Mi partoprenetis la kongreson de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) ĉi somere ĉar ĝi estis senpaga, facile alirebla kaj ĉar kara …
Kategorio: esperanto-movado
Inspirite de UEA, mi decidis disdoni diplomojn por elstara agado al aktivuloj en Esperantujo. Tiu ĉi somero montris kiuj laboras, …
Distance, diste, dise, malproksime, lontane, sporade, aparte. Ĉu diaspore? Tra la tuta mondo, esperantistoj estiĝas. Ili profitas de la tekniko kaj proksimiĝas unu al la alia por paroli pri Esperanto en nacia lingvo… Ĉu mankas portugalparolantoj en Brazilo? Esperantismo sen Esperanto estas maro sen akvo. Fiŝoj ne naĝas. Ili baraktas en la humida ŝlimo. Ekster […]
Esperanto-movado de esperantistoj kiuj diskutas esperantismon en la portugala lingvo. Ĉu oni pigras uzi Esperanton aŭ oni volas eviti, ke alilandaj esperantistoj partoprenu la diskuton? Ĉu ekzistas portugallingva versio de la Esperanto-movado? Movado kie nur la portugalparolantoj havas voĉon. Esperanto-movado ekzistas nur unu: tiu kiu orbitas ĉirkaŭ Esperanto. Ekster Esperanto, ekzistas neniu Esperanto-movado
Mi ne plu insistos pri esperantigado. Kiel homo tro laca pro siaj provoj konvinki, mi forlasos la unuajn intencojn kaj fermiĝos ĉirkaŭ mi. Sufiĉe integra en mi mem, mi proklamos la aferon tro alta al aliuloj. Mi pensos pri Esperanto, per Esperanto, tra Esperanto. Pensoj orbitas ĉirkaŭ pensoj. Pensoj apud pensoj. Pensoj ĉe pensoj. Pensoj […]
La literaturo bremsis kaj haltis, ĉar literaturo ne estas movado. Vrako apud pado kun altaj trudherboj ambaŭflanke, atestas, ke la movo ne apartenas al tiu verk-veturilo. Ek! la literaturo pafiĝas el la startlinio. Mezvoje la kura krurmovo ĉesas. La martelo frapis, sed la patelo ne respondis. – Ni devos tranĉi de la etfingro ĝis rande […]