Saluton!
Pasis nur kelkaj semajnoj de kiam la usona popolo elektis sian novan prezidanton. La tuta mondo miris kaj apenaŭ kredis ke la miliardulo Donald Trump, kun sia retoriko plena je antaŭjuĝoj kaj faŝismaj trajtoj, estas la elektito de la plejmulto de la usonanoj. Tamen ne estas sekreto ke ankaŭ en aliaj mondopartoj kreskas la fortoj de la naciismaj politikaj partioj. Ĝis kiam la (mis)konceptoj pri nacioj estos uzataj por apartigi homojn?
Trump promesis forpeli 11 milionojn da kontraŭleĝaj enmigrintoj kaj konstrui muron ĉe la landlimo kun Meksiko. Fronte al tio ni demandas: Kial ne eblas Amerika Unio? Jen ni prezentas kiel ĉefartikolon analizon de Carlos Hernández el Meksiko pri la temo. Ana Ribeiro el Brazilo esploras siajn originojn kaj revenas 100 jarojn en la familia historio, kiu migris el Portugalio al Brazilo. Fine pri la temo ni aldonas raporton el rifuĝejo en Irako, kie multaj fuĝas de la t.n. “Islama ŝtato”
En nia intervjua rubriko malofte estas literaturistoj. Ja ekzistas en Esperantujo aliaj specifaj literaturaj revuoj, sed ni faras strebon inviti ankaŭ tiufakajn esperantistojn. Tiel, danke al nia kunlaboranto Paŭlo Silas, ni prezentas al vi intervjuon kun Gerrit Berveling, tradukisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj pastoro en Nederlando.
Se paroli pri religio, la ĉefartikoloj de la numero 2016:3 (pri religio) venigis al nia redakcio novajn artikolojn kiel reagojn. Jen temo, kiu diversmaniere tuŝas la homojn kaj ili proponas du novajn perspektivojn pri la temo. Ni ankoraŭ havas ĉi-numere libro- kaj filmo-recenzojn, poemon kaj la kutimajn konstantajn rubrikojn.
Fine, mi petas permeson al vi por fari etan omaĝon al mia amata forpasinta fianĉino. Bruna forpasis la 19-an de novembro pro kancero en la aĝo 29, post 1 jaro kaj duono de la diagnozo. Ŝi trapasis tiun teruran tempon kun admirinda forto kaj ĉiam afable rilatis kun siaj proksimuloj. Aminda persono, profesie ŝi estis dentistino kaj talenta muzikanto. Ŝi multe interesiĝis pri Esperanto kaj studis ĝin, sed pro troa timideco, ŝi timis paroli publike. Ni kune partoprenis la IJK-n kaj UK-n en 2014. Por la venonta numero ni ŝatus kolekti artikolojn rilate al sano. Se vi havas spertojn aŭ konojn pri (mal)sano, bv. dividi ilin kun ni.
La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Laŭ la nova reguloj, homoj ĝis 35 jaroj daŭre estas TEJO-memboj. La “novaj junuloj” jam povas elŝuti Kontakto-n, sed kun nepra kondiĉo, ke en la datumbazo de UEA estu registrita ilia naskiĝdato. La elŝutado de Kontakto por 30-35-jaruloj estas funkciigita nur en la ĉefa retejo: uea.org/revuoj/
Kore
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto