Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson. Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj. Legi plu →
Kategorio: Iĉismo
Versaĵne la plej polemika kaj pridisputa afero en Esperanto estas la debato pri genra reformo. Pro tiu, multaj disputoj, bataloj kaj kvareloj okazas. Esperantistoj ĝenerale estas trankvilaj kaj pacemaj homoj do kutime oni “ne diskutas la militon”. Fakte, mi hezitis skribi ĉi tiun blogeron ĉar mi timis ke mi nur kreos argumentaĉojn. Sed la temo … Legi plu Iĉismo, Riismo kaj Esperantaj Reformoj →