Mi scias, ke iam vi perceptos, ke miaj mioj – tiuj de tiuj ĉi poemoj – estas vi; kaj miaj vioj estas mi. Sub mondaj murmuroj, mi aŭskultas obscenajn versojn kaj mi registras laŭlitere. Infanoj ne komprenas, sed ili jam sensas la trompon. De nun, patrinoj sentos ungojn en la internaj bordoj sub la ventro. […]
Kategorio: Originala poemo en Esperanto
Mi ne plu insistos pri esperantigado. Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki, mi forlasos la unuajn intencojn kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi. Sufiĉe integra en mi mem, mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj. Mi pensos pri Esperanto, per Esperanto, tra Esperanto. Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj. Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj. Pensoj […]
Mi konsentus detranĉi etfingron, se tio kreus 100 mil brazilajn Esperanto-parolantojn. Mi konsentus detranĉi manon, se tio kreus 500 mil brazilajn Esperanto-parolantojn. Mi konsentus detranĉi brakon, se tio kreus 1 milionon da brazilaj Esperanto-parolantoj. Se, por transformi 10% da brazilanoj en Esperantajn fluparolantojn, oni bezonus makabran riton, mi konsentus esti ingredienco, distranĉita en mil pecojn. […]
Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. 130 jaroj kaj kio? Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento! La lingvo mortis en 1917. Ni kolektu subskribojn kaj postulu. Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron. Organizi organizaĵojn per organiza organizado. Ni planu, replanu, repensu, rediskutu, ree eltiru niajn harojn por malkovri […]
Planedoj estas sableroj, aŭ ŝtonoj, ŝtonetoj… Se mi estus planedo, mi ne havus nomon. Ĉu la tuto de la buŝaj sonkombinoj kapablas doni apartan nomon al ĉiu aparta sablero de strando? Inter miliardoj da planedoj, havi nomon estas indiferente. Kial homoj ŝatas nomojn? Ĉu la vakuo povas havi konsiston? Homoj ne disponas tempon plene kompreni […]
Planedoj estas sableroj, aŭ ŝtonoj, ŝtonetoj… Se mi estus planedo, mi ne havus nomon. Ĉu la tuto de la buŝaj sonkombinoj kapablas doni apartan nomon al ĉiu aparta sablero de strando? Inter miliardoj da planedoj, havi nomon estas indiferente. Kial homoj ŝatas nomojn? Ĉu la vakuo povas havi konsiston? Homoj ne disponas tempon plene kompreni […]
La homa celo, amiko, la plej granda el ĉiuj, silentas kiam la vivo ĉesas. Morto egalu neekziston. Sen grizaj registroj sur ŝtonoj, papirusoj, paperoj, bitoj. Kiel birdoflugo! Homo estu kiel birdoflugo sur ĉielo. Kiu spuro restas? Kiun daŭrigon postulos la homoj antaŭ la universa panoramo? Sobriĝu, vermoj sur planedosurfaco! Idiotaj steloj multas mutaj ĉirkaŭe. La […]
Tiu ĉi poemo parolas pri punkto en la historio. Najlo en la muro, ŝnuro tra du truoj ĉe la supra parto de ŝtonplato kun fosilio. La pruvoj pendas kiel pentraĵoj en la vizitoĉambro. Homo fosiliiĝis dum spektado de televido. Sur la televidilekrano, homo skizas pentraĵon sur tolo. Sur la tolo, homo rigardas tra fenestro. La […]
“saluton, amikoj pardonon ĝeni la silenton de via vojaĝo mi nomiĝas José da Silva mi venis ĉi tien prezenti mian laboron antaŭe mi vivis sen dio mi konsumis drogon kvar kugloj trafis min iu el ili eniris ĉi tien [levas la ĉemizon kaj montras la lokon] kaj eliris en la alia flanko mi estis en […]
Ofte junuloj stampas per ekscesoj sian koleron kontraŭ malsana mondo, homaro kiun regas maljusteco, malegaleco. Ili neas ĉion kaj kontraŭas ĉiujn. Rompi la tradicion kaj krei alternativan vivmanieron (kiun sekvaj generacioj same rompos siatempe). Lerni Esperanton estas mia plej ribela junulaĝa ago. Brazilaj evangeliismaj junuloj ne lernas lingvojn kiuj parolas pri toleremo. Ili edziĝas frue, […]
Hodiaŭ dum mi dormis, en mia koŝmaro, mi manĝis sekan panon en biblioteko. Estis sabato kaj la loko preskaŭ senhomis. Sen konscii, sen percepti, mi lasis panerojn fali sur la plankon de la biblioteko, laŭ la direkto de mia libroserĉado. Kiam mia krimo malkovriĝis, bibliotekistino aperis kaj postulis plenpulme tujan klarigon al mia sensenca idiotaĵo. […]
Li diris bonege. Mi diris dankon. Li diris nedankinde kaj mia mondo pereis, ĉar mi ne konis la vorton kiu devus sekvi. La repliko al la repliko. La lasta nemalhavebla esprimo. Mi sentis, ke ekzistis truo en la universokerno. Sekvoj ĉiam havas sekvojn kaj la lasta ĉiam atendas la unuan kio estas nenio alia ol […]
Ĉu al mi? Kion mi scias? Demandu al la sekva de la vico. Antaŭkambriaj ŝtonoj komprenas la mondon pli bone. Mi ne scias, ĉu la sukero same dolĉas en ĉiuj buŝoj. Mia certeco daŭras la vivolongon de libelo. Ĉu mi diris ion al vi? Forgesu tion, ĉar mi jam forgesis. Mi estas blufo en ludo, […]
Nek plene bonaj, nek plene malbonaj. Ĉu eblas konstrui mondon per la averaĝo kiun homoj disponas? La ideala homaro, kie latentaj homkapabloj disvolviĝas maksimume, perdiĝas en la plumpaj revoj de la raso. Kvereloj post kverelo, de la individua ĝis la socia amplekso. Ĉu la homoj meritas indulgon? Novan ŝanĉon reprovi? Kiam ili sukcesos kompreni sian […]
Zamenhof havis dudek sep jarojn kaj publikigis lingvon. Se mi al gajuloj iras, mi iras sen lingvoprojektoj. Mi publikigas ĉi tiun poemaĉon kaj havas preskaŭ dudek sep jarojn. En kiu punkto de tiu itinero mi perdis mian junecon? Mi vidas la junularon kaj ne trovas min ano. Iliaj korpoj allogas, sed la facila ridado, la […]
La uloj, (tiuj bastardoj!) kiuj vivas en la alia flanko de la galaksio estas tro stultaj, idiotaj, mensvakuaj. Kaj tial ili ne sukcesas vojaĝi ĉi tien, ĝis nia oaza planedo.
Tiu ĉi poemo povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo. La akvodunoj invadas la kontinenton, perfortas la esperojn de generacioj post generacioj kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn. Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron kaj la kangasistoj estus piratoj, la temo ne diferencus. Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj, siaj eminentuloj […]
Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo? La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”. Cikloj da progresiva degenerado. Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano por kvaki sen teorio en la marĉo. La ŝanĝo kiun la homaro volas ne tuŝas la malegalecostrukturon. Nenio esperebla. La karitato de la registaro […]
Se ĉi tiu lingvo estus mia, se mi havus ion komunan kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin. Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo. Se mi estus eluzinta la esprimeblojn sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo. Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn. Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie […]
Se la homaro vivus harmonie, se la vivo sur la Tero estus ekzemplodona, se socia justeco, plena egalrajteco, internacia paco, kaj aliaj similaj tagordoj fariĝus realaĵoj ĉu nia planedo postvivus la kolapson de la Universo? Ĉu ekzistas demokratio ekster la limoj de nia atmosfero? Ĉu ordo regas la intergalaksiajn rilatojn? Galaksioj interpuŝiĝas. La bonaj planedoj, […]
Ni, kun karnoj, ostoj kaj pensoj. Katoj luktas en la korto. Homoj. Pafoj. Sandaloj Havaianas. Kuras. Ankoraŭ ne estas noktomezo. Ĉu maljunuloj povus kuri tiel rapide? Junuloj postkuras junulojn. Pafoj. Murdas. Mortas. Homoj. Falas. Pafoj. Pafas. Mi aŭskultas. Se mi estus blinda, mi daŭre nenion vidus. Aĉa nigrulo de suburbo. Kuras. Jen li! Bona bandito […]
Tiu ĉi poemo vivas por mi, vivas kun mi kaj en mi. Mi vivas por ĉi tiu poemo. Mi ekzistas en ĉi tiu poemo kaj ekster ĝi mi estas nenio. Simbiozo de paralelaj realaĵoj, reciproka kunekzisto interdependa. Mi suĉas forton ĉe la versoj de ĉi tiu poemo. La poemo suĉas vortojn ĉe miaj karnoj. Kiam […]
Mi anoncas, ke Brazilo mortis. Neniu petu de mi tro precizan priskribon. Mi vidis la korpon sternita sur putra sango, kun nuancoj bluaj, flavaj kaj verdaj. Kiom da tagoj la mortinto restis forlasita! Fetoris. Mi sentis kapturniĝon. Per du manoj kaj unu kulero, mi fosis truon, kien meti la korpon kiun la tero manĝus. Sen […]
En ampleksa seka vakuo, ĉar sen akvo, lacerto, sur dunoverto, balancis la kapon kaj rigardis malsupren. Ruliĝante, ruliĝante, ruliĝante ĝi subiris. Estis sablo, estis lacerto, estis lacerto en sablo kaj sablo en lacerto. La certeco konsumiĝis. Miksiĝis la enhavo kaj la destino. Por kio la dezerto generas lacerton? Sur dunoverto la vero veis, en sablon, […]
Kian poemon esperantisto povas verki en ĉi tiu kvartalo? Flugas super niaj kapoj po unu kuglo por ĉiu vorto. La leganto ankoraŭ ne mortis, ĉar la vivo estas bonkora. Mi ne estos poeto kiu prikantas aliajn landojn. Ĉu mi citos ĉi tiun landon? Brazilo estas abstraktaĵo. Miaj poemoj dancu laŭ la ritmo de revolveroj. Mi […]
Se mi scius kio estas poemo, mi verkus poemon kapablan detrui planedon. Poemoj detruas nur poetojn. Kio estas poemo? Se mi scius, kio estas poemo, mi ne dirus al vi. Ne komencu tian paroladon pri boneco, solidareco aŭ karitato. Mi estas ateisto. Ateistoj ne estas bonaj homoj. Kio estas poemo? Se mi havus respondon, mi […]
Venos epoko kiam homoj ŝparos forton dum jardekoj por verki poemon. La epoko ankoraŭ aktuala vekas nostalgion en mi. Venas epoko kaj mi jam palpas ĝian kruron. Vojmontriloj ne montros vojojn. Ili donos konsilojn pri poetiko. Poemserĉantoj fosos ruinaĵojn por trovi nekonatan poemon. Homoj studos la tutan vivon por lerni kiel verki vivpoemon. Kiam ili […]
Mi verkis poemon dum mi piediris. Kion? Vi diros kvazaŭ sen kompreni. Jes. Mi verkis poemon surstrate, kun piedoj moviĝantaj. Se mi disponus poŝtelefonon, mi povus registri sonversion de mia poemo. Sed mi ne havis poŝtelefonon. En mia dorsosako, troviĝis papero kaj plumo. Mano maldesktra: libro sur kiu apogiĝis la papero. Mano dekstra: plumo, kun […]
La litero C, je eniro en fora lando, kaj por ke homoj ne pensu ke ĝi afektas, kamuflis sian fremdecon per ĉapelo. Kiu rekonus ĝin krom du aŭ tri homoj, ĉu ne? Sed en tiu mondoparto la kutimo diktas, ke ĉapelojn portu nur vokaloj.
En la sama buso, tiu de la antaŭa poemo, (ĉu vi legis la antaŭan poemon?) mi vidis belulon. Li estis brazilano. Mi ne volas per tio diri, ke la alinaciano ne estis bela. (ĉu vi vere legis la antaŭan poemon?) Mi nur konstatas, ke tiu belulo, el inter multaj aliaj kiuj svarmas en nia mondo, […]