En mia ekstravaganca imago, ĵurnaloj stampas grandliterojn memore al ĉi tiu tago. Mi vidas klare, per miaj inkandeskaj okuloj en malluma ĉambro, ke miloj da orkestroj ludas hodiaŭ, en diversaj urboj tra la mondo. Miaj haroj estas verdo kontraŭ verdo, po unu nuanco da verdo por ĉiu haro. Ondiĝantaj laŭ la marborda vento, la hararsusuro […]
Kategorio: Esperanto
Kiel ĉiuj jam scias, Esperantistoj estas tre dise. Fakte tiu estas kutima plendo de ne-esperantistoj, kiel lingvo funkcias sen loko kie ĉiuj parolas? Kiel oni povas trovi aliajn esperantistojn? Tradicie, kluboj kaj kongresoj estas la respondoj, tie troviĝas esperantujo. Sed estas problemoj. Kongresoj nur okazas unufoje jare, ĉefe dum somero, ofte trans granda distanco. Oni … Legi plu Kiel Amikumu ŝanĝos Esperantujon →
Ni ja scias, ke Esperanto-lando ne ekzistas, do ni devas iel krei ĝin. Mi pasie ŝatis kaj daŭre ŝatas pripensi …
Jen hodiaŭ mi ricevis la libron Legu po-ete: krestomatio tradukaĵa el pluraj jardekoj, tradukita de Gerrit Berveling.
Miaj blogeroj kutime estas tre longaj. Kekfoje eble tro? Mi ne scias. Mi ŝatas preni la tempon kaj la spacon …
Mi ne scias, kion pensi pri Esperanto kaj ĝiaj parolantoj. 130 jaroj kaj kio? Oni ankoraŭ aŭdacas paroli pri mondproblemo post jarcento! La lingvo mortis en 1917. Ni kolektu subskribojn kaj postulu. Ni kreu asocion, klubon, planon, projekton, itineron. Organizi organizaĵojn per organiza organizado. Ni planu, replanu, repensu, rediskutu, ree eltiru niajn harojn por malkovri […]
La vorto ‘parentezo’ povas esti ‘falsa amiko’ por portugallingvanoj. La portugala vorto ‘parêntese’ signifas plej ofte rondan krampon, kvankam ankaŭ parentezon (la intermetitaĵo). Ne ekzistas en la portugala lingvo vorto specifa por la intermetita informo. PIV diras, ke la vorto ‘parentezo’ en Esperanto ankaŭ povas signifi “krampon”, sed la konfuzo povas daŭri por portugallingvanoj, ĉar […]
(Ĉi tiu artikolo unue aperis en Beletra Almanko – februaro 2017) Esperanto ne estas konata aŭ populara temo, certe ne en la anglalingva mondo. Malofte aperas artikoloj kaj apenaŭ ekzistas libroj anglalingve, do kompreneble mi ekĝojis, kiam mi aŭdis pri la nova libro Bridge of Words (Ponto el vortoj). La libro estas la unua anglalingva … Legi plu Multo pri la lingvo, malpli pri l’etoso – Recenzo de “Bridge of Words” →
(Ĉi tiu artikolo unue aperis en la aprila eldono de Monato) En Irlando nuntempe regas stranga paradokso. Ekzistas miloj da neokupitaj domoj sed ankaŭ miloj da senhejmuloj. Ekzistas miliardoj da eŭroj por subteni la bankojn, sed mankas monerojn por la senhejmuloj. Ekzistas Kristnasko, tempo por ĝentileco kaj helpeco, sed la senhejmuloj ofte estas forgesitaj. Sed … Legi plu Ribelo de la senhejmuloj →
Mi havas du blogojn, unu estas anglalingve kaj la dua estas esperante. Tiu estas interesa sperto kaj montras interesajn diferencojn inter la du lingvoj kaj siaj komunumoj. Oni pensus ke la angla blogo estas giganta kompare al la eta Esperanto, sed tiu ne tute veras. Plejparte de blogoj en la mondo estas anglalingve, eĉ se … Legi plu 6 diferencoj inter Angla kaj Esperanta blogo →
Ofte junuloj stampas per ekscesoj sian koleron kontraŭ malsana mondo, homaro kiun regas maljusteco, malegaleco. Ili neas ĉion kaj kontraŭas ĉiujn. Rompi la tradicion kaj krei alternativan vivmanieron (kiun sekvaj generacioj same rompos siatempe). Lerni Esperanton estas mia plej ribela junulaĝa ago. Brazilaj evangeliismaj junuloj ne lernas lingvojn kiuj parolas pri toleremo. Ili edziĝas frue, […]
Mi havis mian belan, rondan 30-an naskiĝtagon antaŭ kelkaj semajnoj. Dum longega tempo, mi ne pensis pri tio, ke miaj …
Tiu ĉi poemo povas plenumi nenion efektivan kontraŭ la tajdo. La akvodunoj invadas la kontinenton, perfortas la esperojn de generacioj post generacioj kaj dronigas homojn sen demandi ties nomojn. Eĉ se la kaatingo transformiĝus en maron kaj la kangasistoj estus piratoj, la temo ne diferencus. Kolerigas min la historiolibroj kun siaj gravaj okazaĵoj, siaj eminentuloj […]
La pasintan semajnfinon okazis la Brita-Skota Kongreso en belega Edimburgo. Mi partoprenis ĝin pro pluraj kialoj. Nun, ke Pasporta Servo …
Se ĉi tiu lingvo estus mia, se mi havus ion komunan kun tiuj homoj kiuj artikulacias ĝin. Se en mia infanaĝo mi estus senscia pri ĝia strukturo. Se mi estus eluzinta la esprimeblojn sen kapabli bone difini kio estas substantivo aŭ verbo. Se en ĝi mi estus aŭskultinta infanajn rakontojn. Se miaj rememoroj emerĝus konvulsie […]
La litero C, je eniro en fora lando, kaj por ke homoj ne pensu ke ĝi afektas, kamuflis sian fremdecon per ĉapelo. Kiu rekonus ĝin krom du aŭ tri homoj, ĉu ne? Sed en tiu mondoparto la kutimo diktas, ke ĉapelojn portu nur vokaloj.
Mi daŭre konsideras la kapablon facile krei verbon el adjektivo kiel unun el la plej belaj ecoj de Esperanto.
Se tiu ĉi poemo havus sencon, mi ne havus nomon. Se mi havus nomon, tiu ĉi poemo ne havus sencon. Mi ne havas sencon. Kaj la poemo havas min. Fajro por bruligi la leganton. Vi legis, ĉar vi volis. Tiu ĉi poemo havas dek portugalajn familinomojn kaj klarigos detale ĉiujn branĉojn de la arbo. Ĉu […]
En ĉi tiu tago de ĉi tiu jaro, la 14-an de aprilo, de ĉi tiu tropika lando, nordorienta ŝtato, ĝuste en tiu ĉi urbo, kvartalo, strato kaj numero loĝas homo kiu scipovas la zamenhofan lingvon.
Dum voĉregistro mi perceptas, ke mi ne prononcas la verbfinaĵon -as kiel /as/ sed kiel ion similan al /əs/, /əz/. Kaj vere la angla vikipedio diras, rilate la portugalan lingvon, ke “In Brazil, [a] and [ɐ] are in complementary distribution: [ɐ ~ ə] occurs in word-final unstressed syllables“. Kiam mi klopodas bone malfermi la buŝon, ŝajnas, […]
Diskutoj pri la rifuĝintoj ofte estas abstraktaj kaj teknikaj. Oni priparolas leĝojn, regulojn, internaciajn interkunsentojn kaj senvizaĝaj nombroj. Oni debatas pri la “fluo” de rifuĝintoj kvazaŭ ili venas el ia krano. Eĉ pli malbone, oni simpligas la aferon al “ni kontraŭ ili”. “Ili” estas danĝeraj, fremdaj, strangaj kaj kontraŭ “nia” kulturo, vivmaniero kaj lando. Iuj … Legi plu La rifuĝintoj kaj nia homareco →
el la jena retpaĝo http://www.thedailybeast.com/articles/2016/10/30/the-joy-of-esperanto.html
El la jena novaĵo: https://directa.cat/esperanto-sennacia-lingvo
Neste mês de abril que se inicia, o movimento esperantista estará há 100 anos sem o seu idealizador. L.L. Zamenhof morreu em 14 de abril de 1917
Tiu ĉi poemo havas sencon nur en Esperanto. Malpermesate traduki. Sed kaze de rajtorompo, bonvolu nomi la rezulton vortamaso. Se el aŭtomata tradukilo, nomu vomamaso. Homoj kiuj ne trapasis ĉiujn fazojn de Esperantistiĝo, inkluzive la mallumajn tagojn de kabeismo, neniam legu la mesaĝon de ĉi tiu poemo.
Neste vídeo explico a diferença entre as palavras “scivolema” e “kurioza”, que traduzidas do Esperanto significam igualmente “curioso(a)”. ——————— En tiu ĉi video mi klarigas, por portugalparolantoj, la diferencon inter scivolema kaj kurioza.