Antaŭlonge, ni publikigis artikolon pri la polemiko ĉirkaŭ kontraŭkancera medikamento kaj ties dubinda efikeco kontraŭ kancero, kaj kiel ĝi influis la publikan opinion kaj konsekvence la opinion de la politikistoj. La polemika substanco estas fosfoetalonamino. Vi povas kontroli la kompletan historion alklakante ĈI TIE. Supozeble la temo estingiĝis. La decidoj ne estis la plej bonaj, … Daŭrigi legadon “Brazilaj deputitoj volas politike decidi, ĉu science neefika kontraŭkancera medikamento estas science neefika”
Aŭtoro: Wendel Teles Pontes
La birdo nomata Dodo (Raphus cucullatus) estas la símbolo de estingiĝo. Ĝi oficiale malaperis je la jaro 1662, kelkaj jaroj post kiam la homoj unuafoje atingis Maŭricio-insulon, kie ĝi vivis. Multaj aliaj specioj estingiĝis (kaj ekestingiĝas) laŭlonge la historio de la vivo sur la Tero. Estingiĝo signifas ke la specio ne plu havas sufiĉe da … Daŭrigi legadon “Ĉu vi konas la Lazarus-efikon? Jen kvar specioj kiuj “resurektis””
Hodiaŭ mi volas prezenti al vi elĉerpaĵon de la Scienca Revuo de la jaro 1956. La longa artikolo nomiĝas Nia Vojo, kies aŭtoro estis la tiama redaktoro de Scienca Revuo, Dro. G. Hamming. Interesa estas lia vidpunkto pri scienco kaj esperanto. Kaj mi aŭdacas diri, ke kelkfoje ĝi estas brile aktuala. Kompreneble mi reproduktas nur … Daŭrigi legadon “Scienco kaj Esperanto el la vortoj de Dro. G. Hamming, en 1956”
Kion vi kapablus fari antaŭ specifaj ordonoj? Ĉu vi konsentus vundi kaj suferigi iu ajn se tio estas rekta ordono de aŭtoritatulo? Tiun demandon faris al si la psikologo Stanley Milgran en la jaroj 1963 kaj 1965. Kun la helpo de volontuloj, Milgran malkovris ke, kiam homoj troviĝas sub premo de aŭtoritatulo, la plejmulto tendencas … Daŭrigi legadon “Oni refaris la faman Milgran Eksperimenton… 50 jaroj post la originalo”
Ĉu vi kredas, ke la piramidoj de Egiptio estis kreitaj de eksterteranoj? Aŭ eble vi aŭdis pri la ideo, ke la kraŝo de la aviadiloj kontraŭ la du turegoj World Trade Center estis planitaj de la propra usona sekreta agentejo, CIA? Tiuj du asertoj troviĝas en la kategorio de konspiraj teorioj. Tiuj teorioj baziĝas sur … Daŭrigi legadon “Kredi je konspiraj teorioj donas senton de unikeco, sciencistoj asertas”
Teamo da sciencistoj el Usono publikigis la rezultojn de siaj studoj, kiuj konkludas ke uzi alternativajn terapiojn anstataŭ la tradiciajn altigas la riskon je morto de la kuracato. La studo esploris la datumaron disponeblan ĉe la National Cancer Database en Usono, inter la jaroj de 2004 kaj 2013. La celo estis trovi kio fakte influas … Daŭrigi legadon “Alternativaj terapioj altigas la riskon je morto, sciencistoj diras”
Vi certe jam spektis filmon de ruzaj birdoj kiuj sukcesas malfermi botelon kaj aliajn malfacilajn aranĝojn por ekhavi al si manĝaĵon. Malgraŭ tiuj videoj estas ofte amuzaj, ĝi kaŝas gravajn sciencajn supozojn pri animala inteligenteco, kaj konsekvence pri la nia. Inteligenteco estas malfacila por mezuri inter homoj, kaj ne pli facila por agnoski en animaloj. … Daŭrigi legadon “Korvoj scias strategie agadi tiom bone kiom ĉimpanzoj”
Antaŭ nelonge mi spektis kuriozan videon, kie la scienco-populariganto Neil DeGrasse Tyson prezentis programon, nomata StarTalk, kaj li intervjuis la faman kantistinon Kate Perry. La esenco de la programero estas ĝuste paroli kun homoj kiuj ne havas rektan ligon kun scienco, kaj ankaŭ estas iel popularaj en la socio. Tiu ĉi programero igis min pensi, … Daŭrigi legadon “La sciencisto kaj la kantisto: ĉu leciono por lerni?”
Instrui sciencon al infanoj multfoje estas laciga laboro, kaj la rezultoj estas apenaŭ videblaj. Instruistoj malfacile provas stimuli la intereson de siaj gelernantoj al bazaj nocioj pri sciencaj principoj, sed malmulte observas pozitivan reagon. Resume: ofte infanoj ne ŝatas sciencon. Kiuj estas la kaŭzoj de tiu ĝenerala seninteresiĝo? Kiam mi konatiĝis kun la verkaĵoj pri … Daŭrigi legadon “Scienco: Ĉu mankas al ni pridiskuti la temon?”
En diversaj lokoj en la mondo, estas diversaj popularaj medikamentoj kaj terapioj por preskaŭ ĉiaj homaj malsanoj: ekde la substanco de la kornoj de rinocero, kies kapablo onidiroj asertas kuraci febron, kapdoloron eĉ kanceron, ĝis la mirakla energio kiu eliras el la manplatoj, faritaj de kelkaj alternativaj terapiistoj, por kuraci la korpon kaj spiriton. Malgraŭ … Daŭrigi legadon “Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?”
En diversaj lokoj en la mondo, estas diversaj popularaj medikamentoj kaj terapioj por preskaŭ ĉiaj homaj malsanoj: ekde la substanco de la kornoj de rinocero, kies kapablo onidiroj asertas kuraci febron, kapdoloron eĉ kanceron, ĝis la mirakla energio kiu eliras el la manplatoj, faritaj de kelkaj alternativaj terapiistoj, por kuraci la korpon kaj spiriton. Malgraŭ … Daŭrigi legadon “Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?”
La sciencisto Rassim Khelifa, el al Universitato de Zurik (Svislando) malkovris neordinaran seksan strategion inter libeloj de la specio Aeshna juncea: kiam la femalo estas persekutata de masklo kun seksaj intencoj, por eviti la lacigan kaj penigan fuĝflugadon, ŝi decidas ludi mortinton. Libeloj estas tre konataj insektoj. Ili demetas siajn ovojn en la plantoj ĉe … Daŭrigi legadon “Por eviti seksavidajn masklojn, femaloj ludas mortinton”
Sciencistoj el Londono decidis esplori ĉu nia kapablo paroli pli ol unu lingvo plibonigas niajn sociajn rilatojn kaj igas nin pli toleremaj al diverĝaj vidpunktoj kaj malsimilaj kulturoj. Dekomence, la sciencistoj serĉi bonan metodologion por taksi nian kapablon akcepti diferencojn. Ili uzis indekson pri “toleremo al ambigueco”(*) por kalkuli kiom toleremaj estas la multlingvuloj. La plej trafa difino … Daŭrigi legadon “Multlingvismo altigas nian toleremon”
En la komenco de la jaroj 1970 oni diskonigis ke la ozona tavolo de nia planedo ekperdiĝas. Dekomence neniu bone komprenis kion tio signifas. Pro la liberigado de la substanco fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (FKKH) en la atmosfero, okazis kemian reagon kiu malmultigis la kvanton de la natura ozono en nia stratosfero. La ozona tavolo troviĝas en la … Daŭrigi legadon “La ozono-truo ekfermiĝas, sciencistoj asertas”
Astrologio, alkemio kaj NIFOj estas unu el la plej popularaj scioj kiuj inkludiĝas en la kategorio de pseŭdosciencoj, kies difino estas instruaro aŭ praktikado sen scienca bazo aŭ sen scienca rigoro. Malgraŭ tio, nuntempe diversaj pseŭdosciencoj forte disvastiĝas kaj ties kredemuloj multnombriĝas. Estas ĝenerala kompreno ke, instruante kiel uzi ilojn por analizi la sciencan kvaliton … Daŭrigi legadon “Lernado de kritika pensado reduktas kredemon al pseŭdosciencoj”
Inter la danĝeraj tropikaj malsanoj, malario estas unu el la plej gravaj. La infekton kaŭzas la piko de la kulo apartenanta al la genro Anopheles, siavice portanta la parazitan protozoon Plasmodium falciparum. Ekologiaj kaj biologiaj informoj pri la plasmodio kaj ties transportanto estas abundaj kaj facile troveblaj. Malgraŭ ĉio, la malsano daŭre infektas milionon da … Daŭrigi legadon “Malario bonodorigas homojn por kuloj”
Ne dubindas, ke scienco estas la ĉefa motoro de la moderna homa vivokvalito kaj disvolviĝo. Tamen, spite de tio, la ĝenerala publika konscio pri la graveco de scienco stumblas. La opinio de scienca komunumo ofte eĥas en surdaj oreloj, kiam estas debatoj pri tiklaj temoj. La scienca komunumo, siavice, ankaŭ estas modesta, kaj apenaŭ vidiĝas … Daŭrigi legadon “La Marŝo por Scienco – la 22-an aprilo de 2017”
Ĵurnalistoj kaj blogistoj ĉiam provas serĉi sciencajn novaĵojn en sociaj retoj kaj retpaĝoj, ĉar konstante tralegi milojn da sciencaj fakaj artikoloj ĉiutage estas neebla tasko. La fontoj diversas laŭ enhavoj, celoj kaj politikoj de tiuj informofontoj, kiuj nek ĉiam koheras kun kion scienco-popularigantoj serĉas por la publiko. Nemalofte multaj popularaj – ĉu enterprenaj, ĉu ĵurnalismaj … Daŭrigi legadon “Sciencaj retpaĝoj ne ĉiam estas… sciencaj”
Sciencistoj eltrovis ke neŭronoj – la nervaj ĉeloj – kreskigas siajn aksonojn ne nur sekvante specifajn kemiajn spurojn rekoneblaj de la ĉelaj membranaj proteinoj, sed pro la denseco de la ĉirkaŭanta medio. Delonge estas ĝenerala scio, ke la ĉeloj komunikiĝas inter si per livero kaj ricevo de specifaj molekuloj, kaptitaj per fakaj proteinoj kiuj troviĝas … Daŭrigi legadon “Neŭronoj kreskas al la molaj partoj de la cerbo”
Scienco estas sendependa je politiko, religio, socio kaj sekso. Tamen malmultaj virinoj estas konataj per siaj valoraj kontribuoj al la ĝenerala kompreno de la naturo. Kiam oni demandas al ni pri sciencistinoj, nur la plej famaj nomoj alvenas fulme al la menso, ekzemple la kemiisto Marie Curie (1867-1934), la unua virino kiu gajnis la Nobel-premion … Daŭrigi legadon “La internacia tago por la virinoj: konatiĝu kun kvin talentaj sciencistinoj!”
Hodiaŭ sciencistoj kaj sciencemuloj festas la naskiĝon de unu el la plej famaj homoj de Historio. La brito Charles Darwin ŝanĝis la mondon kiam diskonigis sian teorion pri Evoluismo per natura selektado, kiu proponis simplan klarigon pri la meĥanismoj kiel la specioj ekaperas. Lia ideo simple kreis novan Biologion kaj la eleganta teorio fariĝis unu … Daŭrigi legadon “Charles Darwin datrevenas je la 12 februaro: kvar kuriozaĵoj pri li”
Teamo da sciencistoj el la Universitato de Londono elmontris, per simplaj eksperimentoj, ke abeloj kondutas “optimisme” en kelkaj kondiĉoj. Emocio estas vere tikla afero por sciencistoj studi kun animaloj. Preskaŭ ĉiuj publikaĵoj koncernas studojn pri mamuloj kaj vertebruloj. Malmulte da informoj estas disponeblaj pri nevertebruloj, simple ĉar estas malfacile uzi la samajn procedurojn por konstati … Daŭrigi legadon “Abeloj sentas homecan optimismon”
La ĝenerala scio pri kial animaloj migris al tero estas ke ili celis forskapi de la predantoj, kiuj abundis subakve. Ekzemple, la sedenfendaj ovoj, riĉaj je proteinoj kaj nutraĵoj, estas ege allogaj al ĉiuj karnovoruloj, kaj unu el la manieroj protekti ilin estas daŭrigi la maturiĝon for de la kaptebleco de la predantaro. Ĉu la … Daŭrigi legadon “Bufoj kopulacias surtere por eviti rivalojn”
La scienca lingvo estas la angla, ĉu ne? Praktike neniu sciencisto dubas pri tio. Preskaŭ ĉiuj sciencaj revuoj postulas publikigon en angla, kaj se la sciencisto iom hezitas pri sia propra lerteco en la idiomo, li certe petos helpon de partneroj kiuj povas kontroli pri gramatika kaj ĝusta lingvaĵo. Se tio ne sufiĉos, li uzos … Daŭrigi legadon “Lingvo ankoraŭ estas serioza barilo por demokratiigi sciencon”
Seksa selektado estis malkovrita de Charles Darwin iom post la propono de natura selektado kiel mekanismo de la origino de la specioj. Darwin havis la ideon post observi la reproduktan konduton de la pavoj. La masklo havas buntan kaj longan voston, estas kolore alloga, dum la femalo estas modesta kaj nenotinda. Li supozis ke tiu … Daŭrigi legadon “Ju pli granda lia seksorgano, des pli granda ŝia cerbo”
Ĝi troviĝas en homa vivo ekde la infanaĝo kaj en ĉiuj tempoj. Infanoj provas mensogi por senkulpigi sin de kritikenda ago, kiam plenkreskuloj ekscias pri ĝi, por eviti admonon. En lernejoj abundas la studentoj kiu provas ekhavi al si altan poenton dum ekzamenoj, observante liston da respondoj skribitaj en papero, zorge kaŝita de la okuloj … Daŭrigi legadon “Senhonesteco stimulas senhonestecon: la homa cerbo adaptiĝis al tio”
Estimataj geamikoj, Entute, 32 el la registritaj 80 membroj balotis, tio signifas ke, 40% el la membroj voĉdonis. Do, la baloto estas valida. Neniu baloto estis nuligitaj laŭ la regularo. Jen la rezulto (laŭ ordo je plejmulto el la voĉdonoj): Johannes Mueller (84,3%), Anthony Lucas (81,2%), Orlando Raola (75%), Wendel Pontes (75%), Francesco Maurelli (65,6%), … Daŭrigi legadon “ISAE elektis sian novan estraron”