La jaro 2017 estis avara je novaj Esperanto-libroj. En la lastaj 12 monatoj sur la bretoj de la Libroservo de UEA aperis nur iom pli ol 150 novaj varoj, plejparte libroj. Ne temas nur pri libroj esperantlingvaj. Tiuj, kiuj ne estas en Esperanto, estas tradukoj el Esperanto aŭ ili temas pri la lingvo kaj movado. […]
Kategorio: Borsboom
Vortoj de Andreo Cseh. Komp. Ed Borsboom. 2-a eld. Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2003. 208 p. Prezo: Libroservo de UEA € 20,80 (1-a eld., 1984); Retbutiko de FEL € 21,20 (1-a eld., 1984); Internacia Esperanto-Instituto € 15,00. La libro Vortoj de Andreo Cseh estas kolekto de 66 kolumnoj, kiuj en la jaroj 1935–1936 ĉiusemajne aperis sur la paĝoj de la nederlanda revuo Haagsche Post. La […]