La jaro 2017 estis avara je novaj Esperanto-libroj. En la lastaj 12 monatoj sur la bretoj de la Libroservo de UEA aperis nur iom pli ol 150 novaj varoj, plejparte libroj. Ne temas nur pri libroj esperantlingvaj. Tiuj, kiuj ne estas en Esperanto, estas tradukoj el Esperanto aŭ ili temas pri la lingvo kaj movado. […]
Kategorio: Esperanto (revuo)
“Admono al la membraro: UEA en danĝero de malintegriĝo”. Precize antaŭ 43 jaroj en la revuo Esperanto aperis la fama “aprila artikolo” de Ivo Lapenna. Ĉu ankaŭ en 2017 la aprila numero skuos la movadon kaj – nomen omen – heroldos iun novan komencon? Se la ĉielo falus al la tero, birdokaptado estus facila afero. (Zamenhofa […]
En la resumoj similaj al ĉi tiu oni emas skribi, ke temas pri “speciala jaro”. Kiam mi prognozis la okazaĵojn de 2015, mi skribis ke la jaro iĝos “aparte interesa”. Tiujn esprimojn mi ŝatus eviti, sed ankaŭ ĉi-foje la tento estas granda. En 2017 la ĉiam pli profunde enkriziĝanta UEA daŭrigos la procezon de statutŝanĝoj […]