Ĉimatene mi vidis la jenan reklamon de mia allaboreja buso: 30%a rabato sur ĉio en nia vendejo – Blua Lundo solvita! “ ‘Blua Lundo’?” mi pensis. “Ĉu estas iu nova Nigra Vendredo, pri kiu mi forgesis…?” Do mi guglis, kaj … Legi plu →
Aŭtoro: Ariel
Ĉimatene mi vidis la jenan reklamon de mia allaboreja buso: 30%a rabato sur ĉio en nia vendejo – Blua Lundo solvita! “ ‘Blua Lundo’?” mi pensis. “Ĉu estas iu nova Nigra Vendredo, pri kiu mi forgesis…?” Do mi guglis, kaj … Legi plu →
Jam tradicie la fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson.La IJK 2019 okazos de la 27-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio.Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio […]
Artikolo Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019 aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Ni ĝojas anonci ke la IJK 2020 – 76-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando! La eventon organizos NEJ – Nederlanda Esperanto-Junularo. La organiza teamo, kiu konsistas el 14 homoj (kaj unu koko), jam subskribis la kontrakton kun la IJK-ejo. La loko ofertas […]
Artikolo IJK 2020 okazos en Nederlando aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Revenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la mandato 2018-2020. La elektotoj oficos ĝis majo 2020. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel […]
Artikolo Iĝu Komitatano B de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Ni ĝojas prezenti al vi la novan ĝeneralan komisiiton pri Landa Agado: Querino Neto el Brazilo! José Querino de Macêdo Neto aĝas 21 jarojn kaj naskiĝis en Alagoaso, nordorienta subŝtato de Brazilo. Li eklernis Esperanton en 2013 kaj ekde 2016 aktiviĝis en BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo). Li jam rolis kiel fiska konsilanto (2016), sekretario […]
Artikolo Querino Neto, la nova ĝenerala komisiito pri Landa Agado aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Rifuĝintoj al Eŭropo kaj la Mortolisto. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos artikolon pri Eventa Servo, intervjuon kun la estraro de PEJ kaj artikolon de Paulína Jalakšová pri TEJO kaj la Forumo Junulara Eŭropa. […]
Artikolo Nova numero de Revuo Kontakto – Rifuĝintoj al Eŭropo aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
La 31-an de decembro 2018, la estrarano de TEJO Arturo Crespo eliris el la estraro kaj estis nomumita de la Komitato kiel komisiito. Sekve ni malfermas alvokon por kandidatiĝi kiel estrarano de TEJO. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2019 kaj esti naskita inter la 1-a de septembro […]
Artikolo Malferma alvoko: Iĝu estrarano de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Ni ĝojas prezenti al vi la novan volontulon de TEJO Clément Baleyte! El kiu lando vi estas? Mi estas el Francio, precize el Bordozo. Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro? Mi studis kaj diplomiĝis pri arta historio kaj arĥeologio. Mi ankaŭ laboris en turismo, ĉefe kultura turismo. Viaj ĝisnunaj esperantaj […]
Artikolo Clément Baleyte, la nova volontulo de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Feliĉan Zamenhofan Tagon 2018! Homoj el la tuta mondo sendis videojn al ni por rakonti kial Esperanto estas mojosa. Kunhavigu la filmeton kun viaj amikoj kaj parolu al ili pri Esperanto! Ni vere fieras pri la vigleco kaj diverseco de nia movado. #EsperantoEstasMojosa
Artikolo Esperanto estas mojosa! – Zamenhofa Tago 2018 aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Inter la 25-a kaj la 28-a de novembro okazis en Moskvo internacia faka seminario ”La aliro de junuloj al rajtoj: lerni kaj kundividi spertojn pri junulara politiko kaj junulara laboro”. La eventon kunorganizis la Junulara Departemento de la Konsilio de Eŭropo, la Ministerio pri Scienco kaj Alta Edukado de la Rusa Federacio kaj la Nacia […]
Artikolo TEJO partoprenis seminarion en Moskvo pri junulara politiko kaj laboro aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Ekkonu la novan volontulinon de TEJO Manuela Burghelea! El kiu lando vi estas? Mi devenas de Rumanio, sed mi taksas min mondcivitanino. Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo en Nederlando? Esperanto estas mia ĉefa ŝatokupo ekde kiam mi eklernis ĝin, en 2015, kaj mi tre ĝojas ke mi nun povas labori per ĝi en la […]
Artikolo Manuela Burghelea, la nova volontulino de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Partoprenu en la video de TEJO por ĉi-jara Zamenhofa Tago! Por festi la Zamenhofan Tagon kaj sciigi homojn pri Esperanto kaj la vigleco de nia movado, ni kreos videon kies temo estas “Esperanto estas mojosa!” Ni bezonas vian kontribuon kaj vian kreemon! Kiel kontribui? Kial Esperanto estas mojosa? Faru filmeton kaj diru al ni! Estu […]
Artikolo Kontribuu al video por la Zamenhofa Tago 2018 aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Brazilo Brulas – La incendio en nacia muzeo kaj en politika konflikto al kiu Roger Waters ĵetis brulaĵon La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos Raporton pri IJK en Badajoz de Karina Oliveira kaj Hanso Becklin. La redaktoro de […]
Artikolo Nova numero de Revuo Kontakto – Brazilo Brulas aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
TEJO Trejnista Renkontiĝo okazis en Roterdamo la 10-an kaj 11-an de novembro. La trejnistoj pridiskutis la planon por la venontaj ses monatoj. Aldone, oni organizis atelierojn pri diversaj temoj por kunhavigi spertojn kaj ideojn pri plej bonaj praktikoj en trejnadliverado. Inter la traktitaj temoj estis trejnadaj bazoj kaj kongruaj metodoj, subvencipetoj, ilaro por aktivuloj kaj […]
Artikolo TEJO Trejnista Renkontiĝo en Roterdamo aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO dum JES (Junulara E-Semajno) 2018 en Storkow, Germanio! La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido. Taskoj de la Kunsidestro estas gvidi la traktadon de la tagorderoj, la diskutojn kaj la voĉdonojn. Ordinare la Estraro proponas unu aŭ […]
Artikolo Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Komitatkunsido de TEJO okazos kadre de JES (Junulara E-Semajno) 2018 en Storkow, apud Berlino, Germanio. Ĉi-foje ni havos tri sesiojn, kiuj okazos la 29-an, la 30-an kaj la 31-an de decembro laŭ la suba temposkemo, ĝis entute 7 horoj (se ne ekestos petoj plilongigi la sesiojn). Bonvolu rimarki, ke la tagmeza manĝotempo estas planita inter […]
Artikolo Komitatkunsido de TEJO dum JES 2018 en Storkow aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Partoprenu en Forumo de Lisbono de Eŭropa Konsilio inter la 15 kaj 16-a de novembro nome de TEJO kaj UNOY! Rajtas kandidatiĝi homoj kiuj loĝas en landoj de Eŭropa Konsilio kaj bone parolas la anglan. Partoprenkostoj estos repagitaj de la organizantoj de la forumo. Se vi interesiĝas, sendu vian vivresumon en la angla kiel eble plej […]
Artikolo Partoprenu en Forumo de Lisbono de Eŭropa Konsilio aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Inter la 4-a kaj 11-a de aŭgusto okazis dum IJK 2018 en Badajoz (Hispanio) la dua parto de la trejnado Florigu Egalecon inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth), la Erasmus+ Projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, kiu celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco kaj alirebleco por junuloj en Esperantujo. La trejnistaro konsistis […]
Artikolo Trejnadoj pri egaleco dum IJK en Badajoz aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Ekkonu la Estraron de TEJO 2018-2019! Hoan Tran – Ĝojo (Vjetnamio) – Prezidanto Léon Kamenický (Slovakio) – Unua Vicprezidanto Francesco Maurelli (Usono) – Dua Vicprezidanto Konstanze Schönfeld – Tuŝka (Germanio) – Ĝenerala Sekretario Mung Bui – Feliĉa (Vjetnamio) – Kasisto Hans Becklin – Hanso (Usono) – Estrarano Arturo Crespo (Kolombio) – Estrarano Kingslim Edah (Benino) […]
Artikolo Ekkonu la Estraron de TEJO 2018-2019! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 76-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn proponojn. Kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke kelkfoje vi bezonas pli da helpo pri viaj kandidatiĝoj. Ni deziras havi detalajn proponojn, […]
Artikolo IJK 2020 en via lando! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
La Elekta Komisiono estas Organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato strukturitan proponon por elekto de nova estraro. La Elekta Komisiono laboras en sama […]
Artikolo Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Revenis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de aŭtuno 2018 ĝis majo 2020. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel […]
Artikolo Iĝu Komitatano B de TEJO (2018-2020) aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Ni ĝojas anonci ke, sabate la 3-an de novembro, okazos aktivula trejnado dum la renkontiĝo KKPS 2018! KKPS okazos de la 2-a ĝis la 4-a de novembro en Hunsel, suda Nederlando. Kadre de ĝi, TEJO sukcesis venigi trejniston de la Forumo Junulara Eŭropa, kiu parolos pri la rajtbazita sinteno (angle rights-based approach) kiu fundas la […]
Artikolo Partoprenu trejnadon pri rajtbaziteco dum KKPS aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto! La ĉeftemo de la numero estas Cifereca Mono: Kiel ĝi utilas al ni? La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko Joel Muhire rakontas pri orfa bazlernejo, Zsófia Kóródy parolas pri Herzberg, la Esperanto-urbo kiu proponas lingvan kaj movadan klerigadon kaj vi trovos ankaŭ artikolon […]
Artikolo Nova numero de Revuo Kontakto – Cifereca Mono: Kiel ĝi utilas al ni? aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Kiu respondecas pri kio en la nova Estraro 2018-2019 de TEJO? Jen kompleta listo de respondecoj kaj kontaktdetaloj de ĉiu estrarano: Hoan Tran – Ĝojo (Vjetnamio) – Prezidanto; prezidanto@tejo.org, hoan.tran@tejo.org Komisionoj: Merkatiko & Informado (Informado), Landa Agado – Ameriko Respondecoj: Rilatoj kun UEA, Societo Zamenhof Léon Kamenický (Slovakio) – Unua Vicprezidanto; leon.kamenicky@tejo.org Komisionoj: Aktivula Trejnado, Kongresoj, Landa Agado – Eŭropo, Afriko Interesgrupo: Moviĝebloj […]
Artikolo Listo de respondecoj de la Estraro 2018-2019 de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Pli ol 250 esperantistoj el la tuta mondo kunvenis por la 74-a Internacia Junulara Kongreso – IJK 2018 en Hispanio. La evento okazis en Badajoz, hispana urbo ĉe la landlimo kun Portugalio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018. Kunorganizis la Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS) kaj la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ). Homoj festis, dancis, […]
Artikolo Granda sukceso de la IJK 2018 en Badajoz aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de […]
Artikolo Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Ni ĝojas prezenti al vi la novan Estraron 2018 – 2019 de TEJO! La komitato de TEJO elektis la novan estraron dum la IJK – Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, Hispanio. Gratulojn al ĉiuj kaj bonan laboron! Prezidanto: Tran Hoan (Ĝojo), el Vjetnamio Vicprezidanto 1: Léon Kamenický, el Slovakio Vicprezidanto 2: Francesco Maurelli, el Germanio Ĝenerala Sekretario: […]
Articolul Estraro de TEJO 2018 – 2019 apare prima dată în Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en HLPF 2018 – High-Level Political Forum (Altnivela Politika Forumo) ĉe United Nations en Novjorko. TEJO kunorganizis la flankan eventon pri Cirkla Ekonomio kaj Junularo. Rakoen rakontas: “Mia partopreno nome de TEJO estis belega okazo por refortigi la rilatojn kun la partneroj kiujn mi jam konas el nia agado […]
Articolul TEJO partoprenis Altnivelan Politikan Forumon HLPF 2018 ĉe United Nations apare prima dată în Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.