Li diris bonege. Mi diris dankon. Li diris nedankinde kaj mia mondo pereis, ĉar mi ne konis la vorton kiu devus sekvi. La repliko al la repliko. La lasta nemalhavebla esprimo. Mi sentis, ke ekzistis truo en la universokerno. Sekvoj ĉiam havas sekvojn kaj la lasta ĉiam atendas la unuan kio estas nenio alia ol […]
Kategorio: dialogo
– Saluton, sinjoro kiu esperas! – diris Grabowski en la unua Esperanta interparolo konata en la mondo. – Kio? Kiel vi nomas min? – replikis Zamenhof, kun stranga sento. – Tiu kiu havas esperon! Vi estas tiu kiu havas esperon, ĉu ne? Vi estas Esperanto. – Mil pardonojn, sinjoro Grabowski, sed tiu kiu havas speron […]