Barok’-projekto – 1-a loko |
La venkintoj de la 3-a Muzika Konkurso de Kontakto estas la kantoj Jen Nia Viv-River’ – BaRok-Projekto (1-a premio), Las Vegas – i.d.c (2-a premio); Al z Parolis la Klaŭno – Patrik Austin (3-a loko). Ĉi-jare la 3-a loko en la premio Kanto de la Jaro anstataŭas la Premion de la Publiko, kiu devis esti nuligita pro teknikaj problemoj*. La premion Nova Talento ricevas la kanto “Danco Nomada – Tiu Ne Gravas”
Jen la tuta rezulto:
- Jen Nia Viv-River’ – BaRok-Projekto
- Las Vegas – i.d.c
- Al z Parolis la Klaŭno – Patrik Austin
- Parolu – Jonny M
- Vivi Pace – Denis Rock Tamba
- Danco Nomada – Tiu Ne Gravas
- Mi Nur Volas Kanti – Bo Ĝos
- Dum la Nokto – Energio Kineta
- Halo (versio) – Cristina Casella
La restantaj kantoj havis tro similan poentadon por esti facile kalkuleblaj:
- Esperanto-Senegalo – Boozy Bouzot
- La Amo Neniam Finiĝos (versio) – Chiara Zinali
- Ŝi Plena Je Ĉarm’ (versio) – Mikel Klav
- Vidu la stelaron (versio) – Antonio Bosco
- Nur tiu kiu povas diri estas vi – Flageto
i.d.c. – 2-a loko |
La konkurso ĉi-jare proponis premiojn por du kategorioj: Kanto de la Jaro kaj Nova Talento. La unua loko por la Kanto de la Jaro ricevos 200 EUR, la dua kaj tria lokoj 100 EUR kaj Nova Talento premios unu konkursaĵon per 100 EUR. Ĉiuj premiitoj ricevos diplomon/ateston.
La ĵurio ĉi-jare konsistis el Nanne Kalma, Ĵomart Amzeyev, Mélaine Desnos, Cyrille Poullet kaj Barbara Pietrzak. Partoprenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj, kiuj estis ĝis nun aŭkultitaj preskaŭ 15 mil fojojn.
La Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la Kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo de UEA kaj disvastiga helpo de EUROKKA. Ĝi realiĝis unuafoje en 2014 kaj naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011.
Ĉiuj konkursaĵoj aŭskulteblas ĉe: https://soundcloud.com/revuo-kontakto/sets/3-a-muzika-konkurso-de-la-revuo-kontakto
Patrick Austin – 3-a loko |
La rezulto ĉi-jare malfrue aperas kaj pro la teknikaj problemoj kaj pro malbona tempmastrumado de la organizantoj. La laboro pri la konkurso estas tute volontula, ni la organizantoj pardonpetas pro la malfruoj kaj problemoj.
Rogener Pavinski – Organizanto de la konkurso
KuboF Hromoslav – Prizorganto de enketilo kaj respondeculo pri pritaksado de rezultoj.
Juliana Evandro – Estrano de TEJO pri kulturo
* Problemoj pri voĉdonado de publiko (KuboF Hromoslav)
Same kiel dum la 2-a Muzika Konkurso, pri starigo de voĉdonilo kaj kalkulado de rezultoj zorgis mi. Bedaŭrinde, en la tempo kiam tio devis okazi, mi havis multajn aferojn por trakti (precipe mia malbona eltenado de Roterdamo, laco pro volontula organizado de UK 2016 kaj aliaj, kio influis mian tempomastrumadkapablon). Pro tio mi ne sekvis miajn rekomendojn de la antaŭa jaro pri serĉo de pli taŭga voĉdonilo kaj uzis la saman – LimeSurvey. La voĉdonilo havas malsimplan interfacon kaj agordadon.
Post publikigo de la voĉdonilo (la 16a de Junio 2016) aperis nova aldoninda kanto kaj problemo pri neakceptado de voĉdonoj, kiuj ne rangigis ĉiujn kantojn. Mi faris tiujn novajn agordojn kaj sukcese testis konservadon de la vidpunkto de voĉdonanto.
Pro tempomanko dum la periodo origine difinita por kalkulado de rezultoj estis kalkulado prokrastita al Septembro 2016. Tiam mi kontrolis voĉdonojn en la sistemo mem kaj montriĝis, ke ekde la menciita reagordo ne konserviĝadis bezonataj informoj (konserviĝis nur teĥnikaj informoj pri dato de konservo, pleneco de respondo, alvenfonto de voĉdoninto ktp.). En la sistemo mi, eĉ post longa serĉado, ne kapablis trovi la aliajn (utilajn) rezultojn. Bone konserviĝis nur 7 voĉdonoj de 226, kio estas 3% kaj ne ebligas aŭtentan kalkulon.