Kiel redaktoro de Kontakto, mi ĉiam ĝuis liberecon en plenumado de la laboro. Tio estas natura rezulto de multjara sindediĉo al la tasko. Ĉi-foje tamen, mi eble puŝis la liberclimojn pli longe ol kutime. La kialo estas simpla: Mi invitis personon, kiu ofte kritikas UEA-n ― la asocion, kiu eldonas ĉi tiun revuon. Iuj diras ke li ne laboras por la sama celo de la ordinaraj esperantistoj; kontraste, ankaŭ lia raŭmisma modelo ricevas kritikojn. Sendube Giorgio Silfer estas polemika persono. En la jaro 2001 okazis la promulgo de Konstitucia Ĉarto, kiu fondis la Esperantan
Civiton.
Multo estis diskutita kaj publikigita pri la Civito komence de la 2000-aj jaroj, kiam la afero estis freŝa. Tamen nun, preskaŭ 20 jarojn poste, nova generacio de junaj esperantistoj malmulte scias pri tiu kurioza organizaĵo, kiu laŭ la vortoj de Silfer estas “pli kaj pli influa kaj bonfarta”. Ĉu ne estus bona oportuno por koni iomete pli pri Silfer kaj la Civito? Certe multaj homoj protestos, tio estas atendita reago. Sed por mi estas interese, kiel ĵurnalisto, koni la motivojn kaj ambiciojn de tiu persono. Ĉu mi, enŝovante la nazon en fremdan vazon, tamen riskas baldaŭ fariĝi la kvina redaktoro, kiu ricevos la distingon “persona non grata” de la Civito? Silfer en amika, sed sufiĉe diskreta tono trakis min per “kolego” dum la interŝanĝo de priintervjuaj retmesaĝoj ― li ja redaktoris ĉi tiun revuon en la 1970-aj jaroj.
Eble eĉ pli polemikan, sed ankaŭ pli gravan temon pritraktas nia ĉefartikolo. La ideo pri ĝi naskiĝis antaŭ pli ol jaro, kiam ni ekkorespondis kun la aŭtoro, Herman Dekeŭnink. Tiam li tradukis ĉi-rilatajn tekstojn por la retejo Tutmondaj Voĉoj. Mi proponis ke li verku pri ĝi por Kontakto. Daŭris iom da tempo, sed nun li povas prezenti ege interesan, bone argumentitan artikolon, rezulton de tre bona esplorado pri fontoj. Kion diras niaj vestaĵoj pri ni? Ĉu virino ne estas pli ol sia kaptuko? Ĉu vualitaj virinoj kaŝas sekreton? Jen la demandoj, kiujn la artikolo esploras. Krome, laŭ mi ĝi konvinke pruvas ke ni devas celebri la kulturan diversecon pere de kaptukoj. Mi konfesas ke ĝi ŝanĝis mian propran antaŭan povran percepton pri la temo. La artikolo fariĝis tiom bunta ke ni devis apartigi ĝin je du partojn. Ĉi-numere vi legos la unuan parton.
Laste mi ŝatus mencii ke la artikolo Mi, vi kaj la kato, de Emerson Santos, sub la rubriko Facila ege kortuŝis min. Mi devis eĉ demandi la aŭtoron ĉu temas pri fikcio aŭ realo, ĉar la historio tre similas al mia reala historio. La rakonto ege belas en sia simpleco. Ne surprize mi estis tuŝita ― la situacion resumas frazo de Pablo Neruda, ĉilia poeto, kiu min trafis hodiaŭ: Tiom kurtas la amo kaj tiom longas la forgesiĝo.
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/
Agrablan legadon!
Rogener Pavinski
La redaktoro