• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

Aŭtoro: Ariel

Konceptoj Pri Komunumoj

by Ariel on 26 Junio 2017 in analizo, esperantujo, kapitalismo, komunumoj

Kiel Esperantisto, kiu okupiĝas pri la socijusteca movado, mi ofte pensas pri la vorto ‘komunumo’.

La ĝenerala difino de komunumo estas granda aŭ malgranda grupo de homoj, kiuj havas ion komunan. Tio povas esti ekzemple religio, normoj, identeco, ŝatokupoj ktp. La Esperantistaro estas ekzemplo de granda komunumo, kaj ankaŭ oni povus paroli pri la komunumoj de homoj, kiuj uzas rultabulojn aŭ aŭskultas metalrokan muzikon. Legi plu →

Malferma alvoko: TEJO dungas eksterrilatan oficiston

by Ariel on 15 Junio 2017 in Malfermaj alvokoj

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj estas la ilo por atingi la ceteron de la mondo kaj nia nura kanalo por aliri decidfarantojn kaj strebi havi efikojn en la socio. Ni estis sufiĉe fortaj por porti TEJOn al grava pozicio en diversaj organizoj, aliflanke nia volontula forto ne sufiĉas por elprofiti la situacion kaj por resti […]

The post Malferma alvoko: TEJO dungas eksterrilatan oficiston appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma Alvoko: Gastigu TEJO-volontulon ekster Roterdamo

by Ariel on 14 Junio 2017 in Malfermaj alvokoj

Post sukcesa sperto kun la programo EVS, TEJO ŝatus havi volontulojn en alia loko ol en ĝia sidejo. Tio ankaŭ permesus al homoj, kiuj ne estas eŭropaj civitanoj, esti volontuloj de TEJO, tamen ene de la programlandoj de Erasmus+ (EU, ELKA (krom Svislando), Makedonujo kaj Turkujo). Ni kutime petas subvencion por havi volontulon. Tiam, pro […]

The post Malferma Alvoko: Gastigu TEJO-volontulon ekster Roterdamo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Esperantistoj helpas pli ol 40 afrikajn aktivulojn iri al IJK!

by Ariel on 12 Junio 2017 in Aliaj

Danke al malavara helpo de Esperantistoj, kadre de la donackampanjo por okazigi la unuan IJK – Internacian Junularan Kongreson en Afriko, TEJO sukcesis kolekti rimedojn, kiuj helpas venigi al la kongreso pli ol 40 afrikajn aktivulojn! Ĉi tie ni ŝatus aparte danki al ĉiuj, kiuj kontribuis. Ĉu eblas ankoraŭ helpi? Kompreneble jes! Ni daŭre bezonas […]

The post Esperantistoj helpas pli ol 40 afrikajn aktivulojn iri al IJK! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko: Iĝu TEJO volontulo en Burundo!

by Ariel on 5 Junio 2017 in Malfermaj alvokoj

TEJO invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Esperanto Centro en Rumonge, Burundo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n […]

The post Malferma alvoko: Iĝu TEJO volontulo en Burundo! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Kuraĝe kaj kore el Afriko

by Ariel on 1 Junio 2017 in Aliaj

Ŝarifa Abas estas dudek-ses jara, loĝas kun siaj gepatroj. Nun ŝi ne laboras, sed ofte studas en sia libera tempo kaj helpas la movadon en Kenjo. Intervjuas Stela. Rakontu al mi pri la Esperanto-vivo en via lando, bonvole. Nun ni havas dek junulojn kiuj estas tre seriozaj pri Esperanto en Kenjo. Kvankam estas multaj aliaj […]

The post Kuraĝe kaj kore el Afriko appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La 74-a IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Badajoz, Hispanio

by Ariel on 22 Majo 2017 in Aliaj

La 74-a IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Badajoz, Hispanio, de la 4-a ĝis la 11-a de Aŭgusto 2018!

The post La 74-a IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Badajoz, Hispanio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo

by Ariel on 20 Majo 2017 in Malfermaj alvokoj

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, […]

The post Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Olga Shiliaeva, nova komisiito pri Scienca kaj Faka Agado

by Ariel on 9 Majo 2017 in Aliaj

Kun granda ĝojo ni povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Scienca kaj Faka Agado: Olga Shiliaeva! Olga prezentas sin: Mi estas Olga Shiliaeva, esperantistino el Rusio. Laŭ profesio – ekonomiisto kaj instruisto en universitato. En 2012-2014 mi estis komitatano A de TEJO por Rusio, en 2014-2015 – komitatano B. En Esperantujo mi multe […]

The post Olga Shiliaeva, nova komisiito pri Scienca kaj Faka Agado appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Trejnadoj de TEJO dum Internacia Junulara Festivalo en Italio

by Ariel on 8 Majo 2017 in Aliaj

Dum IJF – Internacia Junulara Festivalo en Italio okazis trejnadoj de TEJO pri diversaj temoj: Tempo-mastrumado, Genra egaleco, Varbado per sociaj retoj, Motivado, Internacia Komunikado, Problemsolvado, Organizado de eventoj, Instruista trejnado. La trejnadoj estis la unuaj liveraĵoj de tiuj kiuj sekvis trejnadon por trejnistoj kadre de AEJK – Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo, subtenita de Erasmus+. La […]

The post Trejnadoj de TEJO dum Internacia Junulara Festivalo en Italio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Muziko kaj Genra Egaleco en Esperantujo

by Ariel on 8 Majo 2017 in analizo, esperantujo, Kulturo, Muziko

Ĉi tiu artikolo uzas la neoficalan sufikson -iĉ. Ĝi funkcias kiel la virgenra malo de la sufikso -in. Tiel la vortoj ‘ino’ kaj ‘iĉo’ egalas al ‘virino’ kaj ‘viro’ en fundamenta Esperanto. Ĝenerale kiam oni parolas pri Esperanta kulturo, oni … Legi plu →

Malferma alvoko: Lernu senpage pri organizado de kampanjoj en Hispanio

by Ariel on 6 Majo 2017 in Malfermaj alvokoj

Ĉu vi ŝatus partopreni senpage en la tria kunveno de la projekto pri alekstera komunikado ECY en Teruel (Hispanio) de la 26-a ĝis la 27-a de junio? La temoj estos organizado de kampanjoj kaj uzado de diversaj kanaloj por komuniki. Se vi loĝas en iu el la partneraj landoj (Nederlando, Hispanio, Slovakio, Britio, Italio aŭ […]

The post Malferma alvoko: Lernu senpage pri organizado de kampanjoj en Hispanio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

‘Gaslampumado’ – kio ĝi estas kaj kiel batali ĝin?

by Ariel on 1 Majo 2017 in edukado, feminismo, kulturo de perforto, mistraktado, misuzado, perforto, terminoj, terminologio

‘Gaslighting’ (ĉiposte nomata gaslampumado) estas strategio celanta miskredigi kaj manipuli homojn per levi dubojn pri ties propraj memoroj, perceptoj, kaj personeco. Per multaj el tiuj subtilaj sugestoj, la uzanto de tiu tekniko povas havi la viktimon sub plena regado, kreante iun fikcian version de la realeco, kiu pli kongruas por ri. En ĉi tiu artikolo mi klarigos specife, kiel gaslampumado funkcias, kaj donos konsilojn por rekoni kaj kontraŭbatali ĝin en via propra vivo. Legi plu →

La apo Amikumu publikiĝis

by Ariel on 22 Aprilo 2017 in Aliaj

Finfine lanĉiĝis Amikumu, la apo kiu, pere de GPS, helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Ĝi estas projekto de la esperanta jutuba stelulo Evildea kaj de la kreinto de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo, Chuck Smith. Elŝutu Amikumu nun: iOS: https://itunes.apple.com/app/id1214046710 Android: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.amikumu.amikumu

The post La apo Amikumu publikiĝis appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO kolektis pli ol 21 mil eŭrojn por venigi junajn afrikajn aktivulojn al la unua IJK en Afriko!

by Ariel on 16 Aprilo 2017 in Aliaj

Antaŭ kelkaj monatoj TEJO lanĉis kampanjon “Ni realigu la unuan IJK-n en Afriko!” per kiu ĝi celis kolekti rimedojn por propra kontribuo al la projekto AEJK – afrika-eŭropa junulara kapabligo kaj por venigi junajn aktivuloj el aliaj afrikaj landoj, kiuj ne partoprenas en la projekto. Danke al malavereco de Esperantistoj TEJO sukcesis kolekti pli ol 21 mil […]

The post TEJO kolektis pli ol 21 mil eŭrojn por venigi junajn afrikajn aktivulojn al la unua IJK en Afriko! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Pasporta Servo: gastiga servo kaj kultura trajto de Esperanto

by Ariel on 12 Aprilo 2017 in Aliaj

Pasporta Servo 2017 oficiale estas en la libroservo de UEA! Se vi estas gasto vi jam tuj povas mendi vian ekzempleron! Anna Lobo de Carvalho rakontas pri la gastiga servo kiu estas tradicia kultura trajto de Esperanto. Pasporta Servo Tiu nomo estas jam vaste disvastigita en Esperantujo. Ĝi estas jam tradicia en nia movado, kaj jam delonge […]

The post Pasporta Servo: gastiga servo kaj kultura trajto de Esperanto appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Viaj ideoj por la strategio de TEJO

by Ariel on 11 Aprilo 2017 in Aliaj

TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) estas en procezo krei novan strategian laborplanon, kiu gvidu la agadon de la organizo dum la venontaj jaroj. Pro tio ni tre ŝatus aŭdi viajn ideojn pri kion la monda junulara organizo faru! Bonvolu plenigi la formularon. La limdato por kontribuoj estas la 29-a de aprilo, sed kontribuoj aparte bonvenas ĝis […]

The post Viaj ideoj por la strategio de TEJO appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La junulara movado en Nepalo

by Ariel on 7 Aprilo 2017 in Intervjuoj

Seshimo Masayha intervjuis Sandip Lamichhane pri la Esperantista junulara movado en Nepalo. Saluton, Sandip. Parolu pri vi! Mi estas Sandip Lamichhane kaj naskiĝis la 23-an de novembro 1997 en la distrikto Ĉitvan, kiu situas en la centra parto de Nepalo proksime al la ĉebarata landlimo. Mi eklernis Esperanton ekde oktobro 2014 kaj memstare daŭrigas. Mi […]

The post La junulara movado en Nepalo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Serĉata komisiito pri Scienca kaj Faka Agado

by Ariel on 5 Aprilo 2017 in Aliaj

Por prizorgi la bezonojn de la junaj Esperanto-parolantoj aktivaj en la scienca kaj faka mondo TEJO serĉas respondeculon pri la komisiono pri Scienca kaj Faka Agado. La agado de la komisiono dependas de la iniciatoj de la respondeculo kaj de la jenaj bazaj orientigoj: kunigi junajn Esperantajn sciencistojn, organizi prelegsesiojn dum eventoj pri sciencaj kaj […]

The post Serĉata komisiito pri Scienca kaj Faka Agado appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Intervjuo: La granda aventuro de i.d.c.

by Ariel on 3 Aprilo 2017 in Intervjuoj

La Granda Aventuro, la nova albumo de i.d.c. / inicialoj dc, aperis en Januaro. i.d.c. / inicialoj dc estas plurlingva popa projekto de Eric Languillat, starigita en 2003 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio. La brila nova albumo enhavas altkvalitan produktadon, interesajn tekstojn kaj unikan etoson. Aŭskultu la albumon La Granda Aventuro tie ĉi. Se vi ŝatas la muzikon, […]

The post Intervjuo: La granda aventuro de i.d.c. appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Alvokoj por partopreni la Internacian Junularan Kongreson – 2017 en Togolando

by Ariel on 21 Marto 2017 in Malfermaj alvokoj

Ni ĝojas prezenti al vi tri alvokojn por partopreni la IJK-n – Internacian Junularan Kongreson 2017! La IJK okazos de la 5-a de Aŭgusto ĝis la 12-a de Aŭgusto en Aneho, Togolando. (oficiala retejo de IJK) Limdato por kandidatiĝi estas la 21-a de Aprilo 2017. 1- Partoprenu la IJK-n helpita de TEJO kadre de Eŭrop-Afrika Junulara […]

The post Alvokoj por partopreni la Internacian Junularan Kongreson – 2017 en Togolando appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Novaj talentoj: videoblogisto JozefoVlogs

by Ariel on 11 Marto 2017 in Intervjuoj

JozefoVlogsNi ĝojas prezenti al vi novan talenton en Esperantujo: JozefoVlogs! JozefoVlogs estas hispana videoblogisto. Li malfermis sian novan esperantlingvan YouTube kanalon en Januaro 2017. Liaj amuzaj kaj interesaj filmetoj furoras en Esperantujo kaj li jam havas pli ol 200 abonantojn! Se vi ŝatas liajn videojn, vi povas helpi lin disvastigi lian laboron! Kiel? Kunhavigu kaj komentu […]

The post Novaj talentoj: videoblogisto JozefoVlogs appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO partoprenis en Tutmonda Festivalo de Ideoj por Daŭripova Evoluo

by Ariel on 10 Marto 2017 in Aliaj

TEJO partoprenis en Tutmonda Festivalo de Ideoj por Daŭripova Evoluo (Global Festival of Ideas for Sustainable Development) en Bonno, Germanio. La evento organizita de UN – Uniĝintaj Nacioj okazis de la 1-a ĝis la 3-a de Marto. Dum la Festivalo oni diskutis pri la plej taŭgaj kaj efikaj manieroj atingi la 17 daŭripovajn celojn en la 2030 Tutmonda Tagordo de […]

The post TEJO partoprenis en Tutmonda Festivalo de Ideoj por Daŭripova Evoluo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko: Partoprenu en la dua kunveno de Projekto ECY en Belgio

by Ariel on 9 Marto 2017 in Aliaj

Ĉu vi ŝatus partopreni nome de TEJO en la dua kunveno de Projekto ECY pri alekstera komunikado en Belgio, de la 24-a ĝis la 26-a de marto? TEJO repagos ĉiujn kostojn (veturado, loĝado, manĝojn…). Vi ricevos trejnadon pri kiel paroli kun diversaj publikoj (aĝgrupoj, personecoj, ktp.) kaj pri kiel varbi/vendi ideojn. Prezentu vian kandidatiĝon ĝis […]

The post Malferma alvoko: Partoprenu en la dua kunveno de Projekto ECY en Belgio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko: Partoprenu en la dua kunveno de Projekto ECY en Belgio

by Ariel on 9 Marto 2017 in Aliaj

Ĉu vi ŝatus partopreni nome de TEJO en la dua kunveno de Projekto ECY pri alekstera komunikado en Belgio, de la 24-a ĝis la 26-a de marto? TEJO repagos ĉiujn kostojn (veturado, loĝado, manĝojn…). Vi ricevos trejnadon pri kiel paroli kun diversaj publikoj (aĝgrupoj, personecoj, ktp.) kaj pri kiel varbi/vendi ideojn. Prezentu vian kandidatiĝon ĝis […]

The post Malferma alvoko: Partoprenu en la dua kunveno de Projekto ECY en Belgio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Lanĉiĝis la nova retejo de Amikumu

by Ariel on 6 Marto 2017 in Aliaj

La nova retejo de Amikumu ĵus lanĉiĝis. Ĝi disponeblas en Esperanto, en la angla kaj en la hispana. La teamo baldaŭ komencos traduki la retejon ankaŭ al aliaj lingvoj. Amikumu estas apo kiu, pere de GPS, helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Ĝi estas projekto de la esperanta jutuba stelulo Evildea kaj de la kreinto […]

The post Lanĉiĝis la nova retejo de Amikumu appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO partoprenis en YO!Fest 2017 en Mastriĥto, Nederlando

by Ariel on 12 Februaro 2017 in Aliaj

YO!Fest 2017 La 7-an de februaro, TEJO partoprenis en YO!Fest 2017 en Mastriĥto, Nederlando. La okazaĵo memorfestis 25 jarojn ekde la subskribo de la Mastriĥta Traktato, kiu estis la bazo por la kreado de Eŭropa Unio. Nia volontulo Ale rakontas pri la evento. Dum la tuta tago okazis interesaj aktivoj kaj ne mankis momentoj de […]

The post TEJO partoprenis en YO!Fest 2017 en Mastriĥto, Nederlando appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Joanne Johns, nova komisiito pri Landa Agado en Oceanio

by Ariel on 9 Februaro 2017 in Aliaj

Kun granda ĝojo ni povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Landa Agado en Oceanio: Joanne Johns! Vic-prezidanto de la Melburna-Esperanto Asocio, estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, kaj kunredaktoro de la nacia gazeto Esperanto Sub La Suda Kruco, Joanne celas sciigi pli da junuloj pri Esperanto, kaj certigi, ke estas sufiĉe da interesaj, amuzaj […]

The post Joanne Johns, nova komisiito pri Landa Agado en Oceanio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

TEJO partoprenas en ECOSOC – Junulara Forumo 2017 ĉe la Unuiĝintaj Nacioj!

by Ariel on 2 Februaro 2017 in Aliaj

LA VALORO DE JUNULARA LABORO Francesco Maurelli, Sara Spanò kaj Raúl J García reprezentis TEJO-n en ECOSOC – Junulara Forumo 2017 ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko! Francesco Maurelli parolis pri financado por junularaj organizoj. “Mi klarigis ke la unua granda defio estas rekono de la valoro de junularo kaj de junulara laboro. Mi citis […]

The post TEJO partoprenas en ECOSOC – Junulara Forumo 2017 ĉe la Unuiĝintaj Nacioj! appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Malferma alvoko: gastigu TEJO-volontulon ekster Roterdamo

by Ariel on 27 Januaro 2017 in Aliaj

Cele al tutmonda agado, TEJO ŝatus havi volontulon en alia loko ol en ĝia sidejo. Tio permesus agadi en loko kie estas homfortoj sed mankas rimedoj, kaj tie plifortigi la movadon. Tio ankaŭ permesus al homoj, kiuj ne estas eŭropaj civitanoj, esti volontuloj de TEJO. Ni kutime petas subvencion por havi volontulon. Tiam, la volontulo […]

The post Malferma alvoko: gastigu TEJO-volontulon ekster Roterdamo appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 9 Page 10 Page 11

Contributors

  • egalecen.org
  • さなりな
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Commenti a:

RSS Nekonata distribuo

Copyright © 2025 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash