• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Aŭtoro: Ariel

Partoprenu nome de TEJO konferencon de UNOY en Kolombio

by Ariel on 2 Majo 2019 in Aliaj

Alvoko por amerikanoj: Partoprenu nome de TEJO konferencon de UNOY en Kolombio La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO serĉas kandidatojn por partopreni la konferencon de UNOY (United Network of Young Peacebuilders) en Bogoto, Kolombio, inter la 15-a kaj 18-a de julio 2019. UNOY estas tutmonda reto de packonstruantaj junularaj organizoj – do organizoj, kiuj […]

The post Partoprenu nome de TEJO konferencon de UNOY en Kolombio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto – Menstruo-Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno?

by Ariel on 27 Aprilo 2019 in Aliaj

Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Menstruo-Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno?La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos intervjuon al Querino Neto pri BEJO, artikolon de Marcionilo Vasconcelos kaj artikolon de Carlos Pesquera Alonso pri IJK. Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski “Ĵus svarmis tra la amaskomuniloj la […]

The post Nova numero de Revuo Kontakto – Menstruo-Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno? appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

KER-Ekzamenoj dum IJK en Slovakio

by Ariel on 26 Aprilo 2019 in Aliaj

Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo! KER-Ekzamenoj en Slovakio Vi povas ekzameniĝi laŭ la KER-sistemo dum IJK en Slovakio: KER-Ekzamenoj dum IJK en Slovakio (1-a de aŭgusto 2019) Se […]

The post KER-Ekzamenoj dum IJK en Slovakio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO partoprenis ECOSOC de Unuiĝintaj Nacioj

by Ariel on 25 Aprilo 2019 in Aliaj

Delegacio de sep esperantistoj reprezentis TEJO-n dum la Junulara Forumo ECOSOC de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.  Grava atingo por TEJO: Rakoen Maertens estis ĉefparolanto dum la ferma ceremonio kaj António Guterres, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ĉeestis lian paroladon. “Estis semajno de elstara agado. Semajno grava por nia movado.” Rakoen Maertens La ECOSOC […]

The post TEJO partoprenis ECOSOC de Unuiĝintaj Nacioj appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO partoprenis la konsilion de membroj de Forumo Junulara Eŭropa en Bruselo

by Ariel on 23 Aprilo 2019 in Aliaj

TEJO partoprenis la konsilion de membroj de FoJE – Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) de la 12-a ĝis la 13-a de aprilo en Bruselo. Rogier ‘Roĉjo’ Huurman kaj Paulína Jalakšova reprezentis nian organizon. TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel internacia neregistara organizo. La konsilio de membroj (CoMem) okazas dufoje jare kaj estas […]

The post TEJO partoprenis la konsilion de membroj de Forumo Junulara Eŭropa en Bruselo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Reprezentu TEJO-n en la komitato de UEA

by Ariel on 8 Aprilo 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi ŝatus reprezenti TEJO-n en la komitato de UEA? La 20-an de julio komenciĝos nova trijara komitata periodo, kaj TEJO, kiel reprezentanto de la junaj esperantistoj, rajtas havi 2 komitatanojn A en la komitato de UEA. Jes, sonas interese, sed kiel tio funkcias? Ĉu ĝi funkcias simile al la komitato de TEJO?La rolo de […]

The post Reprezentu TEJO-n en la komitato de UEA appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Tuluzume – TEJO-delegacio partoprenis la Esperanto-Semajno en Francio

by Ariel on 5 Aprilo 2019 in Aliaj

Inter la 10-a kaj la 20-a de marto 2019 okazis la Esperanto-Semajno (SemEo), organizita de Esperanto-Kultur-Centro (EKC) de Tuluzo, en Francio. TEJO-delegacio partoprenis la eventon.La TEJO-volontulino Manuela Burghelea rakontas pri la sperto. Bonan legadon! Tuluzume Kiel iama volontulino de Esperanto-Kultur-Centro (EKC) de Tuluzo, mi sciis, eĉ antaŭ komenci mian novan volontuladon por TEJO en Roterdamo, […]

The post Tuluzume – TEJO-delegacio partoprenis la Esperanto-Semajno en Francio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO serĉas programistojn

by Ariel on 27 Marto 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi ŝatas programi kaj scipovas verki kodon en NodeJS, JavaScript, kaj SQLite? Se jes, helpu TEJO-n disvolvigi ĝian internan kunlaborplatformon, la Centran Reton! Ni serĉas programistojn, kiuj ŝatus volontule kunlabori kune por krei pli kaj pli da servoj kadre de la Centra Reto. Se vi jam interesiĝas, legu ĝian kodon ĉe GitHub, lernu pri […]

The post TEJO serĉas programistojn appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Reteja prizorgado de tejo.org kaj nealireblo

by Ariel on 25 Marto 2019 in Anoncoj

Pro laboroj de reteja prizorgado, ekde la 10:00 matene (CET) de la 26-a de marto 2019, nia retejo tejo.org ne estos alirebla. La laboroj daŭros maksimume 3 tagojn.Okaze de la nealireblo de nia retejo, ni decidis plilongigi la trian aliĝperiodon de IJK 2019 ĝis la 5-a de aprilo. Se vi bezonas kontakti nin dum tiuj tagoj, […]

Artikolo Reteja prizorgado de tejo.org kaj nealireblo aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Estrara Kunsido de TEJO okazis en Prago

by Ariel on 22 Marto 2019 in Aliaj

Nia unua estrara kunsido de 2019 okazis en Prago de la 10-a ĝis la 14-a de marto. Ĉeestis la TEJO estraranoj Konstanze Schönfeld, Léon Kamenický, Tomáš Stano kaj Francesco Maurelli. Aldone, la kunsidon partoprenis la komisiito pri Aktivula Trejnado Charlotte Scherping, la komisiito pri Landa Agado Querino Neto, la ĵuselektita komitatano Ĉ Unika Yuro Jung, […]

Artikolo Estrara Kunsido de TEJO okazis en Prago aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO kaj UEA dungas oficiston pri Eksteraj Rilatoj

by Ariel on 20 Marto 2019 in Malfermaj alvokoj

Per sia agado pri Eksteraj Rilatoj, UEA kaj TEJO celas levi la profilon de Esperanto en internaciaj medioj, kultivi pozitivan sintenon al la lingvo kaj movado ĉe diversaj influuloj kaj decidfarantoj, konsciigi pri diversaj aspektoj de la lingva problemo en internaciaj kaj interkulturaj rilatoj kaj en la daŭripova evoluigo de la monda socio, kaj kunlabori […]

Artikolo TEJO kaj UEA dungas oficiston pri Eksteraj Rilatoj aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020)

by Ariel on 16 Marto 2019 in Malfermaj alvokoj

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de […]

Artikolo Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2019-2020) aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Novaĵoj pri IJK 2019 en Slovakio

by Ariel on 15 Marto 2019 in Aliaj

La preparado de IJK 2019 en Slovakio progresas kaj la Loka Kongresa Komitato rivelis kelkajn detalojn pri la bunta programo.  Kiel jam anoncite, la temo de ĉi-jara IJK estas Kontraŭ antaŭjuĝoj kaj la teamo volas alfronti ĝin kiel eble plej respondece. Por partoprenantoj jam pretas multaj aktivaĵoj konektitaj al la temo. Okazos ekzemple tema kinejo, […]

Artikolo Novaĵoj pri IJK 2019 en Slovakio aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La gajnintoj de la konkurso Partoprenu IJK-n 2019

by Ariel on 13 Marto 2019 in Aliaj

Ni ĝojas anonci la gajnintojn de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019: Charlotte Burton el Usono Emerson dos Santos el Brazilo Ekaterina Lozina (Miri) el Rusio Ili ricevos subtenon por partopreni la plej grandan junularan eventon de la jaro, IJK 2019 en Slovakio. Preskaŭ 40 junaj esperantistoj el la tuta mondo kandidatiĝis por la konkurso kaj […]

Artikolo La gajnintoj de la konkurso Partoprenu IJK-n 2019 aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kiel korekti lingvaĵon konscie kaj bonkore

by Ariel on 12 Marto 2019 in facebook, korektado, lingvaĵo, lingvo, movado

Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto … Legi plu →

Partoprenu UNITED-Konferencon en Albanio nome de TEJO!

by Ariel on 11 Marto 2019 in Malfermaj alvokoj

TEJO membras en la tuteŭropa reto UNITED, kiu kunigas ĉ. 560 volontulajn organizojn rilate al kontraŭ-rasisma kaj kontraŭ-faŝisma agado, subteno de migrantoj kaj minoritatoj, kaj interkultura agado. Dufoje jare, ĝi organizas konferencojn, en kiuj TEJO partoprenas jam de multaj jaroj. La sekvonta UNITED-konferenco okazos inter la 15-a kaj 20-a de majo en Albanio, ĉirkaŭ la temo […]

Artikolo Partoprenu UNITED-Konferencon en Albanio nome de TEJO! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Centra Reto – La sistemo de TEJO por interna kunlaboro

by Ariel on 7 Marto 2019 in Aliaj

Centra Reto estas la ĉefa sistemo de TEJO por interna kunlaboro kaj ĝi estis lanĉita komence de la nova jaro 2019. La adreso de la retejo estas reto.tejo.org La sistemo estas publike alirebla de ĉiuj interesitoj pri la agado de TEJO, sed pluraj funkcioj estas nur alireblaj al aktivuloj de TEJO. Ni faris kelkajn demandojn […]

Artikolo Centra Reto – La sistemo de TEJO por interna kunlaboro aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Nova numero de Revuo Kontakto – Ĉukpilko – La sporto de la paco

by Ariel on 4 Marto 2019 in Aliaj

Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Ĉukpilko – La sporto de la paco. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos la artikolon de Adonis Saliba “La Esperanto-Movado Estontecen”, artikolon de Olga Sevcenco pri la ĉeesto de TEJO en la Universala Perioda Revizio, kaj informoj pri […]

Artikolo Nova numero de Revuo Kontakto – Ĉukpilko – La sporto de la paco aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Tomáš Stano, la nova estrarano de TEJO

by Ariel on 26 Februaro 2019 in Intervjuoj

Ni ĝojas prezenti al vi la ĵuselektitan novan estraranon de TEJO Tomáš Stano! Saluton Tomáš kaj gratulojn pro via estraraniĝo! Kial vi decidis kandidatiĝi por esti estrarano de TEJO?Saluton kaj dankon por viaj bonvenigaj vortoj. Unue mi ŝatus danki al ĉiuj, kiuj subtenis min dum la balotoj.Mi decidis kandidatiĝi al la estraro de TEJO, ĉar […]

Artikolo Tomáš Stano, la nova estrarano de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Novjara Podkasto de Egalecen: Fotoj – kiel zorgi pri konsento kaj privateco?

by Ariel on 26 Februaro 2019 in Esperanto-aranĝoj, esperantujo, Eventoj, fotado, fotoj, GDPR, konsento, movado, novjaro, podkasto, pozitiveco, PRIVATECO, silvestro, someraj aranĝoj

Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina. Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES … Legi plu →

KER-Ekzamenoj dum IJF en Italio kaj IJK en Slovakio

by Ariel on 22 Februaro 2019 in Aliaj

Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo! KER-Ekzamenoj en Italio kaj Slovakio Vi povas ekzameniĝi laŭ la KER-sistemo dum IJF en Italio kaj dum IJK en Slovakio: KER-Ekzamenoj dum IJF en […]

Artikolo KER-Ekzamenoj dum IJF en Italio kaj IJK en Slovakio aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO-studsesio por landaj kaj fakaj sekcioj

by Ariel on 19 Februaro 2019 in Malfermaj alvokoj

La TEJO-studsesioj estas specialaj kapabligaj kaj junulargvidataj programoj por niaj landaj kaj fakaj sekcioj. Ĉi-jare ni celas organizi la studsesion en partneriĝo kun la Junulara Departemento de la Eŭropa Konsilio. Tio signifas ke la landaj kaj fakaj sekcioj devas registriĝi kiel partneroj por la studsesio antaŭ la sendado de la kandidatiĝo por financado. Ni pretigis […]

Artikolo TEJO-studsesio por landaj kaj fakaj sekcioj aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO serĉas partnerojn por nova projekto

by Ariel on 18 Februaro 2019 in Aliaj

TEJO serĉas membran organizon de la eŭropa regiono por nova projekto: plilaŭtigi la voĉojn de la junuloj en la demokrata procezo. La projekto estos financita de la Eŭropa Kultura Fonduso. Grandaj sumoj estas disponeblaj por organizoj: 30,000€ – 50,000€. La Eŭropa Kultura Fonduso financas kreemajn kulturajn aktivecojn antaŭ, dum kaj post la eŭropaj parlamentaj balotoj, […]

Artikolo TEJO serĉas partnerojn por nova projekto aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Juro

by Ariel on 12 Februaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi ŝatus helpi al TEJO kreski en sia junulara agado ene de jurbazitaj kaj laŭleĝaj kadroj? Ĉu vi interesiĝas pri la reguloj, la rajtoj kaj la devoj de internacie funkcianta organizo? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj juraj praktikoj en internacia kunteksto? Aliĝu al nia grupo pri juro kaj […]

Artikolo Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Juro aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Projektoj kaj Subvencipetoj

by Ariel on 11 Februaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi volas helpi al TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj kreski en sia junulara agado per subvenciitaj projektoj? Ĉu vi interesiĝas pri financaj ebloj por TEJO kiel internacie funkcianta organizo kaj pri specifaj fondusoj disponeblaj por antaŭenigi la projektojn de via organizaĵo? Ĉu vi volas interŝanĝi ideojn kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj […]

Artikolo Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Projektoj kaj Subvencipetoj aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Konkurso por partopreni Komunan Seminarion 2019 en Vjetnamio

by Ariel on 9 Februaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Komuna Seminario estas la plej granda kaj grava junulara Esperanto-evento en Azio. En 2019 la evento estos okazigota de VEJO en la marurbo Danang, Vjetnamio, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, kun la ĉeftemo “Man-en-man protektu marmedion”. Por ebligi la partoprenon de pli da junuloj en tiu tradicia evento, KEAM, TEJO, […]

Artikolo Konkurso por partopreni Komunan Seminarion 2019 en Vjetnamio aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Genra Egaleco

by Ariel on 28 Januaro 2019 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi interesiĝas pri la ligoj inter genro kaj junularaj problemoj? Ĉu vi ŝatus esplori pri kiel liberigi nin de genraj ŝablonaĵoj en junulara agado? Ĉu vi volas interŝanĝi kaj helpi en la kreado de bonaj praktikoj en internacia kunteksto? Aliĝu al nia grupo pri genro kaj esploru pri kiel inkludi genran perspektivon en junulara […]

Artikolo Aliĝu al interesgrupo de TEJO pri Genra Egaleco aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Projekto FEJ – Florigu Egalecon Inter Junuloj

by Ariel on 25 Januaro 2019 in Aliaj

La Erasmus+ projekto FEJ – Florigu Egalecon Inter Junuloj celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco, alirebleco kaj aktivisma agenteco por junuloj en Esperantujo. Al la projekto kontribuis pli ol 30 homoj el la tuta mondo. Pli da informoj kaj libere uzeblaj materialoj disponeblas ĉe la oficiala retejo de la projekto genraegaleco.tejo.org  En ĉi […]

Artikolo Projekto FEJ – Florigu Egalecon Inter Junuloj aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Partoprenu UN-festivalon pri daŭripova evoluigo en Bonn!

by Ariel on 23 Januaro 2019 in Malfermaj alvokoj

La Tutmonda Festivalo pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas evento organizata de la Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado. La festivalo okazas ĉiujare en Bonn kaj kunigas registaranojn, lokajn estrojn, internaciajn organizojn, civitanan socion, aktivulojn, junajn porbatalantojn, kreeman industrion kaj la privatan sektoron. Ĉi-jare, la evento okazos inter la […]

Artikolo Partoprenu UN-festivalon pri daŭripova evoluigo en Bonn! aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Mia Nordentoft, la nova volontulo de TEJO

by Ariel on 23 Januaro 2019 in Aliaj

Ni ĝojas prezenti al vi la novan volontulon de TEJO Mia Nordentoft! El kiu lando vi estas? Mi venas de Danio, sed nun loĝas en Roterdamo en Nederlando. Kial vi decidis voluntuli en la Centra Oficejo en Nederlando? Mi volas helpi al TEJO per mia fako, kaj tio neniel pli bone eblas ol de la […]

Artikolo Mia Nordentoft, la nova volontulo de TEJO aperas por la unua fojo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 4 Page 5 Page 6 … Page 11

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash