La jaro 2017 estis avara je novaj Esperanto-libroj. En la lastaj 12 monatoj sur la bretoj de la Libroservo de UEA aperis nur iom pli ol 150 novaj varoj, plejparte libroj. Ne temas nur pri libroj esperantlingvaj. Tiuj, kiuj ne estas en Esperanto, estas tradukoj el Esperanto aŭ ili temas pri la lingvo kaj movado. […]
Kategorio: Lapenna
“Admono al la membraro: UEA en danĝero de malintegriĝo”. Precize antaŭ 43 jaroj en la revuo Esperanto aperis la fama “aprila artikolo” de Ivo Lapenna. Ĉu ankaŭ en 2017 la aprila numero skuos la movadon kaj – nomen omen – heroldos iun novan komencon? Se la ĉielo falus al la tero, birdokaptado estus facila afero. (Zamenhofa […]