• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Aŭtoro: TEJO-aktuale Archive Feed

TEJO-aktuale: La plej freŝaj novaĵoj el Esperantujo #430

by TEJO-aktuale Archive Feed on 28 Oktobro 2016 in Senkategoria

96

TEJO-aktuale: La plej freŝaj novaĵoj el Esperantujo #430

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2016-10-28, n-ro 430

aejk ekis!

Pli ol 20 gejunuloj el Afriko kaj Eŭropo renkontiĝis en Kotonuo, Benino dum la unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo. La projekto koncentriĝas pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Ĝi ebligas proksimigi membrojn el foraj landoj kaj pliriĉigi nian komunumon. Krom ekkonado de malsamaj kulturoj kaj labormanieroj pere de reciproka trejnado, la konkreta rezulto estos telefona aplikaĵo kreita per materialo de la trejnado.

Legu plenan raporton ĉe:
http://tejo.org/blog/2016/10/11/la-unua-renkontigo-de-la-projekto-aejk-afrika-europa-junulara-kapabligo/

La projekton kunkreas TEJO kaj ĝiaj Landaj Sekcioj el Pollando, Slovakio, Italio, Burundo, Togolando, Benino, Kongo (Kinŝasa). Ĝiakadre okazos kvar renkontiĝoj. La ekiga evento okazis en Benino komence de oktobro 2016. La trejnado estos organizita en Italio en aprilo 2017. Dum la IJK en aŭgusto 2017 en Togolando paralele okazos debata evento pri la temo “La Norda-Suda divido – la kialoj de ĝi kaj ĝiaj efikoj” kaj projekta evento dediĉita al la telefona aplikaĵo. Ferma renkontiĝo okazos en Pollando decembre 2017.

<!–

–>

KAEST 2016 kun subteno al gejunuloj

Ekzistas eblo de financa subteno (danke al ESF) al junaj nepagipovaj partoprenantoj en partopreno de KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko)! Eblas kovri aliĝkotizon kaj tranokton por 6 gejunuloj – sola kondiĉo estas, ke la subtenita junulo devas prelegi pri sia fako/studo/hobio dum la aranĝo. Pri la emo/bezono esti subtenita bv. mencii en la aliĝilo, en parto „Aliaj informoj“ aŭ skribu al kaest@ikso.net. Ne hezitu disvastigi la informon inter KAEST-emaj junuloj! Vizitu: kaest.ikso.net kaj www.fb.com/events/481851052014928/

<!–

–>

Aplikaĵo “amikumu” lanĉota!

La esperanta jutuba stelulo Evildea kaj la kreinto de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo, Chuck Smith, ĉi-momente prilaboradas la aplikaĵon “amikumu”. Pere de GPS, ĝi helpos vin trovi samideanojn, kiuj estas proksimaj al vi (simile ekzemple al la Apple-aplikaĵo “Friends”). En intervjuo kun la revuo “Esperanto”, Evildea komparis la apon al la verdaj steloj, kiujn la pioniroj kiel signo de sia esperantisteco. Laŭdire la aplikaĵo estos lanĉita frue en la venonta jaro. Pliaj informoj troveblas ĉe: https://www.amikumu.com/.

<!–

–>

Esperanto-kulturpremio atribuita al
Katalin Kovats

La FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen decidis atribui la 3000-eŭran Esperanto-kulturpremion 2016 al Katalin Kovats. Per tiu premio ŝi estis honorita pro la fondo de la reta portalo pri instruado de Esperanto “edukado.net”. La retejo, kiun Kovats daŭre prizorgas, evoluis al unu el la plej profesinivelaj retportaloj en Esperantujo, ariĝinte pli ol 4000 registritajn uzantojn el 131 landoj. La solena transdono de la premio okazis dimanĉe, la 16-an de oktobro 2016 je 11h00 en la urbodomo de Aalen. 

Laŭ Facebook-afiŝo de Ulrich Matthias sur la paĝo de Edukado.net.

<!–

–>

Aperis nova numero de la revuo Kontakto

Nova numero de Revuo Kontakto jam estas en la reto! Ĝia ĉefartikolo pritraktas la temon SenPerforta Komunikado! Ĝi ankaŭ prezentas intervjuon kun Zhang Ping (Ĝoja) pri la dua filmkonkurso “Teo kaj Amo” kaj multajn aliajn ĝueblajn artikolojn!

Por elŝuti la revuon vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. 
 
Monhelpo por partopreno al KS: gajnintoj anoncitaj

La Komuna Seminario estas junulara evento organizata de la Ĉina, Korea kaj Japana E-junularoj, kiu ĉiujare okazas alterne en unu el la tri landoj. Por finance ebligi al junaj esperantistoj la partoprenon al tiu aranĝo, la organiza teamo decidis lanĉi konkurson por monhelpo. Al tiu ĉi-jare aliĝis 8 kandidatoj el Tajlando (1), Ĉinio (4), Vjetnamio (2), kaj Italujo (1). Gajnis Mung Bui el Vjetnamio, kiu ricevas 400€ kiel la plej bona kandidato, kaj Tuska el Eŭropo, kiu studas en Japanio, ricevas 100€. Detaloj pri la ĉi-jara KS jam estis anoncitaj. Legu pri tio ĉe la retejo.

<!–

–>

“Trans la Florida Markolo” spektebla ĉe YouTube

Fabio Monteiro, konata en Esperantujo pro sia YouTube-kanalo, kiu interalie enhavas intervjuojn kun esperantistaj eminentuloj, alŝutis novan 30-minutan dokumentan filmon pri la unua laŭleĝa vizito de usonaj esperantistoj al Kubo, kiu okazis en 2015, post kiam la du ŝtatoj rekomencis diplomatie interrilati. La filmo, kiun Monteiro mem reĝisoris, allogas ne nur per senmakule kvalita bildo, sed ankaŭ transdonas belan mesaĝon pri la valoro de Esperanto en interkultura komunikado. La filmon trovu ĉe: https://youtu.be/6UP9xNdkDsE.

<!–

–>

Malferma Tago
la 26-an de novembro

Por la 45-a fojo, la stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26-an de novembro kaj dimanĉe, la 27-an de novembro. La unua tago estos plene dediĉita al la “Jaro de la Lernanto”. Prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: “ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj ŝanĝoj, defiplena krozado kaj Chuck Smith, kun titolo: “Evoluo de E-lernado kaj -komunumo post 2000 en interreto”. Dimanĉe la 27-an de novembro oni plu uzos la eblon profiti de la spertoj de niaj du prelegantoj kaj de la Ĝenerala Direktoro Veronika Poór por enprofundiĝi en la plej efikajn manierojn de informado pri Esperanto. Krome ne mankos la tradiciaj prezentado de libroservaj novaĵoj, kaj varmaj kafo kaj teo. La programo ambaŭtage daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 637 (2016-10-03).

<!–

–>

AMU Poznanon daŭras en 2016-17

Antaŭ tri jaroj, ESF (Esperantic Studies Foundation) lanĉis kampanjon por kolekti 2500 usonajn dolarojn por subteni la Interlingvistikajn Studojn en Poznano ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. La celo estis atingita kaj ESF duobligis la sumon de la donacoj, tiel ke la programo ricevis entute kvin mil usonajn dolarojn. Pro tiu brila sukceso, la Estraro de ESF decidis daŭrigi la kampanjon por la studjaro 2016-17. Pliajn informojn bonvolu trovi ĉe: http://www.esperantic.org/eo/edukado/interlingvistikaj-studoj/amu-poznanon/.

<!–

–>

Aŭtuna renkontiĝo logas al Greziljono

La 5-a komuna feriado por infanoj, familioj kaj geavoj “AŬTUNE” okazas de la 24-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro en la famkonata kastelo Greziljono (Francio). La partoprenantojn atendas bunta programo, kiu allogas per programeroj kiaj Super-BEK-kurso kun Dennis Keefe, tradukado de esperantaj subtekstoj por filmoj kun Serge Sire kaj kurso por komencantoj. Pliaj informoj estas troveblaj ĉe gresillon.org/autune.

Festivalo “Vortbeleco en Esperanto”
okazos en Vroclavo

La Vroclava Centro de Interkultura Agado kaj la neesperantista organizaĵo “Horizonto” jam por la dua fojo invitas al la “Festivalo de deklamata poezio” kaj la “Konkurso de laŭta agado”, kiuj okazos de la 2-a ĝis la 4-a de decembro en Vroclavo (Pollando) en Inkubator Przedsiębiorczości, Al. Kasztanowa 3a. La festivalo estas malferma al partoprenantoj de ĉiuj aĝoj. La kadra programo interalie allogos per sankta meso en Esperanto kaj vizitado de la urbo. Pliajn informojn oni ricevas je retletera peto ĉe:
festivalo.eo@gmail.com.

<!–

–>

Venontaj renkontiĝoj

28 – 30. oktobro – Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) – en Delft, Nederlando. 
28 – 30. oktobro – Internaciisma Renkontiĝo – en Figures (Katalunio). 
28. oktobro – 7. novembro – TILE-10 – Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto – 10 – en Soĉi, Rusio. 
29. oktobro – 1. novembro – 20-a Andaluzia Kongreso de Esperanto – en Antequera (Málaga), Hispanio.
3 – 6. novembro – 8-a Azia Kongreso – en Quanzhou-urbo, Fujian-provinco, sud-orienta Ĉinio (proksime al Tajvano). 
4 – 6. novembro – 38-a BAVELO-Seminario – en Rastatt, Germanio. 
6 – 23. novembro – Ekskurso de Mongolio al Interna Mongolio – en Huhehoto, Interna Mongolio, Ĉinio. 
11 – 12. novembro – Internacia scienca Esperanto-rumana kolokvo – en Timişoara, Rumanio. 
11 – 13. novembro – Esperantista renkontiĝo GRUPE 19 – en Gliwice, Pollando. 
11 – 13. novembro – Junulara Aŭtuna Semajnfino en Bath, Britio. 
17 – 20. novembro – KAEST – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko – en Modra-Harmónia, Slovakio. 
19 – 20. novembro – 28-a Eŭropa Rendevuo de Stella – en Stella Plage (Kaleza Markolo), Francio.
25 – 27. novembro – 22-a Kongreso de UkrEA – en Kievo, Ukrainio.

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

<!–

–>

rigardu pli ĉe tejo.org

<!–

–>

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas (ĉefe) 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/tejo-aktuale

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj

This email was sent to <<Retpoŝtadreso>>

why did I get this?    unsubscribe from this list    update subscription preferences

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo · Nieuwe Binnenweg 176 · Rotterdam, Zh 3015BJ · Netherlands

Email Marketing Powered by MailChimp

TEJO-aktuale: La plej freŝaj novaĵoj el Esperantujo #428

by TEJO-aktuale Archive Feed on 3 Septembro 2016 in Senkategoria

TEJO-aktuale: La plej freŝaj novaĵoj el Esperantujo #428

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2016-09-03, n-ro 428

TEJO havas novajn oficistojn
 
Ses novaj homoj ĵus aldoniĝis al la stabo de TEJO kiel dungitaj oficistoj. Ili estas Joop Kiefte kaj Baptiste Darthenay kiel komputilistoj, Przemysław Wierboski kiel grafikisto kaj Stela Bezenyei, Łukasz Żebrowski kaj Peter Baláz kiel merkatikistoj. Ili laboros de la 1-a de septembro ĝis la 31-a de decembro 2016. 

TEJO serĉas EVS-volontulon
 
TEJO denove serĉas EVS-volontulon, kiu dum maksimume unu jaro deĵoros en la Centra Oficejo de UEA. Ne nur la organizaĵo profitos de viaj agadoj – la profitado estos ambaŭvoja! Vi laboros kore de la movado, kunlaboros al tre interesaj projektoj (ekzemple organizado de aranĝoj) kaj partoprenados konferencojn reprezentante TEJO-n. Se vi aĝas pli ol 18 kaj malpli ol 31 jarojn, nepre detale informiĝu pri tiu oportuno. La limdato estas ĝis la 4-a de septembro.

                           73-a IJK okazas en Togolando!

La Estraro de TEJO decidis, ke la 73-a Internacia Junulara Kongreso de UEA okazos en Areno, urbo en la sudoriento de Togolando tuj apud la Atlantiko. La urbo situas lime de Benino kaj 45 kilometrojn for de la ĉefurbo Lomé. La kongreso okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto, kio donas entuziasmaj kongresfrekventantoj ripozajn tagojn post la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Seulo de la 22-a ĝis la 29-a de julio. Nepre trafu tiun ŝancon kunligi esperantumadon kun admirado de tiu bela kaj interesa lando.

Laŭ komuniko sur la retejo de TEJO.

                           32-a ARKONES okazos en Poznán
                                        (23-a ĝis 25-a de septembro)

Por kulturemaj Esperantistoj temas pri la plej grava aranĝo de la jaro: Jam por la 32-a fojo ĉi-septembre okazos en Poznano la ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Aparte bonvenaj estos junaj partoprenantoj, kiuj aliĝos kun 20%-a rabato. Membroj de Pola Esperanto-Junularo partoprenos senpage, kondiĉe de aliĝo antaŭ la 15-a de septembro. Aparta avantaĝo estas la facila atingeblo de Poznano: Flugbiletoj estas akireblaj jam ekde kelkaj eŭroj. Atendos vin steluloj de la Esperanto-kulturo, inter aliaj Fratoj Slezak, Mikaelo Bronŝtejn kaj Tomio Frejarö, membro de La Perdita Generacio. Pliaj informoj ĉe: http://www.arkones.org.

                       Forpasis Detlev Blanke (1941-2016)

D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj lingvistoj, forpasis la 20-an de aŭgusto en Berlino. Naskiĝinta la 30-an de majo 1941, Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato, kie li daŭre prelegis ĝis 2007. Tra sia aktivado en la Esperanto-movado, Blanke transprenis sennombrajn postenojn. Interalie, Blanke estis sekretario Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, kiu en 1991 unuiĝis kun Germana Esperanto-Asocio. Plie, la Esperantologiaj Konferencoj, kiuj okazas en ĉiu UK ekde 1978, dankiĝas al iniciato de Blanke. Li estis ege fekunda aŭturo kaj redaktoro: La bibliografio de la publikaĵoj de Blanke ampleksas pli ol mil unuojn. Pro siaj verkoj Blanke ricevis plurajn premiojn, inter aliaj la Eugen-Wüster-Medalon kaj la estonan premion Academicus Paul Ariste. Al UEA Blanke servis kiel Komitatano tra du jardekoj (1978-98) kaj kiel membro de diversaj komisionoj kaj laborgrupoj. Krome, Blanke estis elektita honora membro de UEA en 2011.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 632 (2016-08-23).

                   Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
 
La Fondaĵo Antoni Grabowski estis kreita en 1988 sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912-2005). La ĵurio de la fondaĵo, kiu konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl, aljuĝas premiojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Nitra UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premiitoj: La unua premio (700 usonaj dolaroj) iris al Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer por ilia komuna verko Historio de la Esperanta literaturo. Hispana Esperanto-Federacio ricevis la duan premion (300 usonaj dolaroj) pro Bitoteko, per kiu elstaraj verkoj estas senpage alireblaj. Premio de 150 us.dolaroj estis donita al Jean Codjo, beninano vivanta en Kanado, kiu valore kontribuis al la Esperanta literaturo per rakontoj riĉigantaj la interkulturan dialogon.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 633 (2016-08-24).

Unustilaj Informiloj de TEJO disponeblas en tejo.org

TEJO en 2012 kreis la Unustilan Informilon por pli bone atingi gejunulojn. La flugfolioj, kiuj prezentas resumajn informojn pri Esperanto, pri TEJO kaj kontaktebloj de Landaj Sekcioj, nun aperas en 9 novaj lingvoj: la arpitana, ĉeĥa, dana, kataluna, hispana, piemonta, slovena, ukraina kaj vjetnama. Ni dankas al Marta Pieczarka pro la altkvalita grafikaĵo kaj enpaĝiga laboro kaj al ĉiuj kiuj ankaū volontule tradukis kaj reviziis la informilojn.
 
Se vi deziras kunlabori pri tradukado kaj revizio de la Unustilaj Informiloj al aliaj lingvoj, skribu al informado@tejo.org

Nova kajero de Kontakto

Aperis nova numero de “Kontakto”. Ĉi-numere atendas vin aparte akuala kovrila temo: “Kien iras la religioj?”. En la kovrila artikolo Emmanuel Wald, doktora studento pri protestanta teologio kaj religiaj sciencoj, el multaj perspektivoj prilumas la rolon, kiun religioj estonte ludos en malfrumoderna socio. Okaze de la publikigo de sia nova albumo “jOmO okcitanas”, jOmO gastas en la intervjua rubriko kaj rakontas interalie pri la estiĝo de “okcitanas”. En sia artikolo “Orlando, samseksemo kaj religio”, Marcos Kramer analizas la teruran amaspafadon en samseksemula diskejo en Orlando. Vi povas elŝuti la numeron ensalutinte en uea.org

Diskonigu al via amikaro

+1

Twitter

Facebook

Vizitu niajn kanalojn

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Retpoŝta abono: http://eepurl.com/bSI_3r.

TEJO-aktuale: La plej freŝaj novaĵoj el Esperantujo

2016-09-03 n-ro 427

TEJO-aktuale revenas el kongresosezona paŭzo! Ni pardonpetas pro la malfruo. Nepre restu fidela al TEJO-aktuale por ricevi la plej koncizajn novaĵojn en via leterkesto.

Forpasis Reinhard Selten (1930-2016)

La 23-an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5-an de oktobro 1930. En 1961 li doktoriĝis pri matematiko en la Goethe-Universitato de Frankfurto-ĉe-Majno, kie en 1968 li akiris docentan diplomon. En la studjaro 1967-1968 li estis gastprofesoro en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Li estis profesoro en la Libera Universitato de Berlino 1969-1972, en la Universitato de Bielefeld 1972-1984 kaj ekde 1984 en la Universitato de Bonn. De 2006 ĝis 2014 li gvidis esplorprojekton pri eksperimenta ekonomiko de la Nordrejna-Vestfalia Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Dek unu universitatoj asignis al li honoran doktorecon.

En oktobro 1994 Selten fariĝis, kun du usonaj ekonomikistoj, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko pro sia elstara kontribuo al la ludoteorio. Krom pri ludoteorio, Selten faris pioniran esploradon pri eksperimenta ekonomiko kaj pri limigita racieco. En lia ampleksa scienca bibliografio, ĉefe en la germana kaj angla, troviĝas ankaŭ la verko Ĉu mi lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj (1982; 2-a eld. 1995), kunaŭtorita kun Jonathan Pool.

Legu la tutan nekrologon en Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 634 (2016-09-01).

Forpasis Detlev Blanke (1941-2016)

D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj lingvistoj, forpasis la 20-an de aŭgusto en Berlino. Naskiĝinta la 30-an de majo 1941, Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato, kie li daŭre prelegis ĝis 2007. Tra sia aktivado en la Esperanto-movado, Blanke transprenis sennombrajn postenojn. Interalie, Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, kiu en 1991 unuiĝis kun Germana Esperanto-Asocio. Plie, la Esperantologiaj Konferencoj, kiuj okazas en ĉiu UK ekde 1978, dankiĝas al iniciato de Blanke. Li estis ege fekunda aŭturo kaj redaktoro: La bibliografio de la publikaĵoj de Blanke ampleksas pli ol mil unuojn. Pro siaj verkoj Blanke ricevis plurajn premiojn, inter aliaj la Eugen-Wüster-Medalon kaj la estonan premion Academicus Paul Ariste. Al UEA Blanke servis kiel Komitatano tra du jardekoj (1978-98) kaj kiel membro de diversaj komisionoj kaj laborgrupoj. Krome, Blanke estis elektita honora membro de UEA en 2011.

IJK 2017 en Togolando!

La Estraro de TEJO decidis, ke la 73-a Internacia Junulara Kongreso de UEA okazos en Areno, urbo en la sudoriento de Togolando tuj apud Atlantiko. La urbo situas lime de Benino kaj 45 kilometrojn for de la ĉefurbo Lomé. La kongreso okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto, kio donas al entuziasmaj kongresfrekventantoj ripozajn tagojn post la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Seulo de la 22-a ĝis la 29-a de julio. Nepre trafu tiun ŝancon kunligi esperantumadon kun admirado de tiu bela kaj interesa lando.

32-a ARKONES okazos en Poznán (23a-25a de septembro)

Aperis nova numero de “Kontakto”. Ĉi-numere atendas vin aparte akuala kovrila temo: “Kien iras la religioj?”. En la kovrila artikolo Emmanuel Wald, doktora studento pri protestanta teologio kaj religiaj sciencoj, el multaj perspektivoj prilumas la rolon, kiun religioj estonte ludos en malfrumoderna socio. Okaze de la publikigo de sia nova albumo “jOmO okcitanas”, jOmO gastas en la intervjua rubriko kaj rakontas interalie pri la estiĝo de “okcitanas”. En sia artikolo “Orlando, samseksemo kaj religio”, Marcos Kramer analizas la teruran amaspafadon en samseksemula diskejo en Orlando. Ensalutinte en uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=kto3_16.

Estraro de UEA elektita

En sia unua kunsido kadre de la 101-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA en granda unuanimeco faris la oficajn elektojn. Krom la nova estraro estis elektitaj komitataj reviziantoj (Ans Bakker-ten Hagen kun 39 voĉoj kaj Flory Witdoeckt kun 40 voĉoj) kaj la membroj de la Komisionoj pri Statutoj de la Landaj kaj Fakaj Asocioj (Mireille Grosjean kun 38 voĉoj, Ulrich Lins kun 38 voĉoj kaj Brian Moon kun 41 voĉoj) kaj pri financoj, en kiu estas du TEJO-membroj. Al siaj postenoj reelektitaj estis la Prezidanto de UEA, Mark Fettes (36 por), la Vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill (39 por), kaj la Ĝenerala Sekretario de UEA, Martin Schäffer (35 voĉoj por). Legu la vivresumetojn de la novaj estraranoj en ĉi-tiu komuniko kaj iliajn respondecojn ĉi-tie. Alelektita al la nova estraro estis Maria Rosaria Spanó, kiu okupiĝos pri la kerna agadkampo de eksteraj rilatoj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 628 (2016-07-25), N-ro 631 (2016-08-20).

Venontaj renkontiĝoj

9 – 11. septembro
4-a Esperanto sur la strando – en Gdansk-Sopot, Pollando. Krom la turisma kaj socia programo, ĉi jare renkontiĝo dediĉita al historio de plej fama triptiko de Hans Memling “Lasta Juĝo”. Inf.: Triurba Esperantista Asocio TORENTO, PL- 81-824 SOPOT, str. Armii Krajowej 94, Pollando. Rete:torentosopot@wp.pl
 
9 – 11. septembro
Moskva Esperanto-Renkontiĝo, MER-6 – en Moskva regiono, Rusio. – MER estas interplektiĝo de la iama SEJT-etoso kaj la nova vento de Esperanto-movado. Seriozaj prelegoj kaj prezentadoj alternas kun kantado, ŝercado kaj babilado pri la interesaĵoj en la varma amika rondo. Ni ĉiuj havas kion diri aŭ kanti unu al la alia. Ni uzas nur Esperanton, sendepende ĉu estas iu oficiala programero aŭ distra interparolo. Por ni tio estas nature, ĉar ni ĉiuj kune estas Esperanto-kulturo. Dum MER ne eblas enui, ĉar por tio absolute mankas la tempo! – Kiel aldona agrablaĵo kadre de la aranĝo okazos esperantologia konferenco kun Esperanto kiel laborlingvo, oficiala konferenco de Rusia Universitato de Amikeco de Popoloj (RUDN). Inf.: Dima Ŝevĉenko, retumanto@gmail.com
 
10. septembro
8-a E-mentala pikniko – en Krupka, Ĉehio. Ekskurso tra belega regiono kun bunta pikniko. Inf.: E-mental´ e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
 
11. septembro
15-a Esperanta Renkontiĝo – en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Temo:”Esperanto dá Liga”. En la programo estos prelego de Fernando Maia, muzika prezentado de Alexandre Sankor, skeĉo, omaĝo al Zamenhof, artaj videoj, lotado de libroj, kd-oj, inter aliaj memoraĵoj, bongusta lunĉo, ktp. Inf: Esperanto-grupo Lázaro Luiz Zamenhof, Strato Sapopemba 1020, domo 46, kvartalo Bento Ribeiro. Rete: contato@lazaroluizzamenhof.com.br
 
14 – 23. septembro
49-a Internacia Esperanto-Feriado – en Duszniki Zdrój, Pollando. Inf.: Silezia Esperanto Asocio, rete: pomer@wp.pl
 
16 – 18. septembro
Nord-Okcidenta Esperanto-Konferenco – en: Anaco Bay Inn 916 33rd Street, Anacortes 1-877-299-3320 (7atm ĝis 10ptm PHZ), Usono. Jara kultura festivalo por geesperantistoj de Kaskadio, la norda Pacifika marbordo de Norda Ameriko, Alasko al norda Kalifornio. Inf.: NOREK – Nord-Okcidenta Esperanto-Konferenco norek2016@morsekob.org
 
16 – 18. septembro
14a Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj – en Hraščina, Kroatio. Esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj renkontiĝas kaj renkontas sian publikon por prezenti novajn librojn. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo, Zagreb, Kneza Mislava 11. Kroatio. Rete: spomenka.stimec@zg.t-com.hr
 
16 – 18. septembro
9-a SFERO (Svisa Feria kaj Familia Esperanto-Renkontiĝo) – apud Villers le Lac, Francio. La aranĝo celas kunigi kaj familiojn, kiuj uzas esperanton hejme, kaj homojn, kiuj ŝatas la familian etoson. Kune, ni ĝuos grupan semajnfinon, dum kiu ni ludos, promenos, kuiros, babilos… Inf.: SES, Esperanto, case postale 9, CH-2416 Les Brenets, Svisio. Rete: ses @ esperanto.ch
 
16 – 19. septembro
Beneluksa Kongreso 2016 – en Lier, Belgio. Varia programo kun kursoj kaj prelegoj en ĉarma urbeto Lier atendas vin! Inf.: Flandra Esperanto-Ligonicky24@telenet.be
 
17. septembro
Renkontiĝo de Esperanto-Verkistoj – en Kroatio. Inf.: Spomenka Ŝtimec, rete: spomenka.stimec@zg.t-com.hr
 
18. septembro
19-a Esperanto-Renkontiĝo de Taguatinga – en Taguatinga, Braziljo, BRAZILO. La temo de la unutaga aranĝo estos “Esperanto kaj Oomoto”. Inf.: Taguatinga Esperanto-Klubo, C 12, Edifício Paranoá Center, sala 112, Taguatinga (Centro) – Brasília (DF) – CEP BR-72010-120. Rete:taguatek@gmail.com
 
23 – 25. septembro
32-a ARtaj KONfrontoj en ESperanto – en Poznań, Pollando. Sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo. Inf.: tobiasz@esenco.org
 
24 – 25. septembro
Aŭtunaj tagoj – en Taivalkoski, Finnlando. – Inf.: Tiina Oittinen, rete: tiina.oittinen@pp.inet.fi
 
29. septembro – 2. oktobro
MKR – MontKabana Renkontiĝo – en Isola Santa, Tuskanio, Italio. La aranĝo por montmigrantoj kaj naturemuloj! Inf.: Enrico Gaetano Borrello, rete: enrico.gi.bi(ĉe)virgilio.it
 
30. septembro – 3. oktobro
16-a KoKoLoRES – Kafoklaĉo kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina – en Schwerte, Ruhr-regiono, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj, sed ne nur, laŭbezone okazos kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff, rete: petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de
 
30. septembro – 3. oktobro
TORPEDo 11 – en Herzberg am Harz, Germanio. TORPEDo 11: Pedagogiaj Tagoj, 75a Studsesio: studmodulo pri didaktiko, metodiko, instrukapabliga trejnado. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

TEJO aktuale #427

by TEJO-aktuale Archive Feed on 18 Aŭgusto 2016 in Senkategoria

2016-08-17, n-ro 427

MALFERMAJ ALVOKOJ

Vaka posteno en la TEJO-Estraro

Je la 11-a de aŭgusto 2016 demisiis Ariadna García Gutiérrez, estrarano de TEJO respondeca pri landa agado, scienca kaj faka agado. La Elekta Komisiono de TEJO pubikiglis maferman alvokon por trovi taūgan kandidaton al la posteno. La limdato por kandidatiĝi al la plenuma organo de TEJO estas ĝis la 19-a de aūgusto. Pliaj informoj troveblas ĉe la retejo.

Iĝu oficisto de TEJO

TEJO bezonas dungi almenaŭ 5 fakulojn, kiuj laboru po kvar monatoj: de la 1-a de septembro 2016 ĝis la 31-a de decembro 2016. Surbaze de la plenumita laboro kaj de la necesoj de TEJO, estos konsiderata la ebleco je pludungado por la posta jaro.
Ĉiu ricevos monatan salajron je 1537,20€ por plentempa laboro (38 horoj semajne), laŭ prefero de la kandidatoj eblus aranĝi ankaŭ duontempan laboron. Se vi interesiĝas kontrolu la regulojn kaj pliajn detalojn ĉi tie.

TEJO serĉas EVS-volontulon

TEJO denove serĉas EVS-volontulon, kiu dum maksimume unu jaro deĵoros en la Centra Oficejo de UEA. Ne nur la organizaĵo profitos de viaj agadoj – la profitado estos ambaŭvoja! Vi laboros kore de la movado, kunlaboros al tre interesaj projektoj (ekzemple organizado de aranĝoj) kaj partoprenados konferencojn reprezentante TEJO-n. Se vi aĝas pli ol 18 kaj malpli ol 31 jarojn, nepre detale informiĝu pri tiu oportuno.

TEJO havas novan Statuton
Dum la Komitatkunsido de TEJO en Vroclavo estis aprobita nova Statuto de TEJO. Preter multaj formalaj kaj burokratiaj ŝanĝoj, indas mencii kelkajn gravajn novaĵojn: la maksimuma aĝo de TEJO estis altigita de 29 al 35, la rajtigon al reta voĉdono kaj la enkondukon de senpaga simpatianta aliĝo kiel Amiko de Esperanto. Ankaū estis kreitaj Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO kiu difinas la  kunlaborajn rilatojn inter la organizoj, Ĝenerala Reglamento por detalumi la Statuton ĉefe rilate al Estraro kaj Komitato kaj Reglamento pri la IJK. La Statuton kaj la Regularon pri kunlaboro inter TEJO kaj UEA estis konfirmitaj de la Komitato de UEA en Nitro la 29an de julio 2016 kaj estas validaj ekde tiam. Krome estis amenditaj la Komitata Reglamento kaj la Reglamento pri Elekto de Estraranoj.

La danĝera lingvo en nova eldono

Unu el la plej famaj libroj pri Esperanto-historio kaj probable unu el la plej konataj publikaĵoj esperantlingvaj, “La danĝera lingvo” de Ulrich Lins, ĵus aperis ĉe UEA en reviziita versio, ĝustatempe por prezento en la Universala Kongreso en Nitro. En sia studo Lins priskribas la persekutadon kiun Esperantistoj frontis, precipe en nazia Germanio kaj en Sovetio sub Stalin. En la nova eldono unuafoje estis utiligitaj fontoj, kiuj fariĝis alireblaj nur post la reuniĝo de Germanio kaj la disfalo de Sovetio.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 621 (2016-07-15).

“Teo kaj amo”: konkurso de mallongaj filmoj

Jam por la dua fojo estos okazigita la konkurso por mallongaj filmoj “Teo kaj Amo”. La limdato por sendo de konkursaĵoj estas la 30-a de novembro 2016. Aparte alloga estas la fakto, ke premiotoj povos senpage partopreni al la premidona ceremonio en la ĉina urbo Hangzhou. Dum la UK en Nitro 10 premiitaj filmoj el la pasintjaraj konkursaĵoj estis projekciitaj. Se vi interesiĝas pri tiu konkurso, frekventu ĝian retejon aŭ kontaktu la organizantojn ĉe: perfectgoja@163.com.
 
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 620 (2016-07-13).

Biblioteka Apogo Bachrich

Por helpi al pliriĉigo de la kolektoj de Esperanto-bibliotekoj, UEA por la tria fojo disdonas subvenciojn el la “Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich”. Tiu fondaĵo estiĝis danke al malavara donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich en 2014. Subtenebla estas ĉiu Esperanto-Biblioko, kiu ne estas financata de ŝtato, urbo aŭ alia nemovada instanco. La monsumo estas uzebla por aĉeti librojn aŭ alispecajn varojn ĉe la Libroservo de UEA. Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30-a de aŭgusto 2016 paperpoŝte (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte (direktoro@co.uea.org).

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 618 (2016-06-14).

Novaj albumoj aperis ĉe Vinilkosmo
 
Por E-muzikumeloj junio kaj julio estis eksterordinare bonaj monatoj: Je la 15-a de junio, la eldonejo por Esperanta muziko “Vinilkosmo” superŝutis la merkaton per tri novaj albumoj (“jOmO okcitanas” de “JoMo”, “Espo Despo Bosniumas”, kaj “Kompendium” de “Solotronik”). Al tiu aro ĵus aldoniĝis bita versio de “Sovaĝa animo” de la brazila bando BaRok-projekto. Same je la 13-a de julio, la “Internacia Tago de Rokmuziko”, “Vinilkosmo” kaj “BaRok”-projekto antaŭanoncis la preparon de fizika versio de tiu sama albumo.

Gazetara Kampanjo pri UK
 
La Universala Kongreso estas konsiderata la plej pompa kunveno en Esperantujo. Dum la lastaj jaroj, oni multe diskutis pri la alekstera videbleco de tiu unusemajna aranĝo: Oni ekokazigis fulmkursojn, koncertojn en publikaj ejoj kaj atentigis la lokan enloĝantaron per multlingvaj afiŝoj. Vi mem povas grave kontribui al la plividebligo de unu el la plej fierindaj aĵoj en Esperantujo, per nur unu eta ago: Partoprenu al la Gazetara Kampanjo 2016, aperigante artikolojn pri Esperanto en amaskomunikiloj de via regiono. Legu la detalajn instrukciojn ĉi tie.

Telegramo furoras inter Duolinguloj

Dum longa tempo ŝajnis netuŝebla la domina pozicio, kiun okupis WhatsApp inter la tujmesaĝilaj aplikaĵoj por inteligentaj telefonaparatoj. En la lastaj jaroj tamen alternativoj kiaj “Telegram” fariĝis popularaj. Aparte rimarkebla estas la amaso de Esperantaj telegramĉambroj, kiuj estiĝis post la fondiĝo de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Telegram proponas al komencantoj idealan oportunon konversacie apliki sian lingvokapablon. Pliaj detaloj pri tiu evoluo troveblas en intervjuo kun Robin van der Wiet.

Nova komisiito pri Unesko kaj UNITED

Klara Ertl estos la nova komisiito de TEJO pri Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) kaj UNITED (por interkultura agado kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj por subteno de migrantoj aŭ rifuĝintoj). Ŝi ludos gravan rolon en la kunordigado de tiu agadkampo, esenca por la eksteraj rilatoj de TEJO. Reprezentinte TEJO-n ĉe la Junulara Forumo de Unesko kaj ĉe Eŭropa Junulara Okazaĵo (European Youth Event, EYE), Ertl jam havas spertojn pri tiaj agadoj. Por pliaj informoj kaj biografieto de la nova komisiito, legu la anoncon ĉe tejo.org.

+1

Twitter

Facebook

Venontaj renkontiĝoj

10 – 17. aŭgusto
FRATA PARO – Sahaleno kaj Hokkajdo – en Juĵno-Sahalinsk, Rusio.
13 – 19. aŭgusto
2a Tutkelta Kongreso – en Plouézec, Francio.
13 – 20. aŭgusto
Esperanta Staĝo en franca Ĵuraso – en Metabief, Francio. 
15 – 19. aŭgusto
Praktikado de la lingvo plurnivela kun Ansofi Markov – en Bouresse, Francio.
20. aŭgusto
Paralela Universo – en ĉefe Norda Ameriko.
20 – 23. (24) aŭgusto
Tagoj de Oresto Kuzma (OKT-2016) – en Kolomeo, Ukrainio.
20 – 27. aŭgusto
83-a Itala Kongreso de Esperanto – Frascati, Italio.
21 – 28. aŭgusto
6-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj – en Baugé, Francio.
26 – 28. aŭgusto
1-a Venezuela Kongreso de Esperanto – en Merido, Venezuelo.
27. aŭgusto
Bograĉfesto – en Lendava, Slovenio.
27 – 28. aŭgusto
9a Somera Universitato de la politika movado “Eŭropo Demokratio Esperanto” – en Greziljono, Francio.

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe eventoj.hu.

by TEJO-aktuale Archive Feed on 7 Junio 2016 in Senkategoria

2016-06-07, n-ro 426

Riĉa scienca programo en Nitro

Surbaze de rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la 18 ricevitaj proponoj por la ĉi-jara sesio de Internacia Kongresa Universitato, el kiuj ok estis alprenitaj kaj estos okazigitaj kadre de la Universala Kongreso en Nitro. Krome la estraro nomumis la slovakan profesorinon Eva Poláková rektoro de la IKU-sesio. Poláková, renoma sciencisto, kiu partoprenis al pli ol 20 esplorprojektoj kaj gastprelegis ĉe kelkaj eŭropaj universitatoj, aktivas en la Esperanto-movado ekde 1995, ĉefe ĉe la “Akademio Internacia de la Sciencoj” en San Marino. Por informiĝi pli detale, bonvolu legi la Gazetaran Komunikon ĉe: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Ricxa-scienca-programo-en-Nitro.

<!–

–>

Komitatanoj B sen balotoj

Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B por la oficperiodo 2016-19, kiu komenciĝos en la unua tago de la 101-a Universala Kongreso en Nitra. Balotoj ne estis necesaj, ĉar el la ok kandidatoj por la ses lokoj, du poste retiris siajn dokumentojn. Rekte elektitaj al la Komitato de UEA, la supera organo de la asocio, estas do: Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio). Johan Derks (Serbio) kaj Roy McCoy (Nederlando) rezignis pri la kandidateco. Pliajn informojn bonvolu trovi ĉe: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Komitatanoj-B-sen-balotoj.

<!–

–>

Subteneblo por partopreni la UK-on

Danke al malavaraj donacintoj, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la UK en Nitro, kaj en esceptaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi. Sinproponoj estu sendataj al CO ĝis 10-06-2016 laŭ la Roterdama horzono.Kondiĉoj:

  • Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2016.
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn antaŭ, dum kaj post la UK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la organizantoj).

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi la jenan formularon .Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 617 (2016-06-02).

<!–

–>

Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso

Pliafoje la Esperanto-kurso ĉe Duolingo atingis mejloŝtonon: Proksimume unu jaron post la lanĉo de la kurso registriĝis la 400 000-a lernanto. “Libera Folio” kaptis tiun elstaran okazon por denove aranĝi intervjuon kun la fondinto kaj ĉefmotoro de la kurso, Chuck Smith. Smith interalie rakontas pri la sekvaj paŝoj (aparte pri la hispanlingva kurso baldaŭ lanĉota), pri siaj revaj atendoj antaŭ la lanĉo, kiuj poste estis eĉ superitaj, kaj pri la nova kurso de “edukado.net” celanta unuavice Duolingo-kursfinintojn, “Ekparolu”. Legu la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/pli-ol-400-000-lernantoj-ce-jubileanta-duolingo-kurso.

<!–

–>

Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA

Estis publikigita la raporto de la Elekta Komisiono al la Komitato de UEA. En ĝi aperas la nomoj de la kandidatoj, kiujn la komisiono dum la UK en Nitra proponos al la Komitato por estraraneco. Temas pri: Emilio Carlos Vaz Cid, Mark Fettes, Bharat Kumar Ghimire, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Martin Schäffer, Maria Rosaria Spanò. La komisiono subtenas la intencon de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, rekandidati por la posteno; pri la agadkampoj de ĉiuj ceteraj kandidatoj ne estas indiko. Por ekscii pliajn detalojn bonvolu legi la artikolon ĉe “Libera Folio”: http://www.liberafolio.org/2016/mark-fettes-rekandidatas-por-la-prezidanteco-de-uea.

Nova Pomego estos eĉ pli korekta

Kia estas “Plena Ilustrita Vortaro (PIV)” por la esperanta leksiko, tia estas “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko” (PMEG) por la esperanta gramatiko. Dum la prilaborado de la dua eldono de tiu referenca verko, Bertilo Wennergren, ĝia aŭtoro, renversis sian sintenon pri vortoj kiel “korekta” en la senco de “senerara”. Defendinta tian uzon en la unua eldono de lia ĉefverko, Wennergren nun konvinkiĝis, ke tamen la nereguleco de tiuj adjektivoj estas tro ĝena. Multajn pliajn interesajn detalojn vi povas malkovri legante la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/nova-pomego-estos-pli-korekta.

<!–

–>

TEJO serĉas EVS-volontulon

TEJO denove serĉas EVS-volontulon, kiu dum maksimume unu jaro deĵoros en la Centra Oficejo de UEA. Ne nur la organizaĵo profitos de viaj agadoj – la profitado estos ambaŭvoja! La volontulado signifas personan pliriĉigon: Vi laboros kore de la movado, kunlaboros al tre interesaj projektoj (ekzemple organizado de aranĝoj) kaj partoprenados konferencojn reprezentante TEJO-n. Se vi aĝas pli ol 18 kaj malpli ol 31 jarojn, nepre detale informiĝu pri tiu oportuno ĉe: http://tejo.org/2016/05/ni-sercas-evs-volontulon/

<!–

–>

Eŭrop-afrika kunlaboro plifirmiĝas

Grandega projekto pri sperto-interŝanĝoj inter Eŭropo kaj Afriko, kiun TEJO kunordigas, ĵus estis akceptita de Eŭropa Komisiono! Ene de la projekto okazos pluraj eventoj, interalie la 72-a Internacia Junulara Kongreso – IJK 2016 en Eŭropo kaj IJK 2017 en Afriko. Al la strategio de TEJO kiel tutmonda organizo apartenas subtenado de la movado en ĉiuj mondopartoj, kiun tiu subvencio faciligas.

<!–

–>

2-a Pokalo de Zamenhof

Kio laŭ vi estos la plej granda sporta spektaklo ĉi-jare? Ĉu eble la olimpiaj ludoj en Rio-de-Ĵanejro aŭ la Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Francio? Por esperantisto certe nenio povas superi la 2-an Zamenhof-pokalon, kiu okazos kadre de la Universala Kongreso en Nitro. La selektitaro de Esperantujo ludos kontraŭ la selektitaro de ZMOS, loka organizaĵo en Nitro. Nepre ŝatu la Facebook-an paĝon de Tutmonda Esperanto Futbala Asocio (TEFA) por ĉiam esti ĝisdata!

<!–

–>

Venontaj renkontiĝoj

12 – 14. junio
69-a Studadsesio, pluklerigado – en Herzberg – La Esperanto-urbo, – Germanio. La studsemajnfino ĉe Germana Esperanto-Centro/ICH – Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ofertas lingvan perfektigon, fakprelegojn kaj movadan spertiĝon
12 – 14. junio
Staĝo por komencantoj kaj perfektiga kurso – en Lille, Francio. Staĝo por veraj komencantoj kaj perfektiga kurso. Rezervita unuavice al fervojistoj kaj familianoj, tamen malfermata al ĉiuj laŭ restantaj lokoj. Inf.: FFEA, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, AFCE (Association Française des Cheminots pour l’Espéranto) Stage Espéranto, 9 rue du Château-Landon, FR-75475 PARIS CEDEX 10, Francio. Rete: christian.dardenne@laposte.net
13. junio
Lima Renkontiĝo (LiRe 2015) – en Decin, Ĉehio (CZ). Komuna germana-ĉeha revido en landlima regiono, rendevuejo 12:00 h ĉefstacidomo en urbo Decin ĉe la fervoja linio inter Dresdeno kaj Prago, 12:30 h starto promenado al turista gastejo Pastyrska stena, poste tagmanĝo, babilado, kaforondo ktp., 17:00 h fino de aranĝo. Inf.: Esperanto-grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de
13. junio
5-a E-Mentala Pikniko en Saksa Svislando – en Amtshainersdorf, Germanio. Interesa promeno kun bunta pikniko. Inf.: E-mental´ e-mentalprago@seznam.cz
19 – 21. junio
Nacia kongreseto de UME – en College theologique FJKM Ivato Antananarivo, Malgasio. Nacia kongreseto kun 20 partoprenontoj el diversaj regionoj de Malagasio. Krom lingvoinstruado kaj instrutrejnado, ni diskutos pri la eblecoj refortigi la agoniantan movadon lokan post persistema krizo politika. Inf.: Unuiĝo de Malgasaj Esperantistoj. lot IAH 32 bis Avaratsena MG-102 Ambohidrapeto Madagascar. Rete: henrielredtv@gmail.com
20 – 21. junio
63-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo – Kioto, Japanio. La bela, historia kaj kultura urbo Kioto atendas vian partoprenon en la kongreso kun kleriga, lingva, movada, muzika, turisma programeroj, malfermata ankaŭ al urbanoj sub la kongresa temo: Amikojn en la tuta mondo per Esperanto, lingvo sen landlimoj! Inf.: Esperanto-domo, Yawata-tyo 537-6, Nisinotoin-Gozyo-Agaru, Simogyo-ku, Kyoto-si, Japanio 600-8455. Rete: kek63kioto@gmail.com
20 – 27. junio
Somera Esperanto-Lernejo Iznik – en Iznik, Turkio. Ni kune lernos Esperanton inter la 09:30 a ĝis la 11:30a kaj post la tagmanĝo ni kune vizitos la proksimajn vilaĝojn kaj urbojn. Inf.: Murat Ozdizdar, Uskudar Amerikan Lisesi Vakif Sok. No:1, Baglarbasi, Istanbul, Turkio. Rete: mozdizdar@uaa.k12.tr
21. junio
Internacia Montara Renkonto – sur Granda Ĉantorio. Proksime al ĉeha urbeto Nýdek kaj pola urbeto Ustroń Polana okazas tradicia montara renkonto, kiu okazas je tria dimanĉo de junio, komence je 9:00, en Beskidy montaro apud landlimo de CZ, PL, ankaŭ proksime al SK. Libera renkonto, kontribuas multaj, neniu oficiala organizanto

21 – 25. junio

Elfriden – La longa ludo – en Dala-Floda, Svedio. Kurso pri ĉendancado en feroa maniero per baladoj el mezepoko kaj pagana tempo. Tendaro en tradicia paŝtejo en arbaro. Lastan tagon estos loka muzika festivalo kaj festena vespermanĝo. Tute senelektra. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE – 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com
 
21 – 27. junio
E-Feriado kaj Festivalo de Popol-muziko – en Svedio. La sveda muzika kaj informa projekto. Inf.: Martin Strid
21. junio – 4. julio
Elfriden – Sorparbo Internacia Spelmanslag – en Dala-Floda, Bingsjö kaj najbaraj vilaĝoj, Svedio. Formigo kaj ekzercado de internacia (popol)muzika grupo dum tendaro en tradicia paŝtejo arbara dum kvin tagoj, poste ties partopreno en popolmuzikaj festivaloj de Nås, Bingsjö, Östbjörka kaj Boda per dancomuziko kaj eble koncertoj. Tio estos okazo diskonigi la internacian lingvon al ĝenerala publika. Elekto de muziko de la grupo dependos je tio, kiuj venos. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE – 784 73 Borlänge, Svedio. Rete:martin.strid@gmail.com
 
25 – 28. junio
BET-51 – en Tallinn, Estonio. Tradicia ĉiusomera renkontiĝo laŭvice en Estonio, Litovio aŭ Latvio. Programo: somera universitato, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero k.a. Inf.: EAE, Väike 5-5, Vaida EE-75302 Harjumaa, Estonio. Rete: tonu.hirsik@vet.agri.ee
26 – 29. junio
Landkongresoj de Kanado kaj Usono – en Detrojto, Miŝigano, Usono. Ene de la evento la jarkunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) okazos la 28-an. Por detaloj (de AAIE) bonvolu kontakri Ronald Glossop rglossop@mindsprinf.com
26. junio – 2. julio
IES (Internacia Esperanto-Semajno) – en Erevan, Armenio. Esperanto movado en Armenio havas multjaran historion, dum kiu en diversaj jaroj estis organizitaj Internaciaj Esperantaj renkontiĝoj. Gastema Armenia tero ĉiam pretas akcepti geamikojn. Inf.: AEU (Armenia Esperantista Unuiĝo), Erevan 0017, Sari-taĥ st. 19a – 5, Armenio. Rete:gajane.ae@mail.ru
27. junio
Turisma ŝipvojaĝo laŭ kanalo Elbląski inter urboj Buczyniec kaj Elbląg. Inf.: PEA-filio en Gdańsk, Mazur Mirosława +48 500 036 364
27. junio
3a intergeneracia kaj intergrupa festo esperanta en Ĝenevo – en Genève, Svisio. La vojaĝema esperanta familio Sans invitas vin al ĝeneva renkontiĝo. Bonvenaj estas ĉiuj Esperanto-emuloj en Ĝenevo kaj la regiono, sendepende de aĝo aŭ lingvo-nivelo
27. junio – 4. julio
Roskilde-Festivalo 2015 – en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo kun ĉ. 110.000 partoprenantoj, inter ili ĉirkaŭ cent (espereble) esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno kaj tendojn. inf.: FestoKlubo kaj Dana Esperantista Junulara Organizo roskildefestivalo@gmail.com
30. junio – 5. julio
Kino-Teatro-Festivalo – 2015 – samloke kaj parte samtempe kun NASK en Nord-Karolino. La Festivalo ĉi-jare fokusos je filmfarado. Ĉu por reklami, informi, eduki aŭ distri, sukcesa filmo devas enplekti diversajn kapablojn, metiojn kaj lertojn, pri kiuj malmultaj ricevis instruon. KTF/AMO donos enkondukon al diversaj aspektoj de sukcesa preparado kaj realigo de filmo. Aliĝilon vi trovas “ĉi tie“. Inf.: Eddy Ellen, rete: eddyellen@aol.com
30. junio – 9. julio
Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK la plej granda Esperanto-aranĝo en Norda Ameriko – ĉi foje en la Universitato William Peace – en Raleigh, Nord-Karolino, Usono. Ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso. Inf.: Ellen EddyEddyellen@aol.com aŭ Chuck Mays charles.o.mays@gamil.com

by TEJO-aktuale Archive Feed on 24 Majo 2016 in Senkategoria

2016-04-29, n-ro 424

Premio Pirlot por sciencaj verko

Dum la UK en Nitro estos denove aljuĝota la Premio Germain Pirlot por la plej bonaj sciencaj verkoj. La Premio estis fondita en la jaro 1993 de s-ro  Germain Pirlot kaj organizita de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Lastfoje ĝi estis aljuĝita en la jaro 2001 (por “La Kosmo kaj Ni” de David Galadi  Enriquez kaj A.Wandel).

Ĉi-jare AIS decidis renovigi tiun tradician premion en nova vesto. Diference de la antaŭaj fojoj, la premio estos  disdonota ne nur al scienca libro, sed en kvar branĉoj: libro, artikolo, reta kurso kaj prelego (la lasta devas esti akompanata per skriba teksto). Povas partopreni verkoj originale komponitaj en Esperanto kaj publikigitaj en la jaroj 2010-2015.

La sumo de la premioj en la kvar branĉoj estos ĉirkaŭ 500 eŭroj, la detaloj de la disdivido kiel ankaŭ la prijuĝado estos deciditaj de AIS. La precizaj informoj aperos en la regularo baldaŭ trovebla en la AIS-retejo (http://www.ais-sanmarino.org). Proponojn oni sendu al AIS (informo@ais-sanmarino.org) ĝis la 15.6.2016.  La gajnintoj ricevos la premiojn dum la Scienca Forumo organizata de AIS por la UK en Nitro.

La talentoj de niaj artistoj estos premiitaj en tri kategorioj: “Kanto de la jaro”, “Premio de la publiko” kaj “Nova Talento”. En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj, kaj en 2015 la konkurso allogis 14 artistojn. Se vi interesiĝas pri tiu oportuno atentigi la esperantistan publikon pri via muziko, bonvolu informiĝi pri detaloj en la retpaĝo de Kontakto: http://kontakto.tejo.org/.

Aperis nova kajero de Kontakto

Aperis la 2-a ĉi-jara numero de la revuo Kontakto. Ĝia ĉefartikolo La kaŝita katastrofo temas pri nukleara akcidento okazinta en la rusa Ozjorsk, pri kiu oni nun supozas, ke ĝi estis la plej grava nuklea katastrofo post Fukuŝima kaj Ĉernobilo. Leginte tiun ŝokan raporton vi plej verŝajne bezonos distriĝon: Alfoliumu do la paĝon 15, kie vi trovos tradukon de artikolo origine aperinta sur Buzzfeed: 15 aferoj, kiujn vi povas fari kiam vi sentas vin senutilaĉo. Se vi sekvis la vastajn diskutojn pri Duolingo, kiuj pasintjare superregis Esperantujon, kaj ankoraŭ ne scias, pri kio ekzakte temas, ne maltrafu la artikolon Duolingo: Amuzilo por lingvemuloj de Karina Oliveira, kiu klarigos al vi la funkcion kaj koncepton de la lingvolerna platformo. Ankaŭ ĉi-numere ne mankas la konstantaj rubrikoj: Tiel la mondo … de István Ertl kaj La blaga blogo de Viktoro Solé.

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Familioj

La 15-a de majo estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj la Internacia Tago de la Familioj. Tiu tago respegulas, kiel gravaj la familioj estas por la internacia komunumo. Ĝi estas oportuno por konsciigado pri problemoj rilataj al familioj kaj por montri, kiom urĝe estas ilin solvi. Ĉiujare la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj elektas temon por la tago. Ĉi-jare ĝi estis dediĉita al Familioj, sanaj vivoj kaj daŭripova estonteco. Okaze de la Internacia Tago de Familioj, UEA elsendis mesaĝon en Gazetara Komuniko: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Mesagxo-de-Universala-Esperanto-Asocio-okaze-de-la-Internacia-Tago-de-Familioj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 612 (2016-05-06).

Afrika Kongreso de Esperanto

Jam la sesan fojon la afrika E-movado prepariĝas por celebri tion, kion multaj konsideras la plej grava ero de ĝia agado: La Afrikan Kongreson de Esperanto, kiu gastos de la 24-a ĝis la 31-a de decembro 2016 en la tanzania urbo Bunda. Partoprenontojn (bonvenaj estas eksplice ne nur afrikanoj) atendas ampleksa programo, kiu unuavice celas kunigi esperantistojn ĉirkaŭ belaj sonĝoj: kunlaboro interafrika por pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi Esperanton, cele al la komuna progreso de Afriko. La kongreson okazigas kunlabore la Afrika Komisiono de UEA kaj la tanzaniaj aktivuloj, sub aŭspicio de UEA. Pliajn informojn vi trovu en la koncerna Gazetara Komuniko kaj ĉe: http://www.esperanto-afriko.org/.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 613 (2016-05-12).

Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo

Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj), kaj UN-oficistoj kadre de simpozio okazinta en Novjorko de la 21-a ĝis 22-a de aprilo 2016 dediĉis sin al la temo Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluo. La simpozio okazis sub la aŭspicio de UEA kaj estis subvenciita de Esperantic Studies Foundation. Ĝi ekzamenis la rolon de lingvoj en la realigo de la celoj, sur kiuj baziĝas la laborprogramo de UN pri evoluigo dum la periodo 2015 – 2030. Por informiĝi pli detale pri tiu temo, bonvolu legi la koncernan Gazetaran Komunikon: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Lingva-simpozio-traktis-la-celojn-por-dauxripova-evoluigo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 611 (2016-05-03).

Nova rektmetoda kurso de Esperanto senpage elŝuteblas

Aldoniĝas nova aplikaĵo al la jam sufiĉe vigla merkato de lingvolerniloj por poŝtelefonoj. Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis tian, kiu baziĝas sur Esperanto per rekta metodo, furora Esperanto-kurso de Stano Marček jam tradukita al pli ol 30 lingvoj. Ĝi elŝuteblas en la Google-butiko por aplikaĵoj “Google Play” kaj sur la retpaĝo de la instituto. La aplikaĵo allogas per utilaj funkcioj. Ĝi enhavas interalie la desegnaĵojn de Linda Marčekova el la kursolibro kaj prononcregistraĵojn, kiuj aŭdigeblas per simpla tuŝo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 614 (2016-05-13).

Esperanto-Tago 2016

En Esperantujo oni festas la 26-an de Julio kiel Esperanto-tagon aŭ Naskiĝtagon de Esperanto, oikaze de la datreveno de la publikigo de la Unua Libro. Honore al tiu tago, la teamo de linguistic-rights.org ĉiujare kreas afiŝojn por reklami la Lingvon Internacian al neesperanta publiko. Ĝis nun ĝi estis tradukita nur al ege malmultaj lingvoj, via kunlaboro do estas bonvena kaj bezonata! Pliajn informojn trovu ĉe: http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/esperanto-tago-2016.html#vialingvo.

Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!

Ĉi-jare la literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” estos okazigita por la tria fojo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro. La verkoj estu dediĉitaj al la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…” kaj ne ampleksu pli ol tri paĝojn. Sendu vian kontribuaĵon al la adreso de la Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu ĝin ĉe la Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko. La limdato estas la 30-a de oktobro. La dek plej bonaj verkistoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj. Krome, iliaj verkoj estos publikigitaj en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” en du lingvaj versioj: pola kaj Esperanta. Pliajn detalojn bonvolu trovi ĉe: http://sezonoj.ru/2016/05/konkurso-3/.

Karavano al Seulo

Ĉu vi serĉas aventuron? Ĉu vojaĝo laŭ la Trasiberia fervojo estas parto de via listo pri aferoj, kiujn vi nepre volas fari antaŭ ol vi iĝos tro olda? Ĉu vi eble eĉ volas konekti tiujn aferojn kun Esperantumado? Jen oportuno perfekta por vi! La Vojaĝo anoncis – okaziginte la karavanon al Bonaero en 2014 – novan projekton: Karavanon al Seulo, kiu, ekinte en Sankt-Peterburgo, itineros laŭ la Trasiberia fervojo. Pliajn informojn trovu ĉe: http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/

Venontaj renkontiĝoj

25 – 28. majo
AMO LIMA – en Les Brenets, Svislando. Aktivula maturigo por instruistoj kaj ne instruistoj. Gvidos ĝin K. Kováts, M. Molnár kaj M. Grosjean. Inf.: ILEI UEA, Mireille Grosjean, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com

26 – 29. majo
35-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso – en Łódź, Pollando. La kongreso estos pli turisma. En la unua tago ni partoprenos religian feston “Dia Korpo” en Łowicz, la sekva tago estos dediĉita al la urbo Zgierz kaj ĝia teksindustria historio. Sabate okazos ĝenerala kunveno de PEA-membroj. Dimanĉa mateno estos dediĉita al nova centro de Łódź. Inf.: Pola Esperanto-Asocio, Zarząd Główny, ul. Andersa 37 m. 59 a, PL-00-159 Warszawa, Pollando. Rete: estraro@esperanto.pl

27 – 29. majo
Renkontiĝo kaj konferenco de blindaj Esperantistoj – en Herzberg am Harz/Sieber, Germanio. Kunveno kaj faka konsultiĝo, spertointerŝanĝo de blindaj esperantistoj en la Esperanto-hotelo Zum Pass en Sieber, urboparto de Herzberg. Konatiĝo kun la Esperanto-urbo. inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germnaio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

27 – 29. majo
50-an BOATADO – en Paluŝe, Litovio. Junulara Esperanto-klubo “Juneco” (urbo Vilno) organizas jam la 50an boatadon, kiu okazos en Paluŝe, situanta 5 km okcidenten de Ignalina, Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtaitija. Aliĝo: bonvolu aliĝu laŭ ebleco pli frue, se eblas ĝis 1-a de majo:, sendante aliĝilon al Marijus rete: mardi@takas.lt: Nomo, familnomo, dato de naskiĝo, lando, urbo, e-poŝto

27 – 30. majo
9-a Esperanto-Kongreso de Nordorienta Ĉinio – en Habrino. Ĉinio. La kongresa temo estas: Per interreto disvastigi Esperanton. Diskutoj primovadaj, turismaj programoj, urbo- kaj muzeovizitadoj, pliaj postkongresaj aranĝoj. Inf.: LKK: Prof. Song Ping, Tel.: +86-13945690826, rete: songheshu@126.com

28 – 29. majo
Ĝenerala Asembleo de SES – en Hülftegg, (ZH, SG) Svislando. Ĝenerala Asembleo de SES kaj ennatura migrado. Inf.: Svisa Esperanto-Societo, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com

29. majo
4a Roma Festivaleto – en Frascati (Romo), Italio. Kunigo de la esperantistoj de Romo kaj proksimaj regionoj (10.30-17.30). Bonvenaj estas ĉiuj esperantistoj de la mondo. Inf.: Roma Esperanto-Centro, F.E.I., rete: esperanto.roma@esperanto.it

29. majo
Limburga biciklado – en Genk, Belgio. Limburga biciklado laŭ panoramoj kaj minea historio. Inf.: Limburga Esperanto-Asocio kaj BEMI, Genkerweg 70, BE-3690 Zutendaal, Belgio. Rete: vivantano@yahoo.fr

31. majo – 11. junio
Vizitu Rumanion de Karpatoj ĝis la Delto de Danubo kaj la Nigra Maro! en Braŝovo, Rumanio. 12-taga tradicia somera aranĝo en Rumanio, dum kiu oni povas malkovri diversajn regionojn de la lando, ek de la ĉefurbo Bukareŝto kaj Transilvanio, trapasante Karpatojn, ĝis la unika Delto de Danubo. Inf.: Rodica TODOR, B-dul Valea Cetăţii 22, bl. B 24, sc. A, RO-500289-Braşov, Romania. Rete: rodica_todor@yahoo.com

Navigado tra afiŝoj

Page 1 Page 2 Page 3

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash