• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Aŭtoro: Rogener Pavinski

Sano kaj malsano

by Rogener Pavinski on 1 Junio 20161 Junio 2016 in temaro

Ĉu eblas vivi plene sen malsanoj? La homa korpo estas tre komplika organismo, sed pli kaj pli novaj malkovroj helpas la homaron vivi pli longe dum en alia flanko kelkaj malsanoj daŭre afliktas nin.

Kiel havi bonajn sanajn kutimojn? Aŭ kiel travivi gravajn malsanojn? Jen temo-propono por Kontakto. Ĉu vi ŝatus verki prie? Kontaktu la redakcion kaj proponu artikolon pri la temo.

La kaŝita katastrofo – Kontakto 2016:2 en la reto

by Rogener Pavinski on 27 Aprilo 201629 Aprilo 2016 in 2016, 2016:2, numeroj

Antaŭ 30 jaroj la mondo unuafoje gape konstatis la teroron, kiun akcidentoj en nukle-energiaj centraloj povas dissemi. La katastrofo en Ĉernobilo, Ukrainio, staras unualoke kiel la plej grava nuklea akcidento de la historio. Ne multe distance, sekvas ĝin alia bedaŭrinda akcidento, tiu de Fukuŝima, Japanio, en 2011. Sed ekzistas alia nuklea akcidento, pri kiu, kvankam nun taksata kiel la plej grava post tiuj du, oni ne multe scias.

Ĝi okazis en la jaro 1957 en la fermita rusa urbo Ozjorsk, kaj ekde tiam la aŭtoritatoj volas kaŝi ĝin kaj ĝiajn sekvojn. La artikolo de Marc Gallardo prezentas ankaŭ la aktivadon de Nadezhda Kutepova, virino kies batalo komenciĝs en la jaro 2000, kiam ŝi konsciiĝis pri la danĝero de la akcidento, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj de multaj aliaj homoj ĉirkaŭe. Plu pri la temo kontribuas Oleg Ciganov, kiu rakontas pri sia persona interveno en Ĉernobilo. Li estis tie kun la laborbrigado, kiu manipulis per robotoj radioaktivegajn erojn.

 La dua virino sur nia kovrilo estas Jennifer Bondelid, kiu gastas ĉe nia intervjua rubriko. Ŝi estas la ĉeforganizanto de la 3ª Kino-Teatro-Festivalo okazonta en Usono, kune kun la tradicia Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK). La aranĝo estas tre bona oportuno por esperantistoj, kiuj volas disvolvi siajn artajn kapablojn. En Ĉinio okazis grava ŝanĝo en la politiko pri la familia planado. La regulo, kiu dum 35 jaroj malpermesis al gepatroj havi duan infanon, ne plu validas. Mi dankas al Ĝoja (Ping Zhang), de kiu mi “mendis” la artikolon kaj kiu tre atenteme pretigis ĝin por ni.

Ĉiuj el ni dum la vivo sentas nin deprimitaj fojfoje. Konsiloj por via sano: En la paĝo 15 jen 15 aferoj, kiujn vi povas fari por transpasi tiujn momentojn. En Recenzo vi trovos du novajn muzikajn albumojn el tute kontraŭaj stiloj ― la metalrokon de Barok- Projekto kaj la folkoran muzikon de Kajto. Legeblas ankaŭ trarigardo pri la funkciado de la abonklubo de Vinilkosmo.

La fenomenon Duolingo kun ĝiaj centmiloj da lernantoj de Esperanto esploras Karina Oliveira. En Facila ni prezentas veran anekdoton okazintan en Ugando, laŭ la rakonto de Honoré Sebuhoro. Ni ankoraŭ ne finis, certe vin allogos la konstantaj rubrikoj La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj Tejo Tutmonde. Jen la plena revuo. Ĝuu!

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto 

Literaturo – La temo de la ĉefartikoloj en Kontakto 2016:1

by Rogener Pavinski on 24 Februaro 201624 Februaro 2016 in 2016, 2016:1, redakcie

Saluton!

Fine de la jaro 2012, mi interkonsentis kun la brazila poeto Geraldo Mattos pri intervjuo al nia gazeto. Tiam li kompleze sendis al mi etan rakonton por mia legoĝuo. La intervjuo prokrastiĝis kaj bedaŭrinde, post iom pli ol jaro li forpasis. Okaze de la temo de la ĉefartikoloj de ĉi tiu numero, mi esploris kaj malkovris ke tiu rakonteto neniam antaŭe estis publikigita kaj decidis do profiti la okazon por doni al li tiun spacon en la revuo, kiun li devus havi pro la intervjuo.

La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo ― unua kontribuaĵo al la revuo ― de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide ― nur hungarojn.
Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton.

Se, samkiel mi, vi ĉiutage krozas la Interreton, vi eble trafis iujn el la videoj de Evildea ― kromnomo de Richard Delamore por populara videoblogo, kiun li vivigas. De kelkaj monatoj li afiŝadas novajn videojn preskaŭ ĉiutage. En ili li foje rakontas pri sia vivo, parolas pri la movado aŭ ridigas la spektantojn per frenezaj situacioj. En nia intervjua rubriko li rakontas pri ĉio malantaŭ liaj videoj.

Vi ĝuos ankaŭ la rubrikojn Blaga Blogo, KontakTEK kaj Tejo Tutmonde kun buntaj artikoloj pri la junulara movado. Ĝis la venonta numero, eble kun via propra kontribuaĵo? Skribu al ni! La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne abonis la revuon por 2016, vi povas tion fari per la jena ligilo. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Vivo Ekstertera – Duobla Kontakto (2015:6/6) en la reto!

by Rogener Pavinski on 7 Decembro 20157 Decembro 2015 in 2015, 2015:5/6

    Nelonge antaŭ ol ekverki tiun ĉi redakcian enkondukon mi rimarkis ke mi skribas al vi, kara leganto, sur tiu ĉi paĝo jam de 5 jaroj. Kiel la tempo pasas! Koincide, mi faris tion la unuan fojon en la duobla numero 2010:5/6. Ĉi tiu nova duobla numero do iel kronas tiujn 5 jarojn da laboro, dum kiuj mi tiom multe lernis el la kontribuaĵoj de la kunlaborantoj de tiu ĉi revuo. Mi esperas ankoraŭ resti kelkajn jarojn (eble pliajn 5?) kune kun vi!

    La numero, kiun vi havas enmane, entenas la lastajn du kajerojn por tiu ĉi jaro. Oni decidis prepari ĝin por iom ŝpari la kason kaj por ke vi ne ricevu la lastan kajeron (2015:6) malfrue en 2016 (kiel en la lastaj jaroj okazis…). Do vi havos abundon da interesaĵoj en tiu ĉi numero. La ĉefartikolo estas scienca artikolo de la konata esperantisto kaj astrofizikisto Amri Wandel, kiu antaŭ nelonge publikigis novan esploron, kiu por la unua fojo en jardekoj faris gravan ĝisdatigon al la ŝlosila formulo, la Drake-ekvacio, kiun sciencistoj uzas por serĉi vivon en la kosmo. En nia freneza mondo, kie la teroro kaj timo kreskas ĉiutage, la demando estas serioza. Sed laŭ mi, la plej evidenta pruvo ke ekzistas inteligenta vivo ekstertera, estas tio, ke ĝis nun neniu kontaktis nin!

    La intervjua rubriko ĉi-foje invitas ne unu, sed tri gastojn samtempe. Temas pri Martin Wiese, Tomas Frejarö kaj Roberto Pigro, la premiitoj en la 2-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. Ili respondas al tri samaj demandoj. 2-a konkurso, tri intervjuitoj kaj kvar brazilanoj. Kio? Temas pri tio ke miaj samlandanoj rekorde kontribuis. Entute kvar brazilanoj aperigis en tiu ĉi duobla numero siajn kontribuaĵojn.

    En la sekvaj paĝoj vi trovos diverstemajn artikolojn (ankaŭ facillingvan), rakontojn, poemojn ktp. Ne eblas ĉiujn prezenti en tiu ĉi enkonduko, sed mi nepre devas reliefigi la artikolon de Présence Bouvier el Germanujo. La simptotermio estis temo de mi nekonata, almenaŭ ne tiel profunde kiel ŝi prezentis ĝin. Krom ĝia graveco, impresas la klareco en kiu ĝi estis verkita! Bonvolu skribi al nia redakcio vian opinion pri ĝi kaj ankaŭ aliaj artikoloj ĉi-numeraj.
   
    Mi ne parolu tro, ĉar multaj paĝoj atendas vin, do mi adiaŭas vin por nun, kaj esperas revidi vin (aŭ ke vi revidos nin) venontjare. Por tio, ne forgesu reaboni la revuon por la venonta jaro. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Geedziĝo – Kontakto 2015:4 en la reto!

by Rogener Pavinski on 20 Oktobro 201520 Oktobro 2015 in 2015, 2015:4

    Ĉi tie en nia retejo kaj en la posta paĝo de nia revuo, troviĝas listo kun proponitaj temoj, pri kiuj niaj kunlaborantoj povas verki se la temoj vekas ilian intereson. La temo “geedziĝo” — inter niaj ĉefartikoloj en la nuna eldono —  estis unu el tiuj temoj, kiuj plej multe ricevis kontribuojn. Kvankam varias la koncepto kaj la maniero en kiu ĝi realiĝas tra la tuta mondo, la laŭleĝa kaj religia kuniĝo inter du partneroj estas tutmonda tradicio.

    Tradicio, kiu en Nepalo ankoraŭ igas la familion de la edzino proponi doton al la edza familio. Pradip Ghimire rakontas pri tio. Tie proksime en Ĉinio, kiel priskribas ZHANG Ping, la tradicio konfliktas kun la tendenco de la junuloj, kiuj ne volas edzi(in)ĝi. Iliaj zorgemaj gepatroj devas okupi sin pri la serĉado de edz(in)oj por ili. Simila situacio okazas ankaŭ en Japanio, laŭ AZUMA Juki. Rowland Bonkorpa priskribas la GLAT-situacion antaŭ la lastatempaj samseksaj geedziĝaj rajtoj kaj Raita Pyhälä analizas alian flankon de la geedziĝoj — la divorcoj.

    Divorco – vorto, kiu ŝajne neniam estis en la vortprovizo de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj geedziĝinte en 1957, vivas kune en Bona Espero jam 40 jarojn. Bona Espero, kiu dum jardekoj funkciis kiel eduka kaj sociasista institucio por centoj da infanoj, nun transiras al nova fazo en sia ekzisto kaj Ursula rakontas al ni pri tio en nia intervjua rubriko.

    El Rusio, Olga Ŝilajeva prezentas al vi raporton pri la filmfestivalo Teo kaj Amo, kiu premiis kelkajn esperantistojn per senpaga vojaĝo al Ĉinio. Leginte la artikolon, vi certe deziros sperti la samon kiel ŝi. Ne restis multe da spaco, sed la ceteron de la paĝoj plenigas tre interesaj rubrikoj. La Blaga Blogo, Tiel la Mondo… (ĉar ili ne povas manki). Legeblas ankaŭ recenzoj de la lastaj lastaperintaj muzikaj albumoj kaj la teknologia rubriko KontakTEK. TEJO tutmonde iom ŝrumpas ĉi-numere, sed revenos pli forte la venontan eldonon.

    Ne forgesu  skribi al ni viajn opiniojn kaj pensojn pri la enhavo de la artikoloj. Ni ĉiam bonvenigas la leterojn de la legantoj. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Rezultoj de la 2ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto

by Rogener Pavinski on 28 Septembro 20151 Junio 2016 in mk, muzika konkurso, redakcie

Martin Wiese

Martin & La Talpoj kaj La Perdita Generacio estas la venkintoj en la kategorio “Kanto de la Jaro” de la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto. La Princino, de Martin & La Talpoj ricevis la 1-
an lokon kaj La 100a Fojo de La Perdita Generacio ricevis la 2-an lokon en la voĉdonado far la ĵurio.

La Perdita Generacio

La venkinto en kategorio “Premio de la Publiko” estas estas la kanto “Tiu Brakumo Unika” de Lucio Avitabile kaj Roberto Pigro, kiu ankaŭ venkis la premion “Nova Talento”. Estis enkalkulitaj entute 196 voĉdonoj por la “Premio de la Publiko”. Partoprenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj, kiuj estis aŭskultitaj 7,900 fojojn.

Kelkaj konkursantoj partoprenis la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, kiu venkis pasintjare en “Kanto de la Jaro” kaj “Premio de la publiko”, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro k SoNori) kaj aliaj konataj  muzikistoj partoprenas la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Natasa kaj Martin Wiese). Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan’, Sonori kaj Tiu Ne Gravas.

Lucio Avitabile

La konkurso ĉi-jare proponis premiojn por tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento. La unua loko por la Kanto de la Jaro ricevos 200 EUR, la dua loko
100 EUR, la Premio de la Publiko 100 EUR kaj Nova Talento premios unu konkursaĵon per 100 EUR. Ĉiuj premiitoj devas ricevi diplomon/ateston.

La ĵurio en 2015 konsistis el: Barbara Pietrzak – Pollando [radio–ĵurnalisto, Estrarano de UEA pri kulturo], Stano Marĉek – Slovakio [instruisto, eldonisto, membro de Akademio de Esperanto], Kim J. Henriksen – Danio [muzikisto], Szilvási László – Hungario [entreprenisto, ĵurnalisto], Juliana Evandro – Brazilo [TEJO-estrarano pri kulturo].

La Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo de UEA kaj disvastiga helpo de EUROKKA. Ĝi realiĝis unuafoje en 2014 kaj naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011.

Ĉiuj konkursaĵoj aŭskulteblas ĉe: https://soundcloud.com/revuo-kontakto/sets/2-muzika-konkurso-de-kontakto-2015

Enmigrada krizo

by Rogener Pavinski on 1 Septembro 20159 Septembro 2015 in temaro

Militoj, povreco, politikaj kaj religiaj premadoj estas partoj de la kialoj de la enmigrada krizo. Oni kalkulas ke, nur ĉi-jare, pli ol 300 mil enmigrintoj atingis Eŭropon tra la maro Mediteranea. En la lastaj monatoj miloj da enmigrantoj avancas al la kontinento per busoj, trajnoj aŭ piede.

Kiel trakti la situacion? Ĉu fermi la pordojn kaj konstrui murojn estas la solvo? Malfacile respondi. Ĉu vi havas opiniojn pri tio? Verku por Kontakto!

Militoj – Kontakto 2015:3 en la reto!

by Rogener Pavinski on 24 Aŭgusto 201525 Aŭgusto 2015 in 2015, 2015:3

    La ĉefartikoloj en tiu ĉi eldono pritraktas gravan problemon: militon. Ne malofte sur niaj paĝoj reliefiĝis konfliktoj kiel tiuj en Ukrainio, Japanio kaj Ĉinio, la araba printempo k.a. Tiuj ĉi du artikoloj estas tamen iom specialaj ĉar ili ankaŭ malkaŝas la agadon de ekstremaj grupoj sine de tiuj armitaj konfliktoj. La krizon de Irako kaj Sirio; la rolon, kiun havas ISIS (Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio) en ĝi; tion detale analizas Viktor Bosnjak el Italio. La historion de la internaj militoj en Kolombio kaj la naskiĝon de la timata FARK (Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio) rakontas Juan Sebastian Santacruz el Kolombio.

    Kvankam la militecaj artikoloj okupas multajn paĝojn de nia eldono, ankaŭ alia temo firme ĉeestas en ĉi tiu numero — la muziko. La gasto de nia intervjua rubriko estas Floreal Martorell, la estro de la muzikeldonejo Vinilkosmo. Delonga kultura aganto en nia movado, Flo klopodas konstante adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj, kiuj lastatempe puŝas la eldonadon kaj distribuadon de muziko al ĉiam novaj formatoj. Ĝuste pri tia ŝanĝiĝado temas la artikolo de Joop Kiefte el Nederlando. Li invitas la artistojn al la memeldonado de sia muziko.

    Ĉu vi scias ke ekzistas propono por la flago de la Tero? Jes, sveda desegnisto proponas flagon, kiu simbolu ĉiujn naciojn kaj kiu iam povos esti suprentirita sur aliaj planedoj (kia aroganteco!). Ne, ĝi ne estas verda, nek ĝi havas stelon. La esperantista flago tamen estus mondkonata se la historio, kiun ĉi-numere prezentas la Blaga Blogo fariĝos realo. Ĉu ni estos pretaj por la Fina Venko? La rubrikoj Tiel la Mondo kaj TEJO tutmonde kompletigas la revuon.

    Do, estimata leganto, ne tro prokrastu la legadon, ĉar la venonta eldono jam estas en la bakujo kaj rapide pretos por via gustumo. Tie troviĝos i.a. artikolo pri la filmfestivalo Teo kaj Amo kaj la rezultoj de nia 2-a Muzika Konkurso. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Voĉdonu por la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto!

by Rogener Pavinski on 16 Julio 20151 Junio 2016 in mk, muzika konkurso, redakcie

Eblas jam aŭskulti kaj voĉdoni por siaj preferataj kantoj en la 2ª Muzika Konkurso de Kontakto. Ĉi-jare alvenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj. Kelkaj konkursantoj partoprenas la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro k SoNori) kaj aliaj konataj muzikistoj partoprenas la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Natasa kaj Martin Wiese).

Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan’, Sonori kaj Tiu Ne Gravas. La tuta kolekto de la kantoj estas aŭskultebla ĉe nia retejo. Ne forgesu voĉdoni kaj tiel kontribui al la “Premio de la publiko”. Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento. La konkurson organizas revuo Kontakto kaj la kultura komisiono de TEJO kun apogo de UEA.

En ĉiuj trakoj troveblas la kanzonteksto kaj informoj pri la konkursaĵoj!
La voĉdonado eblos ĝis la fino de aŭgusto. Jen la voĉdonilo: http://esperanto.sk/demandaro/index.php/126714/lang/en

Akvo, la oro de la tria jarmilo – Kontakto 2015:2 en la reto

by Rogener Pavinski on 25 Majo 201525 Majo 2015 in 2015, 2015:2

Ĉi-matene kiam mi prepariĝis por verki tiun ĉi redakcian enkondukon, trafis min la malbona novaĵo — ke dua tertremo trafis Nepalon, kiu jam estis fortege skuita la 25-an de aprilo. Tiu ĉi dua tertremo estis iom malpli forta ol la unua, sed sufiĉis por bedaŭrinde mortigi kaj vundi homojn.

    Pradip Ghimire, nepalano, esperantisto kaj supervivanto de tiu tragedio informas ke la esperantistoj en Katmanduo estas sekuraj, kvankam ĉiuj preparis sian tendon por dormi eksterhejme. Pli malbonan situacion li spertis ĉe la unua tertremo — nia intervjua rubriko cedas lokon al lia persona travivaĵo. Li priskribas tion, kio ekzakte okazis al li en tiu fatala tago kaj asertas: “Mi eskapis la morton”.

    La ĉefartikoloj tuŝas temon esence ligitan al ĉiuj vivestaĵoj sur la tero — la akvo. Kvankam ĝi abundas sur la planedo, nur eta parto de ĝi estas konsumebla. Tiu akvo troviĝas dise kaj parto de la homaro ne havas aliron al ĝi. La homa agado pli kaj pli postulas ĝin kaj fronte al la problemoj devenantaj de la malbona uzo, oni ekkomprenas ke necesas racie uzi la akvajn resursojn. Karina kaj Diógenes el Brazilo prezentas la problemon en la plej granda brazila urbo. RAO Pei montras kiel Pekino laboras por rekuperi la jam uzitan akvon.

    El Indonezio venas vojaĝo-raporto de la mondvojaĝantino Rebecca Giersiefen. Ŝi lernis Esperanton antaŭ nur kelkaj monatoj kaj decidis viziti la Esperanto-domon en la urbo Medano, norde en la insulo Sumatro. Krome, Paweł Fischer-Kotowski enkondukas 50-jaran retrorigardon al la tiamaj eldonoj de Kontakto. Li analizas la enhavon de kelkaj tekstoj el nia tiama tutjuna revuo. En tia nostalgia etoso vi legu la artikolon de Aleks Baudry pri malnovaj videoludoj.

    Christian Rivière proponas al niaj legantoj enigmon, pli specife: Kriptoritmon. Ĉu vi ne scias pri kio temas? Legu la artikolon kaj se vi ŝatas defiojn, provu diveni la solvojn. Gabriel Òshó-Davies el Niĝerio sendas al ni etan rakonton en facila lingvaĵo. Niaj konstantaj rubrikoj: István Ertl spertas momentan blindiĝon okaze de vizito al “nevidebla ekspozicio”; Viktoro Solé blogas pri la trajtoj de spertuloj; Régis kaj Rangel Gotardi recenzas la lastajn elsendojn de la podkasto Varsovia Vento, dum Massimo Ripani en TEJO tutmonde prezentas raporton de la TEJO-prezidanto Łukasz Żebrowski pri ties ĉi vojaĝo al Burundo en Afriko.

    Certe interesa numero! Via kontribuo por la venontaj estas atendata!

Lanĉiĝis la 2ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto

by Rogener Pavinski on 4 Majo 20155 Majo 2015 in Senkategoria

Post la pasintjara unua sukcesa realigo, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 2ª Muzikan Konkurson de Kontakto! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento

La regularo estis akualigita por ĉi tiu 2ª konkurso. La premio “Albumo de la jaro” estis antataŭigita de la premio “Nova Talento”, kiu premios la plej bonan kantaĵon de artisto neniam antaŭe lanĉinta albumon kaj neniam antaŭe ricevinta premion en tiu ĉi konkurso. En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj el konataj kaj novtalentaj artistoj. La premiojn ricevis La Perdita Generacio kaj Barok’. Pliajn detalojn kiel partopreni vi trovos en la regularo! Disvastigu la informon!

La Supersekundo kaj tempo-mezuriloj – Kontakto 2015:1 en la reto!

by Rogener Pavinski on 25 Marto 201525 Marto 2015 in 2015, 2015:1

La tempo flugas, la tempo kurtas. Pli kaj pli ŝajnas ke la tagoj pasas rapide kaj mankas tempo por fari aferojn. Ĉu ankaŭ vi foje sentas tion? Ke ĉi tiu numero aperas en iom prokrastita tempo: kulpas la tempo-kuro, kiun ni ne ĉiam povas akompani. Kaj eĉ la aldono de unu plia sekundo en la tempo, kiel okazos ĉi-jare, ne helpos nin.

Paweł Fischer-Kotowski en sia artikolo montras ke la aldono de la Supersekundo ne estos tiel facila afero kiel povas unuavide ŝajni. Por komplementi la temon, Cecilia Prudkin rakontas pri la historio de la tempo-mezuriloj ĝis la hodiaŭaj atomhorloĝoj.

Ankaŭ pro ne sufiĉa tempo, ni ne povis aperigi la intervjuon planitan por ĉi tiu eldono. Ĉio havas sian tempon, ĝi aperos en la tuj venonta numero. Sed ĝi ne mankos al vi ĉar la nuna eldono estas plena je interesaj artikoloj kaj rubrikoj.

Por tiuj, kiuj konstruas retejojn aŭ afiŝas en blogoj, troviĝas gravaj informoj por faciligi la legadon tra la reto por malfortvidantoj. Ankoraŭ pri la temo, la rubriko KontakTEK reaperas por prezenti la lastajn teknologiajn novaĵojn.

Alia reaperanta rubriko estas La Objekto, kiu ĉi-foje rakontas la historion malantaŭ malnova poŝtkarto sendita de esperantisto el Turkio al samideano en Urugvajo. La filmindustriaj Oskar-premioj estis disdonitaj antaŭ monato, kaj unu el la multpremiitaj filmoj, La Granda Budapeŝta Hotelo, estis recenzita de Stanislavo Belov.

Por la dua fojo en niaj paĝoj, la junulo Evgenij Georgiev el Kazaĥio aperigas sian kurtan novelon. Nun temas pri “Nubego”, katastrofa futurtempa historio. Bonvolu legi kaj skribi al ni pri viaj impresoj. En la novaperinta scienca rubriko troviĝas kontribuo de Olga Ŝilayeva pri aspektoj de la rusia buĝetado.

Ankoraŭ estas la bonega blogaĵo de Viktoro Solé, kodisko-recenzoj, Varsovia Vento en facila lingvaĵo, Tiel la Mondo kaj TEJO tutmonde. Kiel vi vidas, bunta numero. Espereble vi havas tempon por legi ĝin entute.

La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan apetiton!

Kiu estas la malamiko? Kontakto 2014:6 en la reto!

by Rogener Pavinski on 22 Januaro 201522 Januaro 2015 in 2014, 2014:6

Ĉu pro religio, lingvo aŭ raso, tra la mondo ankoraŭ forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj. La sanga atenco kontraŭ la satira ĵurnalo Charlie Hebdo en Parizo estas nur unu plia ĉapitro en la ĉeno de tragedioj, al kiu ni bedaŭrinde jam alkutimiĝis. En Niĝerio nur ĉi-jare, pli ol 2 mil homoj estis mortigitaj pro atakoj de la radikala islama grupo Boko Haram, sed pri tio, male al la grandskala atento donata al la franca gazeto, aperis nur mallongaj notoj en la ĵurnaloj…

    En Ukrainio la homoj estas dividitaj inter tiuj, kiuj favoras al daŭra alproksimiĝo kun Eŭropa Unio kaj la civiliza modelo, kiun Usono eksportas (trudas?), kaj tiuj, kiuj volas resti ĉe la rusa flanko, kie Putin regas absolute. Ĉu la homoj, kiuj batalas unu kontraŭ la alian, vere konas tiun, kiu estas la malamiko?
    Vi eble rimarkos ke en la unua numero de ĉi tiu jarkolekto ni same pritraktis la temon Ukrainio. Ni revenas al ĝi nun ne pro iu aparta prefero, sed ĉar ni estas gazeto, kiu dependas de volontulaj kontribuantoj por prezenti al vi bonan materialon. Kaj ĉar Andreo Jankovskij proponis al ni sian artikolon kaj ĉar Vasilij Milushnikov afable respondis al nia peto kontribui, ni povas prezenti al vi la du flankojn de tiu situacio per la plumo de du ukrainianoj. Kiel mi jam diris foje, kial ni devus silenti pri tiklaj temoj? Nia celo ne estas akrigi disputojn, sed doni rajton al ĉiuj esprimi sin.

    Nun pri gajaj temoj: en nia rubriko Intervjuo gastas Martin Wiese, la kantisto kaj gitaristo de la legenda (nun bedaŭrinde finita) muzikgrupo Persone. Li ĵus lanĉis sian novan muzikan albumon Superbazaro. Mi estas deklarita admiranto de lia muziko. Aldone, en tiu ĉi numero vi malkovros multajn interesajn informojn, kiel ekzemple ke en Argentino, la lando de la lasta Universala Kongreso de Esperanto, estis inventitaj multaj niaj ĉiutagaj objektoj, kiel la globkrajono; ke en Nepalo ekzistas multe pli da lingvoj ol vi povas imagi, kaj ke utopio estas uzata kiel filozofia studobjekto por rekonstruado de la socio.

    Multaj homoj demandas pri la facillingvaj artikoloj, kiuj lastatempe mankis en la gazeto. Tiaj artikoloj venas malofte al ni, tial ni konstante serĉas ilin. Se vi interesiĝas, vizitu nian retejon por tie trovi pliajn informojn kiel helpi. Dume ni trovis solvon, tio estas la faciligo de la rubriko Varsovia Vento, kiun ni entreprenis antaŭ kelkaj numeroj. Mi adiaŭas por nun kaj revidos vin en la venonta eldono, kiu espereble alportos pli leĝerajn temojn!

Kien la religioj?

by Rogener Pavinski on 8 Januaro 20158 Januaro 2015 in temaro

Sanga atenco kontraŭ la ĵurnalo Charlie Hebdo, armitaj viroj, dek du mortintoj, preskaŭ dudek

vunditoj. Tio ne estis la unua nek estos la lasta fojo, kiam homoj krime kaj barbare agas nome de iu religio. Samtempe kreskas la kontraŭ-islamaj agoj, kiu minacas la okcidenton – komence de la jaro, en la daŭro de nur ok tagoj, tri moskeoj estis atakitaj en Svedio.

Oni taksas ke en la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religiojn sed samtempe kreskas la nombro de ateistoj kaj malkredantoj. Ĉu vi povas imagi iamon, kiam ĉiuj religoj estos oficiale malpermesata en iu lando? Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava? Verku por Kontakto!

Feliĉan Novjaron!

by Rogener Pavinski on 29 Decembro 201429 Decembro 2014 in redakcie

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 5 Page 6 Page 7

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash