Pasintsemajne mi ricevis rememorigon, ke mia blogo ĉe livejournal iĝis 18 jara! Ia virtuala donaco atendis min. Mi pensis, ke …
Kategorio: lingvoj
Esti denaskulo estas tute stranga afero. Daŭre. Kaj mi havas 33 jarojn da sperto. Malgraŭ tio ke aspektas tiel, ke …
Mi petis intervjuon de Klára por komune esplori kion ni pensas pri denaskeco. Unue, mi petis ŝin paroli pri sia …
Mi ĵus rimarkis, ke la lasta libro Ĉiu vorto estas birdo, kiun oni instruas kanti de Daniel aperis antaŭ kelkaj …
Mi ne scias, kiom multe la portugala lingvo apartenas al portugaloj. Ĉu ekzistas portugala etno? Oni ne parolu pri genetikaĵoj, ĉar tiam eĉ mi aperos duonportugala. Ĉu la lingvo parolu pli laŭte? Sed la portugala lingvo ne apartenas al si! Ĉu okcent jaroj da latina miksaĵo kreas unuon? Romana mano, de strata bubo kiu neniam […]
La amplekso de la homaj kulturoj estas tiom vasta, ke malfacilas krei liston de plej gravaj sciindaĵoj. Kiel kvalifiki? Kiel krei gravecorangon? Plej probable neniam ekzistos absoluta gravecorango, samkiel ne ekzistas absoluta graveco. Rilate individuojn, la listo ĉiam dependos de la personeco, kies individuecoj siavice dependas de multaj apartaj dumvivaj cirkonstancoj. Ankaŭ malfacilas trovi […]
Malgraŭ ke la skribo ankaŭ povas indiki komunikan baron, ĝia varieco estas unu el la trajtoj kiuj faras lingvodiversecon bela. Hieraŭ, pro scivolemo, mi eklernis la alfabeton (envere temas pri abugido) de la tamila lingvo, unu el la plej malnovaj lingvoj kun propra skribo. La desegna fasono, iel simila al la ĉinaj ideografiaĵoj, povas komence […]
Sciencistoj el Londono decidis esplori ĉu nia kapablo paroli pli ol unu lingvo plibonigas niajn sociajn rilatojn kaj igas nin pli toleremaj al diverĝaj vidpunktoj kaj malsimilaj kulturoj. Dekomence, la sciencistoj serĉi bonan metodologion por taksi nian kapablon akcepti diferencojn. Ili uzis indekson pri “toleremo al ambigueco”(*) por kalkuli kiom toleremaj estas la multlingvuloj. La plej trafa difino … Daŭrigi legadon “Multlingvismo altigas nian toleremon”
Se homoj estus libroj, mi preferus ilin esperantlingvaj; logikaj en siaj strukturoj, facile enkadrigeblaj en klaraj klasoj. Mi legus ilin en varma vespero, ĝue sub kokosarbo, kuŝe sur hamako, kun marondoj kiuj murmuras proksimaj. Kial homoj estas babeloj? Ili konfuzas per strangaj vortordoj, senkoheraj ortografioj kaj interpunkcioj; signifoj ne registritaj en vortaroj, deĉifreblaj nur por […]
Unu el la praversioj de la alfabeto de la kaboverda lingvo havis ĉapelajn literojn. Eĉ la litero ‘ŝ’ reprezentis saman sonon kiel Esperanto. Tamen la kaboverdanoj ne ŝatis ĝin kaj nomis “lingvo de la ĉapeloj”. La nuna alfabetoversio ne plu havas ĉapelajn literojn.