Filed under: Belgio, Bieroj
Aŭtoro: LukiZ
Simile kiel ĉiujare okazas konkurso por partopreni en la Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu ĉi-foje okazos en Aneho en Togolando. Ĉi-jare la okazo tamen estas aparta. Ne nur pro tio, ke ĝiLegu pli…
Kadre de la projekto aejk – afrika-eŭropa junulara kapabligo, ni proponas atelieron dum la Internacia Junulara Festivalo, danke al kiu vi iĝos trejnisto! Tiel vi povos gvidi atelierojn, kadre de aliaj renkontiĝoj,Legu pli…
En Varsovio ĵus finiĝis la kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum tiuj du tagoj (26-a kaj 27-a de majo 2016) ne povis manki temo de Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos julie enLegu pli…
La ĉiujara kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos ekde la 26-a ĝis la 29-a de majo en Varsovio. Dum la kunveno ni okupiĝos pri organizaĵaj aferoj, ĉefe pri tio kion faru PEJ postLegu pli…
Antaŭ kelkaj tagoj okazis la 4-a Varsovia Bierfestivalo. Ĝi daŭris dum 3 tagoj (7-9 de aprilo) kaj estis la dua, kiun mi partoprenis, sed fakte la antaŭan, okazintan antaŭ duona jaro mi ĉeestis nur dum kelkaj horoj, dum ĉi-jare mi ĉeestis ĉiutage. Kiel aspektas tia festivalo? Ĉi tiu okazis en stadiono de varsovia piedpilka klubo […]
Barley Wine apartenas al miaj plej ŝatataj stiloj, do tre volonte ĝian usonan version mi prezentos en ĉi tiu duelo de du bieroj. La stilo bedaŭrinde ne estas tre populara, do necesas iom ĉasi por trafi tian bieron. Des pli ĝojiga estas, ke mi sukcesis ĉasi du similajn en pli malpli sama tempo. Jen antaŭ […]
Survoje de Pesaro al Romo, kune kun kelkaj amikoj, kiuj survojis al flughaveno ni havis kelkhoran halton en urbeto Falconara Marittima. Tie ni vizitis restoracian bierfarejon Labirratorio. Ĉi tiu mojosa nomo evidente estas kunmetaĵo de italaj vortoj laboratorio kaj birra (biero). Kvankam la restoracio troviĝas en distanco de ĉirkaŭ 10 minutoj piede de la stacidomo, […]
American IPA el bierfarejo Canediguerra (5,50 eŭroj en vendejo) estas la sekva biero trinkita dum la 40-a Internacia Junulara Festivalo en Pesaro. Ŝajnas ke ĉi tiu bierfarejo ne kutimas doni nomojn al siaj bieroj, sed simple nomas ilin laŭ la stiloj. Ĉiuj etikedoj de la bierfarejo havas similan karakteron – ili estas estetikaj kaj minimumismaj, […]
Alveninte al Pesaro, la urbo kie okazas la 40-a Internacia Junulara Festivalo mi rapide trovis vendejon Grand Cru, kiu havas sufiĉe bonan elekton de metiejaj bieroj. Iom surprize, eble nur kvinono de vendejo estis italaj bieroj kaj cetero estis eksterlandaj. Tio estas kompleta malo de tio, kio estas en Pollando, kie en vendejoj estas ĉefe […]
Nun mi estas vojaĝanta al la 40-a Internacia Junulara Festivalo, do finifne mi havas ŝancon riĉigi mian kolekton je italaj metiejaj bieroj. Eble surprize, laŭ kion mi legis, merkato de la itala metieja biero estas sufiĉe forta. Surprize, ĉar ŝajnas tiom nebiera lando. Aliflanke tamen, en kondiĉoj de la reaganta biera monokulturo oni devas multe […]
Ĉi-foje koncize pri Transfuzja – biero en la stilo Foreign Extra Stout (FES) el bierfarejo Hopkins. La biero estas tute nigra. Bela bruna ĉapo de ŝaŭmo ne restis tre longe, sed lasis maldikan tavolon ĝis fino de la gustumoado. En aromo unue senteblas dolĉa frukteco – eble ĉeriza, sed piran mi ne sentis – sekve […]
De la ekskurso al bierfarejo Maryensztadt mi alportis kelkajn bierojn por provi kaj recenzi. Unu el ili estas milk stout (nomata ankaŭ sweet stout), kiun mi provis ankaŭ en la bierfarejo rekte de fermentujo. Grafika koncepto de la bierfarejo estas tia, ke ĉiu ilia biero estas kvazaŭ iu loko en la urbo kaj sweet sixteen […]
Antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis ekskurson organizitan de la Pola Asocio de Hejmaj Bierfaristoj (PSPD) dum kiu ni vizitis du bierfarejojn: konzernan Warka en Warka kaj metiejan Maryensztadt en Zwoleń. Unue mi ŝatus rakonti pri la dua 🙂 Maryensztadt estas nova bierfarejo, kiu kreiĝis en la lastaj monatoj. La posedantoj planis malfermi ĝin en Varsovio […]
Sabate mi havis okazon viziti urbon Lublin en orienta Pollando. La urbo vizitnidas kaj la ekskurso tre ĉarmis do mi certe bladaŭ revenos tien. Des pli ke mi jam konas tre bonan veg(etar)an lokon por manĝi – restoriacion Zielony Talerzyk. Mi manĝis tie rositatjn legomojn kun humuso kaj por deserto zingibran kukon. Ambaŭ manĝoj tre […]