La jubilea IJS 2014 pasis – se vi ĉeestis, certe ne klarigindas por vi la etoso. Dankon, ke vi venis kaj pli pompigis ĝin! 🙂
partoprenantoj de la 25a IJS – foto de Tomasz Szymula
Se vi ial maltrafis, venu al nia retpaĝo ijs.hu/eo: ĉi tie vi povos legi travivaĵojn de kelkaj partoprenintoj kaj ligiloj de fotaroj jam videblas. Tiamaniere vi povas iom (re)travivi la okazaĵojn de tiu ĉi mirinda semajno. Ni esperas, ke (eĉ) la sekvan fojon – inter la 10a kaj 17a de aŭgusto 2015 – vi estos kun ni! 🙂
Elkore ni atendos vin:
teamo de IJS