(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj) Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri … Legi plu →
Kategorio: KRIMO
Hodiaŭ dum mi dormis, en mia koŝmaro, mi manĝis sekan panon en biblioteko. Estis sabato kaj la loko preskaŭ senhomis. Sen konscii, sen percepti, mi lasis panerojn fali sur la plankon de la biblioteko, laŭ la direkto de mia libroserĉado. Kiam mia krimo malkovriĝis, bibliotekistino aperis kaj postulis plenpulme tujan klarigon al mia sensenca idiotaĵo. […]
Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj. Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio. Vi povus legi pri mondo sen problemoj, kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn. Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora. Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco. Pri profunda amo por kiu vortaro […]
Junulo, vi estas tre bela, sed ankaŭ tre malprudenta. Se mi estus vi, mi estus pli zorgema. Tiu kiu alparolas vin estas armita per poemoj. Ne agacu lin. Li pafas poemojn kiel bandito pafas kuglojn. Minimuma reago funkciigos la kulason. Transdonu ĉion kion vi prirevas aŭ vi estos elstrekita el la literaturo. Poemon vi legas […]