En 2018 aperis anonco en HeKo (Heroldo Komunikas), la buŝo de la Esperanta Civito, pri la nova novembro eldono de la Heroldo de Esperanto. Diskutante la enhavon, ĝi anoncis ke estas: Granda spaco ankaŭ al TEJO, kies aktivuloj Robert Nielsen kaj Rogener Pavinski veas kontraŭ la malfacila situacio kaŭzita de Roterdamo, pro la malzorgoj pri … Legi plu La Civito minacas procesi kontraŭ mi →
Kategorio: Esperanta Civito
Ĉu estas iu ajn en Esperantujo pli nekutima, malordinara kaj nekomprenebla ol la Esperanta Civito? Kiam mi unue aŭdis pri ĝi, mi ne povis kredi ke ĝi vere ekzistis. Kial? Kiel? Pro kio? Malmultaj el miaj esperantistaj amikoj eĉ konas la Civiton kaj kiam mi priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke mi ŝercas. … Legi plu La Esperanta Civito estas sensencaĵo →
En la resumoj similaj al ĉi tiu oni emas skribi, ke temas pri “speciala jaro”. Kiam mi prognozis la okazaĵojn de 2015, mi skribis ke la jaro iĝos “aparte interesa”. Tiujn esprimojn mi ŝatus eviti, sed ankaŭ ĉi-foje la tento estas granda. En 2017 la ĉiam pli profunde enkriziĝanta UEA daŭrigos la procezon de statutŝanĝoj […]