Ili portis strangajn aĵojn sur la korpo. Mi ne komprenas, kial ili bezonis tion. Ni venis frumatene al la strando ĉar ni volis kapti fiŝojn por manĝi nokte. Sed tuj post la sunapero, ni ekvidis punkton sur la maro. La punkto iom post iom grandiĝis. Embiara, mia amiko, ankoraŭ volis fiŝkapti. Li preparis sian kanuon […]
Kategorio: morto
Tiu ĉi poemo povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo. La akvodunoj invadas la kontinenton, perfortas la esperojn de generacioj post generacioj kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn. Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron kaj la kangasistoj estus piratoj, la temo ne diferencus. Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj, siaj eminentuloj […]
Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo? La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”. Cikloj da progresiva degenerado. Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano por kvaki sen teorio en la marĉo. La ŝanĝo kiun la homaro volas ne tuŝas la malegalecostrukturon. Nenio esperebla. La karitato de la registaro […]