La raporto de Péter Szabó pri la franca junulara aranĝo FESTO
Jen, mi estas poste mia unua Esperanto renkontiĝo. Mi amis ĝiajn ĉiujn momentojn!
Komencante mi ekscitis iomete, ĉar mi iris sole, sed tiu timo rapide malaperis, la homoj estis superbonaj. Vere, tie estis tre multaj interesaj homoj de la tuta mondo. Nur unu ekzemplo: ni dormis en la tendejo trie, kaj ni tri venis de tri malsamaj kontinentoj!
La festivalo estis en belega medio, inter grandaj montoj, malproksime de ĉio, apud malgranda franca vilaĝo, Pont-de-Barret. Mi planadis la vojaĝon tre detale, kaj mi facile trovis la vilaĝeton. Post mallonga promenado mi ekaŭdis la vorton “Saluton!” – de tiu momento ĉio estis facila, oni veturigis min per aŭto al la festivalo.
La unua vespero temis pri interkonatiĝo kaj amikiĝo – ne estis koncertoj, sed estis kuna kantado, parolado. Konatiĝi Esperante estas pli facila ol kutime, ĉar multe da temoj estas evidenta, la “de kie vi venas?” demando estas aŭdebla en la komencoj de ĉio parolado, ĉar homoj venas de tre diversaj lokoj.
Dumtage kun la novaj konatuloj ni vojaĝis tra la areo. Estis organizitaj ekskursoj, kiam ni rigardis la proksimajn urbojn; kaj okazis, ke ni simple ekis esplori la ĉirkaŭaĵon. Ni havis ŝatatan rivereton, en kiu ni naĝis preskaŭ ĉiutage.
Nokte estis la koncertoj – ja FESTO estas muzika festivalo. Esperantaj bandoj kaj etaj francaj bandoj muzikis, kaj ili bonege amuzigis la publikon! Mia favorata estis la muzikgrupo Krio de Morto, kies koncerto tiom furoris, ke eĉ homoj de la najbaro tendaro venis al ĝi!
Post koncertoj estis bivakfajro, paroladoj preskaŭ ĝis aŭroro. Rilate al tio: tre ĝojigis min, ke antaŭ FESTO mi uzis la lingvon preskaŭ nur skribe, kaj ĉe la fino mi parolis sufiĉe bone.
Por mi, kiu estis unuafestivalanto, la plej bona travivaĵo estis, ke Esperanto estas vere viva lingvo. Multaj nur lernis (ekzemple pro lingvoekzameno por diplomo), poste ili forgesis. Sed tie estis tre viva! Homoj Esperante enamiĝis, Esperante amikiĝis. Mi konatiĝis kun Esperantaj familioj, kaj homoj kiuj vojaĝas tra la mondo per Esperanto. Oni povas legi pri ĝi en la reto, sed sperti estas tuta malsama afero!