Mi havus alton de ĉielskrapanto, se mia memestimo estus tiom granda kiom la opinio de esperantistoj pri sia lingvo. Signifa kiel planedo en universo. Malpli ol punkto. Tamen destinita al grandaj atingoj, enorma amplekso, vasta uzo. Verdo de stranga firmamento, ĉiam ĉeesta, ĉiel ĉiea, ĉies ĉielo jam banala al ĉiuj teranoj.
Kategorio: esperantistaro
Fek’ al Zamenhof kaj lia anĝela aŭreolo! La junulo kiu mortis pro superdozo antaŭ ol fariĝi trikdekjaraĝa; ĉu li perdis ion? La mondo, parfumitaj vivamantoj, estas sterkamaso. Ĉu la homaro meritas epitafoverkon? Esperantistoj amas ampoemojn. Epitafo verkita de samideano parolus pri la floroj en la ĉerko, dum la karnoputreco restus necitita. Mi ofertos kuiritajn manojn […]