Mil falsaj profiloj. Mil profiloj estas falsaj. Mil kaj unu falsaj profiloj. Mil kaj unu profiloj estas falsaj. Homoj persekutas min, postsekvas, observas, gvatas, spionas. Mi fariĝas paranoja antaŭ mil falsaj profiloj kiuj nur parolas la anglan. Neniu problemo, se ili petus monon per Google-tradukilo. Kompreninde, se ili sendus fotojn de magregaj infanoj. Normale, se […]
Kategorio: Originala poemo en Esperanto
Li diris “ne zorgu”. La homaro progresos. Mi alproksimiĝis por aŭskulti. Li insistis kaj memorigis pri “sinjorino Franciska kiu hodiaŭ malkovris egalecon”. Seĝo apud li ekzistis por mi sidiĝi. Li profetis finon de ĉiuj homaj kvereloj, kun blanka-blua mondo sen problemoj. Mia lango gustumis lian haŭton. Li asertis la certecon kaj montris ĉiujn etapojn de […]
Li diris “ne zorgu”. La homaro progresos. Mi alproksimiĝis por aŭskulti. Li insistis kaj memorigis pri “sinjorino Franciska kiu hodiaŭ malkovris egalecon”. Seĝo apud li ekzistis por mi sidiĝi. Li profetis finon de ĉiuj homaj kvereloj, kun blanka-blua mondo sen problemoj. Mia lango gustumis lian haŭton. Li asertis la certecon kaj montris ĉiujn etapojn de […]
Vorto antaŭ vorto, vorto post vorto. Ĉu iu el ĉiuj eblaj frazkombinoj ofertas akcepteblan klarigon al tiu silenta kosmo daŭre senresponda ĉirkaŭe? Referencverkoj kuŝas senpovaj en bretaro. Vortaroj, gramatikoj perdas signifon en erao de homoj memvole analfabetaj; kiuj ree legas nur vizaĝojn, serĉas nur pejzaĝojn kiuj parolu pli laŭte ol vortkunigo. Kion ruĝoranĝa grundo diras […]
Ĉi tiu poemo diros ĉion necesan per unu verso. Sed jen jam verkiĝis dua, ĉar ne sufiĉis la unua. La antaŭa ne eniru la nombradon. Ĝi estis nur konstato. Ankaŭ la lasta ne validas. Estis averto ne nombri malĝustan verson. Nun venos la suka enhavo. Per unu, kaj nur unu, plia verso, kiu sekvas ĉi […]
Kiam en 1500, la piedoj de maniokoblankaj poloj, sub la gvido de la marŝalo Marko Zamenhof Polo, tuŝis unuafoje nian plaĝon, ili donacis al ni Fundamenton kiu devus daŭri jarmilon. Ni reciprokis per ĉapelo el araoplumoj, kiu daŭrus eble unu semajnon. Kiam ili diris “saluton, bonaj indianetoj”, ni diris “mas o que é que esse […]
Liveri poemon kiel anoncon. Matene kiel headline en ĉiuj ĉefaj ĵurnaloj. Vivigi poemon kiel planon. Bazoj, fundamentoj, principoj, gvidlinioj. Ĉio pakita en poemo. Poemon kiel militdeklaron. La tankoj de la sudatlantikaj marbordoj portas bikinojn. Cic-elstaraĵoj estas ĵetotaj kugloj. Kiel kapoejran piedoflugon, krei frazordon de poemo paranauea. Poemon donaci kiel fiŝon en fosilia ŝtono. Kiu povas, tiu […]
Hodiaŭ mi ne forlasos vin, ĉar la kuko por la festo estas preta. Mi ŝategas tiun ĉokoladan kremon. Sed morgaŭ! Ha morgaŭ vi ne vidos mian ombron ĉi tie. Hodiaŭ mi restos, ĉar mi ankoraŭ volas lastfoje kisi vian nudan korpon. La blankaj tukoj, la varma duŝo jam atendas nin. Sed morgaŭ! Ha morgaŭ miaj […]
Kiujn sentojn mi verŝos pri vi, se mi estas bolanta kaldrono? La verdeco de via vizaĝo indikas sangmankon, kontaĝan malsanon nekuraceblan. Via mondo fariĝas kvadrata por mi, kaj je ĝiaj akraj anguloj mi vundiĝas. Mi volas forgesi vin. Tiel krude, sen poeziaj adjektivoj aŭ adverboj. Nur forgesi. Forgesi. Forgesi. Forgesi. Forgesi. Sen figuraj sencoj; sen […]
Junulo, vi estas tre bela, sed ankaŭ tre malprudenta. Se mi estus vi, mi estus pli zorgema. Tiu kiu alparolas vin estas armita per poemoj. Ne agacu lin. Li pafas poemojn kiel bandito pafas kuglojn. Minimuma reago funkciigos la kulason. Transdonu ĉion kion vi prirevas aŭ vi estos elstrekita el la literaturo. Poemon vi legas […]
La nomo de la kato estas Nino. Lia antaŭulo, venenita de malafablaj najbaroj, ankaŭ estis Nino. Ĉiuj katoj iam ajn vivintaj en tiu domo havis la nomon Nino. Kiam la nuna Nino mortos, alia Nino anstataŭos lin. Nino ne amrilatas kun katino, ĉar la lastan fojon ĉiuj katoj de la ĉirkaŭaĵoj volis amori saman kompatidulinon. […]
Ĉi tiu poemo komenciĝas kun kapibaro, kiu sunumas al si la harojn sur iu rio-de-ĵanejra strando. Kial kapibaro? Kial sunumo? Kial Rio-de-Ĵanejro? Ĉar ĉi tiu poemo bezonas paroli pri temo nekredeble nova. Kaj laŭ ĉiuj miaj esploroj, neniu alia Esperanta poeto aŭdacis verki pri rafinitaj ronĝuloj en strandoj de tropikaj civilizoj. Same taŭgus ĉi tie meksika kolibro, […]
Ĉu vin nenio tuŝas? En via trankvileco mi ne trovas min partoprenonta. Io kaptas min je brako, ĵetas metrojn alten en aeron, sendas frakasiĝi sur cementan plankon, rulas deklivosuben kaj trenas min denove supren. Ĉu ĉe vi nenia nepra agitiĝo de nepra respondomanko? Silentaj sintrudaj frazoj kohere proksimaj laŭ malverŝajneco. Mikroskopaj rememoroj kun monstraj korpoj […]
Al kio utilas miliono da brazilanoj se ili ne parolas Esperanton? En la kaĝo de la zamenhofa dimensio manpleno kuniĝas per malfortaj ligiloj. Nekonatuloj intimiĝas en la konstato, ke la idealo formortas. Proskribitoj sen patrio, eterne ekzilitaj for de la neniam ekzistinta socio. La esperantistoj, rektaj reprezentantoj de rara pretendo, iras senorientiĝe en stratoj plenplenaj […]
Ĉiuj riskas renkonti unikan agon. Unika estus la mono kiun la aĉetanto transdonus minutojn antaŭ ol, ĉe elirpordo de vendejo, ricevi pafon rekte en la kapon pro neporto de valoraĵo transdonebla al rabisto. La vendisto dirus “lia lasta ago dum vivo estis transdono de mono al mi”. Unika estus la “bonan matenon” kiun, al ridanta […]
Ĉu vi scias, Ke por ĉiuj mi en mondo Ne radias? Wiktor Elski, en la poemo DEMANDO Kiun sorton havos tiuj adoleskantoj, kiuj ludas futbalon sur la stratoj de ĉi tiu urboperiferio? Ili amuziĝas kun multe da bruo kaj fivortoj, sen zorgo pri studo, ĉar lernado estas nur pormomenta gepatra altrudo kiu finiĝos nepre post la […]
Iele-trapele en la homa pelmelo. Kio gravas? Ĉu la promeno aŭ la plandumospuro lasita al esplorontoj? Ne dependos, ĉu lasita sur la luno aŭ sur vulkana roko. Ĉu la herooj posedos patosajn skribojn sur tomboŝtonoj kaj procesioj ĉiujare honoros ilian forpason? Herooj ne ekzistos kiam finiĝos temprezisto. Sub teraltaĵoj, morgaŭ hazardaj grundakcidentoj, ripozos agrablaj memoroj […]
La televidserioj, kun facila hombuĉado, ne amuzas. Mankas vivrespekto en la suspenso minutojn antaŭ la terura murdo. Kial la sceno kompletiĝas nur se per sangrivero? Kial la junulinoj fakte perfortitaj manpremus la kinematografan banaligon? Ĉu la neniel fikcia loĝanto de la najbara domo, kien hieraŭ enrompiĝis frua morto per rabista klingo, konsentos fariĝi protagonisto en […]
Foje, vortoj nur bezonas buŝojn kiuj prononcu. Sen skribilo. Sen papero. Sen registro. Vortoj kiuj vivas nur la tempodaŭro de sonemisio. Venas la vento kaj ili jam foriras laŭflue. Mesaĝoj kiuj destiniĝas al unuopaj oreloj, monopoligitaj de unikaj alparoloj. Foje, ni nur bezonas vorton, ĉar la mondo apartenas al ni. Sed la vortoj restas en […]
Mi estas la sola Esperanto-parolanto en tiu ĉi strato, eĉ en la tuta kvartalo. Malbeninda estu la internacia deziro etigi homskalajn realojn. Hej, brazila ĉemara ĉefurbo, se mi parolus, nur manpleno komprenus. La esperantisto Demócrito Rocha kaj ĉiuj liaj samideanaj samtempuloj same senvaloraj eniros la analojn de la Esperanta Cearao. Mi ne havas antaŭulojn. Kie […]
Ĉu hodiaŭ, en hospitalo de fora urbeto, naskiĝis bebo? Ĉu li estas absolvo aŭ kondamno por la vivularo? Kiel ni reagu al la unua senrezona ploro? La centjara intertempo kiu konsistigas individuon foriris kaj lasis sur tomboŝtono epitafon: “tie ĉi oni rajtas plendi ke la homo estas palpebrumo” Observu rapide, dum la okuloj apertas. Ĉiujn […]
Mi ne certas, ĉu mi volas lerni la anglan. Usonanoj loĝas en alia planedo. Kaj la lasta kosmoŝipo rustiĝas en garaĝo, atende de riparado kiun neniu scipovas plenumi. Hieraŭ, la murdanoncoj de la televidĵurnaloj ne estis en angla. La politika skandalo ne estis en la angla. La abismiĝantaj grafikaĵoj pri ekonomio, minacoj de armitaj banditoj, […]
Silentu. Generaloj amuzas la infanojn en la vizitoĉambro. Rideksplodo impetas je ajna buŝa bombsimulo.
Sango, Brazilo. La ruĝo sur la flago estas sango. Rektangulo, lozanĝo, cirklo. Sen falĉilo. Sen martelo. Kun ruĝo, tamen.