En julio, la Nacia Partio de Irlando faris strangan deklaron. Laŭ oficala anonco de la partio, du gravaj membroj de la partio ŝtelis oron el la trezorejo de la partio. La prezidanto, Justin Barrett, forte kondamnis la agon ne nur kiel perfido de la partio sed ankaŭ perfido kontraŭ Irlando. La polico rapide kaptis la … Legi plu Kial irlanda ekstremdekstra partio havas grandan stokon da oro? →
Kategorio: Naciismo
Dum mia adoleskanteco, mi estis fiera naciisto (ĉar naciismo varias laŭ lando, mi parolas pri irlanda naciismo, sed miaj vortoj taŭgas por naciismo ĝenerale). Pri historio, mi delonge havas grandan interesan kaj mi amis legi pri la herooj el aliaj epokoj. Mi principe amis la rakontojn pri la herooj kiuj batalis kontraŭ Britio dum la … Legi plu Kial mi ne estas naciisto (irlanda) →
Ĉu vi scias ke naciismo estas nova fenomeno? Oni ĝenerale pensas ke ĝi havas longan historion daŭrante centoj aŭ eĉ miloj da jaroj. Ofte oni ligas modernajn homojn kaj praulojn, kaj naciistoj kutime kredas ke ili agas same kiel la historiaj herooj. Historiajn militojn kaj heroojn oni priskribas per naciaj nomoj kiujn ili mem ne … Legi plu La invento de naciismo →
Mi anoncas, ke Brazilo mortis. Neniu petu de mi tro precizan priskribon. Mi vidis la korpon sternita sur putra sango, kun nuancoj bluaj, flavaj kaj verdaj. Kiom da tagoj la mortinto restis forlasita! Fetoris. Mi sentis kapturniĝon. Per du manoj kaj unu kulero, mi fosis truon, kien meti la korpon kiun la tero manĝus. Sen […]
Mi estas brazilano kiel urso. Brazilano kiel ĝirafo kaj elefanto. Kiel amazona tigro mi roras. Mi pezas kiel brazila hipopotamo. La brazilaj transirejoj estas zebroj. Politikistoj mildas kiel brazilaj varanoj. Boacoj kun sledoj loĝas en Natalo. Leĝojn ni transsaltas kiel aŭtentikaj brazilaj kanguruoj en Cerado aŭ lemuroj el la Atlantika Arbaro. Kiel linkoj, ni sunumas […]
Antaŭ du semajnoj, mi vojaĝis eksterlanden por Esperanta renkontiĝo, la Internaciisma Renkontiĝo en Katalunio. Ĝi havis bonajn momentojn sed kelkaj aliaj momentoj vere ĝenis min. Mi scias ke Esperantistoj ne ŝatas plendi pri aliaj Esperantistoj (ni estas samideanoj) sed la problemoj tiom ĉagrenis min ke mi ne partoprenos tiun renkontiĝon denove. Mi ne volas ataki … Legi plu Kiel ne organizu Esperanto-renkontiĝon →