En julio, la Nacia Partio de Irlando faris strangan deklaron. Laŭ oficala anonco de la partio, du gravaj membroj de la partio ŝtelis oron el la trezorejo de la partio. La prezidanto, Justin Barrett, forte kondamnis la agon ne nur kiel perfido de la partio sed ankaŭ perfido kontraŭ Irlando. La polico rapide kaptis la … Legi plu Kial irlanda ekstremdekstra partio havas grandan stokon da oro? →
Kategorio: Irlando
Estas pli da flagoj ol maskoj ĉi tie, kvazaŭ ni ne scias en kiu lando ni loĝas. Fakte el la 50-100 homoj en la protesto, mi estas la sola kiu portas vizaĝ-maskon. Ili levas standardon “Nur sklavoj portas maskojn”. La virino kun la mikrofono parolas pri libereco. Ial ŝi krias sian subtenon por la IRA, … Legi plu Mi estas la sola mask-portanto ĉe kontraŭ maska protesto →
Antaŭ unu jaro, ideon havis mi. Mi ofte esperantumis kun junuloj el multaj landoj, sed neniam kun iuj el mia lando, Irlando. Ja ekzistas nacia asocio, sed ĝi nur havas unu klubon en tuta lando, kaj kiel multaj esperantaj kluboj ĝi estis malgranda kaj maljuna. Honeste, la monataj renkontiĝoj ne vere estis interesaj kaj mi … Legi plu Kiel mi malsukcesis krei junularan asocion por Irlando →
La granda malsatego inter 1845 kaj 1850 en Irlando estis kalumnio de malespero, malĝojo kaj morto. El la popolo de 8 miliono, ĉirkaŭ unu miliono mortis kaj unu miliono elmigris al Britio kaj Usono. Ĝi profunde ŝanĝis la landon rilate al lingvo, kulturo kaj socio. Eĉ hodiaŭ, iuj parolas amare kaj kolere pri la temo. … Legi plu Nigra 47 – Filmo pri la plej senespera epoko en la historio de Irlando →
Jen stranga fakto pri mi – mi partoprenis UK kaj IJK pli da fojoj ol mi partoprenis renkontiĝojn en mia hejmlando de Irlando. Kiel/Kial mi iris pli ofte eksterlande al renkontiĝoj kiuj kostas multe pli da mono kaj tempo, ol al senpaga kunveno en mia urbo? Unu kialo estas ke mi loĝis eksterlande dum du … Legi plu Kiel revivigi la movadon en Irlando? →
Dum jarcentoj, la revo de naciistoj en Irlando estis 32 graflanda unuigita Irlanda Respubliko, kie la tuta insulo estos unuiĝinta kaj sendependa de Britio. Teorie, ĉiuj irlandaj politikaj partioj subtenas ĉi tiun revon, eĉ se ili estas senpovaj por aktualigi ĝin. Laŭ la packonsento de 1998, unuiĝo nur okazos se la plimulto de la loĝantoj … Legi plu Mi estas Irlandano sed mi kontraŭas la unuiĝon de Irlando →
Dum mia adoleskanteco, mi estis fiera naciisto (ĉar naciismo varias laŭ lando, mi parolas pri irlanda naciismo, sed miaj vortoj taŭgas por naciismo ĝenerale). Pri historio, mi delonge havas grandan interesan kaj mi amis legi pri la herooj el aliaj epokoj. Mi principe amis la rakontojn pri la herooj kiuj batalis kontraŭ Britio dum la … Legi plu Kial mi ne estas naciisto (irlanda) →
La politiko de Nord-Irlando estas tre delikata afero kaj grandaj disputoj ofte okazas. Ekzistas granda divido inter la du komunumoj, kiu malfaciligas kunlaboron inter la politikpartioj. Ekaperis novan konflikon pri lingvaj rajtoj, principe la rajtoj de la irlanda (gaela) lingvo. En Nord-Irlando, ekzistas du popoloj, la irlandaj katolikoj kaj la britaj protestanoj. Dum tridek jaroj … Legi plu Nord-Irlanda parlamento disiĝas pro lingva rajta disputo →
(Ĉi tiu artikolo unue aperis en la aprila eldono de Monato) En Irlando nuntempe regas stranga paradokso. Ekzistas miloj da neokupitaj domoj sed ankaŭ miloj da senhejmuloj. Ekzistas miliardoj da eŭroj por subteni la bankojn, sed mankas monerojn por la senhejmuloj. Ekzistas Kristnasko, tempo por ĝentileco kaj helpeco, sed la senhejmuloj ofte estas forgesitaj. Sed … Legi plu Ribelo de la senhejmuloj →
Ĉi-semajne oni eltrovis ŝokan kaj teruran malkovraĵon en Irlando. Ĉe la loko de eks-punejo por “fivirinoj” oni elfosis amastombejon. La viktimoj estis beboj ne plu ol tri-jaraĝa kaj ilia tombejo estis kloako (necesejo). Naskita en peko, forprenita de la patrinoj, kondamnita kaj neamita, suferita pro neglektado kaj forĵetis en putrejo kiel rubaĵo. La malkovro de … Legi plu Amaso de bebaj kadavroj en kloako – kaj la honto de la katolika eklezio →
Jen tre grava demando, ĉu vi trinkas teon aŭ kafon? Eble en aliaj landoj ĉi tie estas bagatela demando, sed ne en Irlando. La respondo priskribas ne nur vian preferecon, sed ankaŭ vian personecon. Mi mem estas teo-ulo, kiel mia familio (krom mia patro kiu estas kafo-ulo). Estas multaj aferoj tiaj, la simplaj ĉiutage agoj … Legi plu Teo aŭ kafo? Kaj aliaj kulturaj demandoj →
(Ĉi tiu artikolo unue aperis en la aŭgusta-septembra numero de Monato) Ĉiujare miloj da virinoj kaŝe veturas de Irlando al Britio. Kelkaj mensogas, dirante, ke ili vojaĝas por butikumi; aliaj, ke ili simple ekskursas, ne dirante kien. Ili revenas, tamen, kun sekreto. Sekreto, cetere, kiun ĉiuj scias. Temas pri abortigo – la problemo, pri kiu … Legi plu Malsekreta Sekreto →