Se mia komprenritmo daŭras tiel, mi naŭdeknaŭjaraĝa havos la unuan trafan konkludon. Ĉu trinkeblas revelacioj en kaftasoj? Eta en mia mensangulo kuntiriĝas la konvinko kompreni homecon. Ĉiu plia alvenanto portas dozon da malcerto. Komplika homaro, nealirebla al facilaj adicioj. Ĉu oni povas esti juna je naŭdeknaŭjariĝo? Ĉu senila je dudeksepjariĝo? Mi timas, ke mi naskiĝis […]
Kategorio: homaro
Al kiu ni konfidu la destinon de la homaro? Kiu konfidis al ni la respondecon doni destinon al la restanta homaro? La batoj de niaj plandumoj kontraŭ la planko estas koruso de kolektivo sinkrone paŝanta al abismo. La unua el la lastaj infanoj jam ne havas nomon ĉar havi nomon ne sencas. Patrino mendis nomon. […]
Antaŭen? Ĉu antaŭen? Ŝajnas, ke la universo ne sekvas rektan vojon. Cirklaj cikloj, ripetiĝoj, ripetiĝoj. Kiam io nova ekestos? Ĉu antaŭen ĝis la unua malluma komenco?
Mankas al ĉi tiu poemo esprimkapablo. Homo sidis ĉe riverbordo. Se riveroj havus okulojn, ili plorus de sube malsupren, vertikalen ĝis la nuboj. Mankas al ĉi tiu poemo trafaj vortoj. La itinero de la homa raso perdas sencon ĉe la mizero de iu brazilangulo. Maljunuloj konfesu esti akirinta mondoklarigon; aliflanke, junuloj vivas nur por ripeti […]
La homa celo, amiko, la plej granda el ĉiuj, silentas kiam la vivo ĉesas. Morto egalu neekziston. Sen grizaj registroj sur ŝtonoj, papirusoj, paperoj, bitoj. Kiel birdoflugo! Homo estu kiel birdoflugo sur ĉielo. Kiu spuro restas? Kiun daŭrigon postulos la homoj antaŭ la universa panoramo? Sobriĝu, vermoj sur planedosurfaco! Idiotaj steloj multas mutaj ĉirkaŭe. La […]
Nek plene bonaj, nek plene malbonaj. Ĉu eblas konstrui mondon per la averaĝo kiun homoj disponas? La ideala homaro, kie latentaj homkapabloj disvolviĝas maksimume, perdiĝas en la plumpaj revoj de la raso. Kvereloj post kverelo, de la individua ĝis la socia amplekso. Ĉu la homoj meritas indulgon? Novan ŝanĉon reprovi? Kiam ili sukcesos kompreni sian […]
Ĉu denove mi parolos pri infano en semaforo? La epilogo de la homaro finiĝas per “la specio malaperis”. Cikloj da progresiva degenerado. Se mi ankoraŭ estus naskiĝonta, mi elektus esti rano por kvaki sen teorio en la marĉo. La ŝanĝo kiun la homaro volas ne tuŝas la malegalecostrukturon. Nenio esperebla. La karitato de la registaro […]
Se la homaro vivus harmonie, se la vivo sur la Tero estus ekzemplodona, se socia justeco, plena egalrajteco, internacia paco, kaj aliaj similaj tagordoj fariĝus realaĵoj ĉu nia planedo postvivus la kolapson de la Universo? Ĉu ekzistas demokratio ekster la limoj de nia atmosfero? Ĉu ordo regas la intergalaksiajn rilatojn? Galaksioj interpuŝiĝas. La bonaj planedoj, […]
Mi havas du uzitajn okulojn. Vi povus diri, ke ne, ke miaj okuloj estas novaj. Por konsenti kun vi, mi diros, ke mi havas du duonnovajn okulojn. Duonuzitaj ja. Hieraŭ, kiam mi malfermis libron, mi rigardis per ĉi du okuloj kaj falis de la seĝo kie mi sidis. Mi falis dum dudek ses jaroj ĝis […]
Buloj, buloj, buloj, buloj kaj nigraj spacoj. Etaj buloj kaj grandaj spacoj. Ni transiris la sojlon de nia fronta pordo kaj tuj ekhavis nostalgion al la interna malpura aero. La trezoro de la homaraj spertoj provis per kolektiva strebo konstrui sencon. Ĉu per panoramo post unu paŝo? Ĉiuj konoj nuliĝas je ĉiu certjaro-paso, kaj novaj […]
Ĉi tiu poemo devus doni suman respondon al viaj demandoj. Ĝi adicias nulon al nul kaj kontentiĝas per tio. Vi povus legi pri mondo sen problemoj, kie bonintencaj ismoj plenumas efektivajn socioŝanĝojn. Povus legi pri internacia paco multe pli ol oratora. Legi pri ĉiea respekto, evidenta en sia fakteco. Pri profunda amo por kiu vortaro […]
Vorto antaŭ vorto, vorto post vorto. Ĉu iu el ĉiuj eblaj frazkombinoj ofertas akcepteblan klarigon al tiu silenta kosmo daŭre senresponda ĉirkaŭe? Referencverkoj kuŝas senpovaj en bretaro. Vortaroj, gramatikoj perdas signifon en erao de homoj memvole analfabetaj; kiuj ree legas nur vizaĝojn, serĉas nur pejzaĝojn kiuj parolu pli laŭte ol vortkunigo. Kion ruĝoranĝa grundo diras […]