…ŝi promenadis tien kaj reen sur la riverbordo, penante sin fortigi en la celo sin dronigi, sed la rivero Tamizo aspektis tiel malpure, la ŝlimo ĉe la bordo tiel nigre, kaj la odoro estis tiel naŭza, ke fine ŝi iris en kontraŭa direkto, dirante al si, ke ŝi devas elpensi alian metodon. Lilio, Edith Alleyne […]
Kategorio: originala romano
Paĝoj 21-22: Morgaŭ je la deka mi iris al mia bonfaranto. Li estis nomata Vilhelmo Klajn kaj, same kiel mi, estis ĉirkaŭ tridekjara. Li akceptis min kiel egalulon, kaj mi baldaŭ trovis, ke li estas lertulo pri la maŝinaj aferoj. En li mi trovis ion tre allogan… mi ne scias ĝuste kion. Tuj okazis inter […]