Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto … Legi plu →
Kategorio: lingvaĵo
Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson. Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj. Legi plu →