• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Kategorio: 2019.5

Dormu Milde – Kontakto 2019.5 aperis

by Rogener Pavinski on 7 Novembro 20197 Novembro 2019 in 2019, 2019.5, redakcie

Ni pasas trionon de nia tempo dormante ― aŭ almenaŭ
tion devus fari. Ja multaj homoj suferas pro maldormemo, sed ĉiu havas apartan rilaton kun la dormo. Iuj volas resti pliajn 5 minutojn en la lito ĉiumatene; aliaj ne kapablas dormi kiam ili ekkuŝas surlite; iuj ne havas ripozigan trankvilan dormon dum
aliaj deziras dormi por ĉiame.

Mia juna amikino ĵuras ke ŝi sukcesas vekiĝi nur post la rigardado de la poŝtelefono. Ne hazarde mi legis ke esploristo komparis tiun aparaton kun cigaredoj ― ĉu ne fumantoj vekiĝas nur post la unua fumenspirado? Certe la kvalito de nia dormo estas tre grava por nia ĝenerala vivkvalito kaj sano. Ĉu metodoj povas helpi naturan proceson kiel la dormo? Certe jes!

Niaj modernaj kutimoj malhelpas nin taŭge dormi
kaj konsekvence havi pli sanan vivon. Do jen la kialoj por prezenti al vi ĉi-numere konsilojn por pli bona dormado.

En nia intervjua rubriko, Tali Wandel rakontas al Alessandra Madella pri Eŭritmio, ne tre konata movarto, kiu videbligas la paroladon kaj muzikon. Tali estas israela esperantistino kaj instruistino pri Eŭritmio en la Valdorfa lernejo, kie ĝi estas baza fako.
Krome, ŝi agadas por disvastigi Eŭritmion en la Esperantan movadon.

La solvado de konfliktoj devus esti lerneja studobjekto ― tion proponas Franz-Joseph Geidel – ni konsentas. Ĉu la mondo plu militos se ni, kiam infanoj, lernus pri la solvado de konfliktoj? Nu, ĉiam estas tempo lerni pri tio. La temo pri ĉifromono revenas por prezenti novajn alternativojn, kiuj povas utili al (sed ne nur) afrikanoj. La problemo en Pakistano estas ne la mono mem, sed la rilato kun la labor-merkato. La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj la Movada Rubriko pliriĉigas nian enhavon dum alia tre ŝatata rubriko KontaTEK revenas por prezenti interesajn teknologiajn novaĵojn.

Kun granda ĝojo, ĉi-eldone mi kompletigas 9 jarojn ĉe la redaktorado de tiu ĉi revuo. Neimageble! Ja tio estas rekordo en la historio de Kontakto. Sed post tiom da tempo, ĉu eble alpromiksiĝas miaj lastaj numeroj kiel ĉefredaktoro? Mi estos korŝirita forlasi Kontakto-n, sed estas necese renovigi kaj doni spacon al aliaj, kiuj povas fari ankoraŭ pli por nia revuo. Tamen mi tre esperas resti ĝis la 10-jara jubileo por ĝin festi kune  kun vi.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Por elŝuti retan Kontakto vizutu: uea.org/revuoj/

Agrablan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash