO Kiun sorton havos tiuj adoleskantoj, kiuj ludas futbalon sur la stratoj de ĉi tiu urboperiferio? Ili amuziĝas kun multe da bruo kaj fivortoj, sen zorgo pri studo, ĉar lernado estas nur pormomenta gepatra altrudo kiu finiĝos nepre post la […]
Iele-trapele en la homa pelmelo. Kio gravas? Ĉu la promeno aŭ la plandumospuro lasita al esplorontoj? Ne dependos, ĉu lasita sur la luno aŭ sur vulkana roko. Ĉu la herooj posedos patosajn skribojn sur tomboŝtonoj kaj procesioj ĉiujare honoros ilian forpason? Herooj ne ekzistos kiam finiĝos temprezisto. Sub teraltaĵoj, morgaŭ hazardaj grundakcidentoj, ripozos agrablaj memoroj […]
La televidserioj, kun facila hombuĉado, ne amuzas. Mankas vivrespekto en la suspenso minutojn antaŭ la terura murdo. Kial la sceno kompletiĝas nur se per sangrivero? Kial la junulinoj fakte perfortitaj manpremus la kinematografan banaligon? Ĉu la neniel fikcia loĝanto de la najbara domo, kien hieraŭ enrompiĝis frua morto per rabista klingo, konsentos fariĝi protagonisto en […]
Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu. Sen skribilo. Sen papero. Sen registro. Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio. Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue. Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj, monopoligitaj de unikaj alparoloj. Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni. Sed la vortoj restas en […]
Mi estas la sola Esperanto-parolanto en tiu ĉi strato, eĉ en la tuta kvartalo. Malbeninda estu la internacia deziro etigi homskalajn realojn. Hej, brazila ĉemara ĉefurbo, se mi parolus, nur manpleno komprenus. La esperantisto Demócrito Rocha kaj ĉiuj liaj samideanaj samtempuloj same senvaloraj eniros la analojn de la Esperanta Cearao. Mi ne havas antaŭulojn. Kie […]
Ĉu hodiaŭ, en hospitalo de fora urbeto, naskiĝis bebo? Ĉu li estas absolvo aŭ kondamno por la vivularo? Kiel ni reagu al la unua senrezona ploro? La centjara intertempo kiu konsistigas individuon foriris kaj lasis sur tomboŝtono epitafon: “tie ĉi oni rajtas plendi ke la homo estas palpebrumo” Observu rapide, dum la okuloj apertas. Ĉiujn […]
Mi ne certas, ĉu mi volas lerni la anglan. Usonanoj loĝas en alia planedo. Kaj la lasta kosmoŝipo rustiĝas en garaĝo, atende de riparado kiun neniu scipovas plenumi. Hieraŭ, la murdanoncoj de la televidĵurnaloj ne estis en angla. La politika skandalo ne estis en la angla. La abismiĝantaj grafikaĵoj pri ekonomio, minacoj de armitaj banditoj, […]