‘Vi ne rajtas kunkuri, ĉar vi estas tro bona. Tio estas nejusta por la aliaj.’ Jen la mesaĝo, kiun Caster Semenya, multfoje premiita Olimpika kuristo el Sudafriko, efektive ĵus ricevis. IAAF, la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj, ĵus aprobis regulon, … Legi plu →
Kategorio: analizo
Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio … Legi plu →
La plej lasta libro, kiun ni legis kaj pridiskutis en nia libroklubo, estis Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. Ĝi estis verkita en 1984, kaj havas aŭtobiografian karakteron. La legantoj povas enrigardi la mondon de la ĉefrolulino, kiam amata … Legi plu →
Wicked estas romano verkita de Gregory Maguire, bazita sur la fama romano La Mirinda Sorĉisto de Oz. En ĉi tiu artikolo mi priparolos la temojn de kvireco kaj transgenreco ene de Wicked, kaj klarigos, kial mi mem multe identiĝas kun la verko. Legi plu →
En mia laborvivo fojfoje okazas, ke oni primokas virinojn ĉi-maniere: “se via ideo estas tiom brila, realigu ĝin! Iĝu entreprenisto ekzemple.” Oni aldonas: “La interreta epoko estas brila historia momento, ĉar ĝi kreas por ĉiuj la samajn kondiĉojn, nur provu … Legi plu →
Ĉi tiu artikolo estas gastartikolo de Paulo Silas. Vi povas legi la blogon de Paulo ĉi tie. La pollingva romano Marta, verkita de Eliza Orzeszkowa, origine aperis en 1873. La Esperanta traduko, de Zamenhof, aperis en 1910. Ĝi rakontas la … Legi plu →
Kiel Esperantisto, kiu okupiĝas pri la socijusteca movado, mi ofte pensas pri la vorto ‘komunumo’.
La ĝenerala difino de komunumo estas granda aŭ malgranda grupo de homoj, kiuj havas ion komunan. Tio povas esti ekzemple religio, normoj, identeco, ŝatokupoj ktp. La Esperantistaro estas ekzemplo de granda komunumo, kaj ankaŭ oni povus paroli pri la komunumoj de homoj, kiuj uzas rultabulojn aŭ aŭskultas metalrokan muzikon. Legi plu →
Ĉi tiu artikolo uzas la neoficalan sufikson -iĉ. Ĝi funkcias kiel la virgenra malo de la sufikso -in. Tiel la vortoj ‘ino’ kaj ‘iĉo’ egalas al ‘virino’ kaj ‘viro’ en fundamenta Esperanto. Ĝenerale kiam oni parolas pri Esperanta kulturo, oni … Legi plu →
Antaŭnelonge ni en Egalecen decidis, ke ni faru libroklubon, por ke ni pli lernu pri literaturo en Esperanto, kaj por povi diskuti librojn, kies temoj rilatas al nia blogo. La unua libro, kiun ni prezentas al vi, estas Marta de Eliza Orzeszko, eldonita … Legi plu →
Relegante la antaŭan parton pri la JES kaj antaŭ la daŭrigo eble mi paŭzu kaj aldonu tiun parton de …