Mi memoras kiam en 2015 mi sidis en oficejo kaj tre enuis. Mi havis bonpagitan postenon sed la laboro estis tre teda kaj senutila. Mi sidis en ĉambro kun nur unu alia stranga viro kaj parolis kun neniu alia dum la tuta tago. La solaj konversacioj estis liaj strangaj rakontoj kiuj daŭris senfine kaj sencele. … Legi plu Mia somero de Esperanto 2015 →
Kategorio: 2015
Nelonge antaŭ ol ekverki tiun ĉi redakcian enkondukon mi rimarkis ke mi skribas al vi, kara leganto, sur tiu ĉi paĝo jam de 5 jaroj. Kiel la tempo pasas! Koincide, mi faris tion la unuan fojon en la duobla numero 2010:5/6. Ĉi tiu nova duobla numero do iel kronas tiujn 5 jarojn da laboro, dum kiuj mi tiom multe lernis el la kontribuaĵoj de la kunlaborantoj de tiu ĉi revuo. Mi esperas ankoraŭ resti kelkajn jarojn (eble pliajn 5?) kune kun vi!
La numero, kiun vi havas enmane, entenas la lastajn du kajerojn por tiu ĉi jaro. Oni decidis prepari ĝin por iom ŝpari la kason kaj por ke vi ne ricevu la lastan kajeron (2015:6) malfrue en 2016 (kiel en la lastaj jaroj okazis…). Do vi havos abundon da interesaĵoj en tiu ĉi numero. La ĉefartikolo estas scienca artikolo de la konata esperantisto kaj astrofizikisto Amri Wandel, kiu antaŭ nelonge publikigis novan esploron, kiu por la unua fojo en jardekoj faris gravan ĝisdatigon al la ŝlosila formulo, la Drake-ekvacio, kiun sciencistoj uzas por serĉi vivon en la kosmo. En nia freneza mondo, kie la teroro kaj timo kreskas ĉiutage, la demando estas serioza. Sed laŭ mi, la plej evidenta pruvo ke ekzistas inteligenta vivo ekstertera, estas tio, ke ĝis nun neniu kontaktis nin!
La intervjua rubriko ĉi-foje invitas ne unu, sed tri gastojn samtempe. Temas pri Martin Wiese, Tomas Frejarö kaj Roberto Pigro, la premiitoj en la 2-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. Ili respondas al tri samaj demandoj. 2-a konkurso, tri intervjuitoj kaj kvar brazilanoj. Kio? Temas pri tio ke miaj samlandanoj rekorde kontribuis. Entute kvar brazilanoj aperigis en tiu ĉi duobla numero siajn kontribuaĵojn.
En la sekvaj paĝoj vi trovos diverstemajn artikolojn (ankaŭ facillingvan), rakontojn, poemojn ktp. Ne eblas ĉiujn prezenti en tiu ĉi enkonduko, sed mi nepre devas reliefigi la artikolon de Présence Bouvier el Germanujo. La simptotermio estis temo de mi nekonata, almenaŭ ne tiel profunde kiel ŝi prezentis ĝin. Krom ĝia graveco, impresas la klareco en kiu ĝi estis verkita! Bonvolu skribi al nia redakcio vian opinion pri ĝi kaj ankaŭ aliaj artikoloj ĉi-numeraj.
Mi ne parolu tro, ĉar multaj paĝoj atendas vin, do mi adiaŭas vin por nun, kaj esperas revidi vin (aŭ ke vi revidos nin) venontjare. Por tio, ne forgesu reaboni la revuon por la venonta jaro. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto

Ĉi tie en nia retejo kaj en la posta paĝo de nia revuo, troviĝas listo kun proponitaj temoj, pri kiuj niaj kunlaborantoj povas verki se la temoj vekas ilian intereson. La temo “geedziĝo” — inter niaj ĉefartikoloj en la nuna eldono — estis unu el tiuj temoj, kiuj plej multe ricevis kontribuojn. Kvankam varias la koncepto kaj la maniero en kiu ĝi realiĝas tra la tuta mondo, la laŭleĝa kaj religia kuniĝo inter du partneroj estas tutmonda tradicio.
Tradicio, kiu en Nepalo ankoraŭ igas la familion de la edzino proponi doton al la edza familio. Pradip Ghimire rakontas pri tio. Tie proksime en Ĉinio, kiel priskribas ZHANG Ping, la tradicio konfliktas kun la tendenco de la junuloj, kiuj ne volas edzi(in)ĝi. Iliaj zorgemaj gepatroj devas okupi sin pri la serĉado de edz(in)oj por ili. Simila situacio okazas ankaŭ en Japanio, laŭ AZUMA Juki. Rowland Bonkorpa priskribas la GLAT-situacion antaŭ la lastatempaj samseksaj geedziĝaj rajtoj kaj Raita Pyhälä analizas alian flankon de la geedziĝoj — la divorcoj.
Divorco – vorto, kiu ŝajne neniam estis en la vortprovizo de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj geedziĝinte en 1957, vivas kune en Bona Espero jam 40 jarojn. Bona Espero, kiu dum jardekoj funkciis kiel eduka kaj sociasista institucio por centoj da infanoj, nun transiras al nova fazo en sia ekzisto kaj Ursula rakontas al ni pri tio en nia intervjua rubriko.
El Rusio, Olga Ŝilajeva prezentas al vi raporton pri la filmfestivalo Teo kaj Amo, kiu premiis kelkajn esperantistojn per senpaga vojaĝo al Ĉinio. Leginte la artikolon, vi certe deziros sperti la samon kiel ŝi. Ne restis multe da spaco, sed la ceteron de la paĝoj plenigas tre interesaj rubrikoj. La Blaga Blogo, Tiel la Mondo… (ĉar ili ne povas manki). Legeblas ankaŭ recenzoj de la lastaj lastaperintaj muzikaj albumoj kaj la teknologia rubriko KontakTEK. TEJO tutmonde iom ŝrumpas ĉi-numere, sed revenos pli forte la venontan eldonon.
Ne forgesu skribi al ni viajn opiniojn kaj pensojn pri la enhavo de la artikoloj. Ni ĉiam bonvenigas la leterojn de la legantoj. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

La ĉefartikoloj en tiu ĉi eldono pritraktas gravan problemon: militon. Ne malofte sur niaj paĝoj reliefiĝis konfliktoj kiel tiuj en Ukrainio, Japanio kaj Ĉinio, la araba printempo k.a. Tiuj ĉi du artikoloj estas tamen iom specialaj ĉar ili ankaŭ malkaŝas la agadon de ekstremaj grupoj sine de tiuj armitaj konfliktoj. La krizon de Irako kaj Sirio; la rolon, kiun havas ISIS (Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio) en ĝi; tion detale analizas Viktor Bosnjak el Italio. La historion de la internaj militoj en Kolombio kaj la naskiĝon de la timata FARK (Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio) rakontas Juan Sebastian Santacruz el Kolombio.
Kvankam la militecaj artikoloj okupas multajn paĝojn de nia eldono, ankaŭ alia temo firme ĉeestas en ĉi tiu numero — la muziko. La gasto de nia intervjua rubriko estas Floreal Martorell, la estro de la muzikeldonejo Vinilkosmo. Delonga kultura aganto en nia movado, Flo klopodas konstante adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj, kiuj lastatempe puŝas la eldonadon kaj distribuadon de muziko al ĉiam novaj formatoj. Ĝuste pri tia ŝanĝiĝado temas la artikolo de Joop Kiefte el Nederlando. Li invitas la artistojn al la memeldonado de sia muziko.
Ĉu vi scias ke ekzistas propono por la flago de la Tero? Jes, sveda desegnisto proponas flagon, kiu simbolu ĉiujn naciojn kaj kiu iam povos esti suprentirita sur aliaj planedoj (kia aroganteco!). Ne, ĝi ne estas verda, nek ĝi havas stelon. La esperantista flago tamen estus mondkonata se la historio, kiun ĉi-numere prezentas la Blaga Blogo fariĝos realo. Ĉu ni estos pretaj por la Fina Venko? La rubrikoj Tiel la Mondo kaj TEJO tutmonde kompletigas la revuon.
Do, estimata leganto, ne tro prokrastu la legadon, ĉar la venonta eldono jam estas en la bakujo kaj rapide pretos por via gustumo. Tie troviĝos i.a. artikolo pri la filmfestivalo Teo kaj Amo kaj la rezultoj de nia 2-a Muzika Konkurso. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Ĉi-matene kiam mi prepariĝis por verki tiun ĉi redakcian enkondukon, trafis min la malbona novaĵo — ke dua tertremo trafis Nepalon, kiu jam estis fortege skuita la 25-an de aprilo. Tiu ĉi dua tertremo estis iom malpli forta ol la unua, sed sufiĉis por bedaŭrinde mortigi kaj vundi homojn.
Pradip Ghimire, nepalano, esperantisto kaj supervivanto de tiu tragedio informas ke la esperantistoj en Katmanduo estas sekuraj, kvankam ĉiuj preparis sian tendon por dormi eksterhejme. Pli malbonan situacion li spertis ĉe la unua tertremo — nia intervjua rubriko cedas lokon al lia persona travivaĵo. Li priskribas tion, kio ekzakte okazis al li en tiu fatala tago kaj asertas: “Mi eskapis la morton”.
La ĉefartikoloj tuŝas temon esence ligitan al ĉiuj vivestaĵoj sur la tero — la akvo. Kvankam ĝi abundas sur la planedo, nur eta parto de ĝi estas konsumebla. Tiu akvo troviĝas dise kaj parto de la homaro ne havas aliron al ĝi. La homa agado pli kaj pli postulas ĝin kaj fronte al la problemoj devenantaj de la malbona uzo, oni ekkomprenas ke necesas racie uzi la akvajn resursojn. Karina kaj Diógenes el Brazilo prezentas la problemon en la plej granda brazila urbo. RAO Pei montras kiel Pekino laboras por rekuperi la jam uzitan akvon.
El Indonezio venas vojaĝo-raporto de la mondvojaĝantino Rebecca Giersiefen. Ŝi lernis Esperanton antaŭ nur kelkaj monatoj kaj decidis viziti la Esperanto-domon en la urbo Medano, norde en la insulo Sumatro. Krome, Paweł Fischer-Kotowski enkondukas 50-jaran retrorigardon al la tiamaj eldonoj de Kontakto. Li analizas la enhavon de kelkaj tekstoj el nia tiama tutjuna revuo. En tia nostalgia etoso vi legu la artikolon de Aleks Baudry pri malnovaj videoludoj.
Christian Rivière proponas al niaj legantoj enigmon, pli specife: Kriptoritmon. Ĉu vi ne scias pri kio temas? Legu la artikolon kaj se vi ŝatas defiojn, provu diveni la solvojn. Gabriel Òshó-Davies el Niĝerio sendas al ni etan rakonton en facila lingvaĵo. Niaj konstantaj rubrikoj: István Ertl spertas momentan blindiĝon okaze de vizito al “nevidebla ekspozicio”; Viktoro Solé blogas pri la trajtoj de spertuloj; Régis kaj Rangel Gotardi recenzas la lastajn elsendojn de la podkasto Varsovia Vento, dum Massimo Ripani en TEJO tutmonde prezentas raporton de la TEJO-prezidanto Łukasz Żebrowski pri ties ĉi vojaĝo al Burundo en Afriko.
Certe interesa numero! Via kontribuo por la venontaj estas atendata!
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

la loko (ĉirkaŭaĵp) de la renkontiĝo |
la loko (ĉirkaŭaĵp) de la renkontiĝo |
la loko (ĉirkaŭaĵp) de la renkontiĝo |
la loko (ĉirkaŭaĵp) de la renkontiĝo |
La tempo flugas, la tempo kurtas. Pli kaj pli ŝajnas ke la tagoj pasas rapide kaj mankas tempo por fari aferojn. Ĉu ankaŭ vi foje sentas tion? Ke ĉi tiu numero aperas en iom prokrastita tempo: kulpas la tempo-kuro, kiun ni ne ĉiam povas akompani. Kaj eĉ la aldono de unu plia sekundo en la tempo, kiel okazos ĉi-jare, ne helpos nin.
Paweł Fischer-Kotowski en sia artikolo montras ke la aldono de la Supersekundo ne estos tiel facila afero kiel povas unuavide ŝajni. Por komplementi la temon, Cecilia Prudkin rakontas pri la historio de la tempo-mezuriloj ĝis la hodiaŭaj atomhorloĝoj.
Ankaŭ pro ne sufiĉa tempo, ni ne povis aperigi la intervjuon planitan por ĉi tiu eldono. Ĉio havas sian tempon, ĝi aperos en la tuj venonta numero. Sed ĝi ne mankos al vi ĉar la nuna eldono estas plena je interesaj artikoloj kaj rubrikoj.
Por tiuj, kiuj konstruas retejojn aŭ afiŝas en blogoj, troviĝas gravaj informoj por faciligi la legadon tra la reto por malfortvidantoj. Ankoraŭ pri la temo, la rubriko KontakTEK reaperas por prezenti la lastajn teknologiajn novaĵojn.
Alia reaperanta rubriko estas La Objekto, kiu ĉi-foje rakontas la historion malantaŭ malnova poŝtkarto sendita de esperantisto el Turkio al samideano en Urugvajo. La filmindustriaj Oskar-premioj estis disdonitaj antaŭ monato, kaj unu el la multpremiitaj filmoj, La Granda Budapeŝta Hotelo, estis recenzita de Stanislavo Belov.
Por la dua fojo en niaj paĝoj, la junulo Evgenij Georgiev el Kazaĥio aperigas sian kurtan novelon. Nun temas pri “Nubego”, katastrofa futurtempa historio. Bonvolu legi kaj skribi al ni pri viaj impresoj. En la novaperinta scienca rubriko troviĝas kontribuo de Olga Ŝilayeva pri aspektoj de la rusia buĝetado.
Ankoraŭ estas la bonega blogaĵo de Viktoro Solé, kodisko-recenzoj, Varsovia Vento en facila lingvaĵo, Tiel la Mondo kaj TEJO tutmonde. Kiel vi vidas, bunta numero. Espereble vi havas tempon por legi ĝin entute.
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan apetiton!

Nia teamo elkore invitas vin al JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), al nia 40-60 persona semajnfina aranĝo fine de marto.
la organizantoj (foto de Tomasz Szymula) |
Kio certe estos:
– internacia kompanio (krom la plejparte hungara partoprenantaro jam nun estas francaj, ĉeĥaj kaj polaj aliĝintoj);
– bunta programo (ekz. filmo kun Eo-subteksto, karaokeo, subĉiela kuirado, ekskurso, ktp.);
–> ripozo kaj amuziĝo;
– aparta programero por komencantoj;
– eblo, ke vi uzu kaj evoluigu vian lingvoscion. 🙂