La decida fakto en la historio de Esperanto estis, ke ĝi transvivis sian kreinton. La morto de Zamenhof, anstataŭ malfortigi la movadon, ŝajnis streĉi ĉies energion… Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien, 1935, en la enkonduko al la unua eldono de Plena Analiza Gramatiko
Kategorio: citaĵo
La dependo de la lingvo de l’ volo aŭ de l’ talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro—tute foriĝos. La lingvo tian estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj. La persono de l’ aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio […]
…ŝi promenadis tien kaj reen sur la riverbordo, penante sin fortigi en la celo sin dronigi, sed la rivero Tamizo aspektis tiel malpure, la ŝlimo ĉe la bordo tiel nigre, kaj la odoro estis tiel naŭza, ke fine ŝi iris en kontraŭa direkto, dirante al si, ke ŝi devas elpensi alian metodon. Lilio, Edith Alleyne […]
Paĝoj 21-22: Morgaŭ je la deka mi iris al mia bonfaranto. Li estis nomata Vilhelmo Klajn kaj, same kiel mi, estis ĉirkaŭ tridekjara. Li akceptis min kiel egalulon, kaj mi baldaŭ trovis, ke li estas lertulo pri la maŝinaj aferoj. En li mi trovis ion tre allogan… mi ne scias ĝuste kion. Tuj okazis inter […]