• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Aŭtoro: Ariel

“Diverseco – neniam tro!” – Kampanjo de UNITED

by Ariel on 24 Februaro 2018 in Aliaj

UNITED estas Eŭropa reto de junularaj organizoj, en kiu ankaŭ membras TEJO. Jen mesaĝo kiun UNITED sendis al ĉiuj siaj partneraj organizoj pri sia marta kampanjo kontraŭ rasismo. 17-25a de marto – Eǔropa Agadsemajno Kontraŭ Rasismo 2018 Ĉiujare, UNITED kunordigas unusemajnan tuteŭropan kampanjon ĉirkaŭ la 21a de marto por protesti kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo kaj […]

The post “Diverseco – neniam tro!” – Kampanjo de UNITED appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

AEJK Projekto – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (VIDEO)

by Ariel on 9 Februaro 2018 in Aliaj

AEJK – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo estas projekto, kiu koncentriĝis pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Ĝi permesis proksimigi membrojn el foraj landoj kaj pliriciĝi nian komunumon. La projekton kunkreis TEJO kaj ĝiaj Landaj Sekcioj el Pollando, Slovakio, Italio, Burundo, Togolando, Benino kaj Kongo (Kinŝasa). AEJK estis realigata kun […]

The post AEJK Projekto – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (VIDEO) appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aliĝu al trejnado pri atentema kunestado ĉe IJF en Italio

by Ariel on 31 Januaro 2018 in Malfermaj alvokoj

Dum la Internacia Junulara Festivalo en suda Italio, kadre de la Erasmus+ projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), okazos trejnado pri atentema kunestado, alirebleco kaj egala komunikado. En pluraj Esperanto-aranĝoj jam funkcias tia sistemo, en kiu pli spertaj partoprenantoj (tiel nomataj “anĝeloj”) volontule helpas al novuloj solvi malfacilaĵojn dum la evento. Tiu estas bona sistemo, […]

The post Aliĝu al trejnado pri atentema kunestado ĉe IJF en Italio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko por iĝi estrarano de TEJO

by Ariel on 30 Januaro 2018 in Malfermaj alvokoj

La 31an de decembro 2017, la Prezidanto de TEJO, Enric Baltasar, anoncis sian demision kiu efektiviĝis ekde la 2a de januaro 2018. Krome tiam estis anoncita (sed ne ankoraŭ konfirmita aŭ malkonfirmita) baldaŭa demisio de la estrarano Doniben Jiménez Jaramillo. Sekve al la prezidanta demisio, la Estraro de TEJO proponis transdonon de fakoj tiel ke […]

The post Malferma alvoko por iĝi estrarano de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

IJK 2019 okazos en Slovakio!

by Ariel on 29 Januaro 2018 in Aliaj

La 75-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO #IJK2019 okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio! TEJO dankas la kandidatojn NEJ kaj SKEJ. Ambaŭ estis tre bonaj kandidatoj por la venonta IJK, kaj ni vere aprezis la emon kaj entuziasmon, kiujn ili montris en ĉiuj fazoj de la kandidatiĝproceso. La TEJO-estraro multe pristudis ĉiujn kandidatiĝmaterialojn kaj vere estis […]

The post IJK 2019 okazos en Slovakio! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2018

by Ariel on 29 Januaro 2018 in Malfermaj alvokoj

Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2018 okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badajoz, Hispanio (oficiala retejo de IJK). Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), […]

The post Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2018 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro de Rumonge, Burundo

by Ariel on 24 Januaro 2018 in Aliaj

Ekkonu Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro en Rumonge, Burundo! El kiu lando vi estas? Mi estas el Burundo. Kion vi faras en via ekster Esperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? En mia ekster esperantuja vivo mi estis studento en medicina fakultato sed nun ial mi ne plu studas sed mi esperas daŭrigi mian […]

The post Gilbert Niyukuri, volontulo en la Esperanto-centro de Rumonge, Burundo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Transdono de Oficoj en la Estraro de TEJO

by Ariel on 23 Januaro 2018 in Aliaj

TEJO havas novan prezidanton kaj Ĝeneralan Sekretarion. Post reta voĉdono pri transdono de oficoj en la estraro, la Ĝenerala Sekretario Hoan Tran (Ĝojo) transprenas la oficon de Prezidanto ĝis la fino de la mandato 2017-2018, kaj la taskojn kaj oficon de Ĝenerala Sekretario transprenas la estrarano Charlotte Scherping Larsson. Por kontakti ilin: Hoan Tran (Ĝojo): […]

The post Transdono de Oficoj en la Estraro de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Novaĵoj, projektoj kaj esperoj por 2018

by Ariel on 22 Januaro 2018 in Aliaj

Dum la Junulara E-Semajno en Pollando okazis komitatkunsido de TEJO. Enric Baltasar, Konstanze Schönfeld kaj Charlotte Scherping Larsson parolas pri novaĵoj, projektoj kaj esperoj por 2018.

The post Novaĵoj, projektoj kaj esperoj por 2018 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Intervjuo kun Masaki C. Macumoto, kvira kaj feminisma aktivisto el Japanio

by Ariel on 22 Januaro 2018 in aktivismo, feminismo, GLAT, intervjuo, japanio, traduko, Video

Masako C. Macumoto estas verkisto, aktivisto, kaj YouTube-isto pri kviraj kaj feminismaj temoj el Japanio. Ni tradukis intervjuon al li, dum kiu li parolas pri sia vivo, aktivismo, kaj ligoj al feminisma kaj GLAT-a aktivismoj. Legi plu →

Afiŝkonkurso de UNITED por ilia kampanjo de 2018 “Restu unuiĝintaj”

by Ariel on 19 Januaro 2018 in Aliaj

UNITED organizas denove afiŝkonkurson, ĉi-foje por sia tutjara kampanjo por kiu la temo estas simple la slogano de UNITED: “Restu unuiĝintaj”. UNITED skribas: “Ni vivas en malfacilaj tempoj: faŝismo kaj dekstra ekstremismo ne nur disvastiĝas, sed iĝas pli kaj pli akceptitaj. Ni volas batali kontraŭ tiu bildo: nun estas la tempo por stari kune kaj […]

The post Afiŝkonkurso de UNITED por ilia kampanjo de 2018 “Restu unuiĝintaj” appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Trejnado pri Volontula Lingvoinstruado dum la Junulara E-Semajno

by Ariel on 18 Januaro 2018 in Aliaj

Kadre de la Erasmus+ projekto pri Volontula Lingvoinstruado, okazis dum la Junulara E-Semajno en Pollando 3-taga intensa trejnado kiu kovris bazajn temojn. La trejnadon partoprenis pli ol 15 homoj el 8 engaĝitaj organizoj kaj estis gvidata de du longtempaj kaj spertaj instruistoj, Jana Kamenická kaj Szilva Szabolcs.

The post Trejnado pri Volontula Lingvoinstruado dum la Junulara E-Semajno appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto: Eŭropo kaj Afriko – Ligitaj per eksterordinaj paŝoj

by Ariel on 16 Januaro 2018 in Aliaj

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas la historia unua Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Afriko. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas: “Antaŭ viaj okuloj troviĝas iom eksterodinara Kontakto. Temas pri eldono, kies […]

The post Nova numero de Revuo Kontakto: Eŭropo kaj Afriko – Ligitaj per eksterordinaj paŝoj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO-trejnado dum la Junulara E-Semajno en Pollando

by Ariel on 12 Januaro 2018 in Aliaj

Dum la Junulara E-Semajno en Pollando okazis TEJO-trejnado pri decidfarado. La trejnistoj Charlotte Scherping Larsson kaj Sasha Murr enkodukis al trejnatoj diversajn modelojn pri decidfarado kaj klarigis kiel utile kaj efike uzi la modelojn.  

The post TEJO-trejnado dum la Junulara E-Semajno en Pollando appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Transgenra Analizo de ‘Wicked’

by Ariel on 8 Januaro 2018 in analizo, libro, transgenraj aferoj, transgenreco

Wicked estas romano verkita de Gregory Maguire, bazita sur la fama romano La Mirinda Sorĉisto de Oz. En ĉi tiu artikolo mi priparolos la temojn de kvireco kaj transgenreco ene de Wicked, kaj klarigos, kial mi mem multe identiĝas kun la verko. Legi plu →

Aliĝu al IJK 2018 en Hispanio!

by Ariel on 27 Decembro 2017 in Aliaj

Eblas aliĝi al la 74-a IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO! La evento okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badaĥozo (Hispanio). Aliĝu ĝis la 31-a de januaro por profiti la plej malmultekostan aliĝperiodon. Oficiala retejo de IJK 2018: http://ijk2018.tejo.org/

The post Aliĝu al IJK 2018 en Hispanio! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Paul Helly, la nova volontulo de TEJO

by Ariel on 22 Decembro 2017 in Aliaj

Ekkonu la novan volontulon de TEJO Paul Helly! El kiu lando vi estas? Mi venas el Francio kaj kreskis plejlonge en ĝia norda parto. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Antaŭ volontuliĝi mi finis sciencajn studojn en inĝenierlernejo kaj universitato. Mia ĉefa fako estas komputika solvado de fizikaj modeloj, […]

The post Paul Helly, la nova volontulo de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Valia Tamvaki, la nova volontulino de TEJO

by Ariel on 21 Decembro 2017 in Aliaj

Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Valia Tamvaki! Jen ŝia memprezento. “Mi volas prezenti min per aferoj, kiuj ne troveblas en mia CV. Mia nomo estas Vasiliki, sed amikoj vokas min Valia. Mi venas el varma Grekio. Mi amas oleon de olivo kaj feta-fromaĝon. Mi ŝatas Henric Ibsen, Shakespeare, Tennessee Williams, Jan Van Eyck kaj Bansky. […]

The post Valia Tamvaki, la nova volontulino de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Olga Sevcenco, la nova volontulino de TEJO

by Ariel on 19 Decembro 2017 in Aliaj

Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Olga Sevcenco! El kiu lando vi estas? Moldavio. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Mi havas 2 magistrajn gradojn: unu pri Banka Administrado kaj alia pri Komerca Leĝo. Mi estas iama Kunordiganto pri Evoluado kaj Monitorado ĉe la Nacia Junulara Konsilio de Moldavio. […]

The post Olga Sevcenco, la nova volontulino de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Juliana Evandro, nova komisiito pri Landa Agado en Ameriko

by Ariel on 18 Decembro 2017 in Aliaj

Kun granda ĝojo ni povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Landa Agado en Ameriko: Juliana Evandro! Juliana lernis Esperanton en la jaro 2010 en la Kulturdomo de Esperanto de la Federacia Universitato de Cearao. Jam je la sekva jaro, ŝi ekinstruis la lingvon al studentoj pri inĝenierio de la sama universitato. Ŝi engaĝiĝis […]

The post Juliana Evandro, nova komisiito pri Landa Agado en Ameriko appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Serĉata redaktoro de Movada Rubriko

by Ariel on 16 Decembro 2017 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi volas proksimigi la movadon al la esperantistoj kaj okazigi pripensigajn diskutojn? Ni serĉas redaktoron de Movada Rubriko, informilo trovebla ene de la revuo Kontakto de TEJO, unu el la plej popularaj kaj legata en 90 landoj, distribuata papere kaj bite. Kiel vi laboros Via funkcio estos kontakti junajn esperantistojn por kuraĝigi ilin paroli […]

The post Serĉata redaktoro de Movada Rubriko appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Por ĉiuj, Esperanto! – Zamenhofa Tago 2017

by Ariel on 15 Decembro 2017 in Aliaj

Feliĉan Zamenhofan Tagon 2017! Antaŭ 158 jaroj, la 15-an de decembro 1859, naskiĝis en Bjalistoko Ludoviko Lazaro Zamenhof, la iniciatoro de la lingvo Esperanto. Kunhavigu la videon kaj profitu la okazon por paroli pri Esperanto kun viaj geamikoj! Koran dankon al ĉiuj kiuj kontribuis al la realigo de la filmeto kaj al Juliana Evandro, kiu […]

The post Por ĉiuj, Esperanto! – Zamenhofa Tago 2017 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ni serĉas reĝisorojn, skriptistojn, kameristojn kaj direktorojn de fotografio

by Ariel on 8 Decembro 2017 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi ŝatas filmojn kaj scipovas helpi en la verkado, filmado aŭ registrado de videoj? Do, vi povas helpi Esperantujon kunlaborante kun TEJO! Ni celas krei teamon por registri interesajn kaj mojosajn videojn en Esperanto! Ni serĉas reĝisorojn, skriptistojn, kameristojn kaj direktorojn de fotografio kiuj kunlaboros por antaŭenpuŝi novan projekton pri filmado. La projekto estos […]

The post Ni serĉas reĝisorojn, skriptistojn, kameristojn kaj direktorojn de fotografio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kontribuu al video por la Zamenhofa Tago

by Ariel on 29 Novembro 2017 in Aliaj

Por ĉi-jara Zamenhofa Tago, ni ŝatus krei festan videon kaj ni bezonas vian helpon! En la video aperos pluraj homoj el diversaj landoj, dirantaj en siaj naciaj lingvoj la frazon “Por ĉiu – sia propra lingvo, por ĉiuj – Esperanto!”. La filmetoj estos kunmetitaj en video kiun ni disvastigos en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por […]

The post Kontribuu al video por la Zamenhofa Tago appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto pri Veganismo

by Ariel on 27 Novembro 2017 in Aliaj

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas veganismo. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas: “Kiam mi esperantistiĝis ― ĉirkaŭ la jaro 2001 ― mi jam estis vegetarano de tri jaroj. Sed ĝuste dum mia unua internacia renkontiĝo […]

The post Nova numero de Revuo Kontakto pri Veganismo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ni dungas subvencipetiston por 2018

by Ariel on 22 Novembro 2017 in Malfermaj alvokoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 8-a de decembro 2017. TEJO dungos kvarontempe subvencipetiston, kiu laboru dum la jaro 2018. La kontrakto estos komence por 6 monatoj. Surbaze de la plenumota laboro kaj de la necesoj de TEJO estos konsiderata la ebleco je pludungado. […]

The post Ni dungas subvencipetiston por 2018 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ni dungas programiston por 2018

by Ariel on 21 Novembro 2017 in Malfermaj alvokoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 8-a de decembro 2017. TEJO dungos kvarontempe programiston, kiu laboru dum la jaro 2018. La kontrakto estos komence por ses monatoj. Surbaze de la plenumota laboro kaj de la necesoj de TEJO estos konsiderata la ebleco je pludungado. […]

The post Ni dungas programiston por 2018 appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Ni dungas projektmastrumiston!

by Ariel on 16 Novembro 2017 in Malfermaj alvokoj

La Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kune kun TEJO kaj aliaj landaj sekcioj, dungas oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 15-a de decembro 2017! GEJ dungos projektmastrumiston kadre de la projekto Erasmus+ pri Genra Egaleco (legu pli da informoj pri ĝi). La projektmastrumisto laboros dum unu jaro, ekde januaro 2018 ĝis januaro […]

The post Ni dungas projektmastrumiston! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en la Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Parizo

by Ariel on 7 Novembro 2017 in Aliaj

Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en la Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Parizo. Li parolis pri Esperanto, lingvaj baroj kaj lingva justeco. Jen lia parolado. (02:35:20)

The post Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en la Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Parizo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Respondo de la Estraro de TEJO al la artikolo “La Centra Oficejo ekparolis angle”

by Ariel on 30 Oktobro 2017 in Anoncoj

Pere de ĉi tiu komuniko, ni ŝatus oficiale respondi al la artikolo “La Centra Oficejo ekparolis angle”, aperinta antaŭ kelkaj tagoj en Libera Folio. Unue, ni ŝatus esprimi bedaŭron pri la fakto, ke la teksto aperis en tia formo kia ĝi estas – kun ne plenaj informoj kaj malklaraĵoj. Kiel videblas en la komentoj sub […]

The post Respondo de la Estraro de TEJO al la artikolo “La Centra Oficejo ekparolis angle” appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 7 Page 8 Page 9 … Page 11

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash