• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

La lasta tago por aliĝi al IJS 25! en la plej favora periodo!

by Stela Besenyei-Merger on 25 Aprilo 201425 Aprilo 2014

Kara leganto,

Se vi jam partoprenis kaj bonfartis kun ni dum IJS kaj ŝatus revidi
viajn geamikojn en Hungario, ne hezitu aliĝi! Kaj se ankoraŭ ne, tiam
jen la ĝusta okazo por sperti la etoson. 😉 Hodiaŭ estas ja la lasta
ŝanco por kapti la unuan, plej favorprezan aliĝperiodon – ne maltrafu!

Se vi ne jam estas konvinkita, jen kelkaj kialoj: la akvobatalo ĉi-jare
mojosiĝos per nova defio, IJS festos sian 25-jariĝon per jubilea balo
kaj torto… Okazos pluraj ekscitaj kaj apenaŭ kostaj ekskursoj, estos
proksimega senkosta plaĝo, juna organiza teamo kun freŝaj ideoj. Kaj
kio tute mankos: ajnaj longaj prelegoj, malinteresaj muzeoj. Tion ni
promesas.

Detaloj kaj aliĝilo: ijs.hu/eo.

Esperante je via partopreno:
la teamo de IJS

Ps.: Ne forgesu, ke ĉi-jare eksterordinare multe da rabatoj helpas la
partoprenon de hungaraj gejunuloj. 😉 Tio signifas, ke HEJ pagas eĉ 25
aŭ 50%-ojn de via kotizo – por vidi la detalojn, vizitu nian
retpaĝon: http://ijs.hu/Az-IJS-rol/IJS-2014-Horany/Kedvezmeny.

Weekend « serein » du 8 au 12 mai

by Menjo on 13 Aprilo 2014

Envie de faire une pause en attendant les grandes vacances ? Du 8 au 12 mai aura lieu une rencontre d’espéranto dans le Vaucluse, sur le mont Serein, à 1400m d’altitude, non loin du fameux mont Ventoux, qui culmine à 1911m d’altitude. Cet événement se destine aux personnes qui ont envie, pendant quelques jours, de passer du temps entre espérantophiles et espérantophones afin de développer leur usage de l’espéranto et de soutenir notre association, JEFO. Au programme : activités manuelles, culinaires, (…)

–
En France

Celoj de JEFO

by bsubejr on 3 Marto 2014

JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo) estas franca asocio de junaj Esperantistoj. La celo de la asocio, fondita en la 1969, estas promocii la internacian lingvon inter ĉiu juna franco.
JEFO proponas al ĝiaj membroj larĝan gamon da servoj.

–
Kiuj ni estas ?

/
découvrir

Novjaro en Pollando – el la vidpunkto de hungara partopreninto

by Zośa on 21 Februaro 201421 Februaro 2014

Inter la 28-a de decembro kaj la 4-a de januaro estis organizita jam la kvina Junulara Esperanta Semajno, ĉifoje en Szczawno -Zdrój, en Pollando. Mi ĝojas ke JES okazis en ĉi tiu lando. Mi konsideras ĝin kiel Esperanta lando, ĉar Zamenhof, la patro de la lingvo naskiĝis ĉi tie, en Bialystok. Estis granda surprizo, kiam ni hazarde ekvidis straton nomita pri Zamenhof, irante al ekskurso per buso.
Kiel lastjare en Germanio, partoprenante mian unuan E-renkontiĝon, mi ne seniluziiĝis. Mi delonge ne havis tian bonegan novjarfeston kaj naskiĝtagon, kion mi festas la unuan de januaro. Kvankam la vojaĝo per trajno al Pollando estis ege longa kaj laciga, tamen vere indis veturi tiom longe. Antaŭe mi neniam vizitis Pollandon, do mi tuj sciis, ke mi devas partopreni en JES ĉijare ankaŭ, ĉar mi atendis samajn bonajn travivaĵojn kiel pasintjare.
Kiel kutime, la unuan vesperon ni pasigis per la tradicia interkona vespero, kiam ĉiuj partoprenantoj estas kune. Ni dancis, kantis, ludis, kaj bone amuziĝis, danke al la gvidado de Kimo, kiu ĉiam scias, kiel faru bonan etoson. Novula programo denove asekuris la ŝancon por novaj esperantistoj, kiuj partoprenis ilian unuan renkontiĝon, por ke ili konatiĝu kaj amikiĝu kun aliaj homoj kaj kun Esperanto dum amuzaj ludoj ĉiutage dum la festivalo. Tamen mi ne plu estas novulo, ĉar JES estis jam la kvara E-evento kion mi vizitis, mi volonte partoprenis la novula programojn.
Kiam mi iras al E-aranĝoj, mi neniam ellasas la eblojn de ekskursoj, ĉar tiuj estas bonaj okazoj por malkovri la landojn. ĉifoje ni vizitis la belegan urbon de Wroclaw (kiu estas konata pri la skulptaĵoj de gnomoj) dum tuttaga ekskurso. Krome ni havis ege ekscitan vojon al Osowka nokte, kie ni ĉirkaŭrigardis en la subtera urbo, kio estis konstruita dum la dua mondmilito. Tiu ĉi ekskurso estis kiel ni estintus en aventurparko kaj ĝi estis iomete timiga ankaŭ.

Oni povis elekti el kolora programero, el diskutoj, kunsidoj, debatoj, kaj prelegoj. La organizantoj zorgis pri tio, ke neniu enuu.

Kompreneble ne mankis la bonegaj noktaj koncertoj de famaj esperantistaj muzikistoj, kiuj ĉiam partoprenas la renkontiĝojn kaj zorgas pri la bona etoso.

Krome, inter la programoj oni povis trovi lingvokursojn, aŭ ili povis rigardi filmojn en la kinejo, aŭ partopreni ukulelo-kurson, kiu muzikilo iĝis kiel simbolo de ĉijare JES. Homoj povis aŭskulti bonegan koncerton de ukulelistoj, kiuj post mallonga lernado fariĝis veraj muzikistoj, dank’ al la bonaj instruistoj.

La 31-an de decembro ĉiuj prepariĝis ekscitite al la silvestra balo. Vespere granda bufedo atendis la homojn. Multaj el la manĝajoj estis faritaj de la partoprenantoj mem. Mi ne devas mencii, ke ĉiuj festis ĝis mateno.

Komparite al la pasintjara JES, nun pli malmultaj homoj partoprenis ĝin, ĉirkau 180 esperantistoj venis al Pollando. La renkontiĝo estis denove granda travivaĵo por mi, kion pruvas ke post kiam mi alvenis hejmen, mi daŭre pensis pri JES, almenaŭ por 2 semajnoj. Tiel mi malfacile povis koncentriĝi al miaj ekzamenoj kaj mia laboro. Post E-renkontiĝoj ĉiam estas malfacile, reiri al ĉiutagoj… Mi jam certas, ke mi iros al JES venontjare ankaŭ!

Blanka Csikós

FESTO 2014

by Menjo on 6 Februaro 2014

Cet été encore, comme chaque année, JEFO organise FESTO, la rencontre à ne pas manquer autour de la musique et de l’espéranto. Rendez-vous du 16 au 23 août à Pont-de-Barret, dans la Drôme, pour une semaine inoubliable ! La rencontre aura lieu dans un endroit tranquille, au milieu de la nature, où vous pourrez mêler détente, activités diverses et excursions dans la journée, et profiter d’un bon programme musical le soir. Pus d’informations apparaîtront bientôt sur le site officiel de FESTO : (…)

–
FESTO

Volontulu du monatojn en Francio!

by Zośa on 20 Januaro 201420 Januaro 2014

Ĉu vi deziras loĝi malmultekoste du monatojn en Tuluzo, malkovri belegan regionon, ĝui la vivon en vigla kaj agrabla urbo?

Ĉu vi pretas samtempe partopreni esperantajn aranĝojn kaj foje helpi en projektoplena esperanta asocio?

Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo gastigos vin en majo kaj junio 2014!

Nur unu volontulon aŭ volontulinon oni serĉas, malpli ol 30-jaraĝa, nefranclingvanon, kiu sufiĉe bone parolas esperanton.

– La Esperanto-Kultur-Centro pagos por la loĝado, la manĝoj, kaj la vojaĝkostoj en la regiono (kunlima sumo).

– VI pagos la vojaĝkostojn por veni kaj reiri.

ATENTU : Tiu volontula servo ne estos oficiala, ĝi estos interkonsento pri gastigado en Tuluzo kontraŭ helpo al nia asocio.

Kandidatiĝu antaŭ la 20a de februaro, pli da informoj:

http://www.esperanto-midipyrenees.org/esperanto/dossier.php?val=46_decouverte+pratique+esperanto

Aŭ skribu al Marion Quenut (respondeculino pri la projekto) :
marion.quenut@laposte.net

IJS 2014 – jam eblas aliĝi!

Gekaraj E-istoj!

Mi volas rekomendi al vi bonegan internacian aranĝon, la IJS-n:

La Internacia Junulara Semajno estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo, kaj unu el la plej grandaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo. La renkontiĝo ĝenerale okazas fine de julio aŭ komence de aŭgusto kaj ĝi daŭras dum unu semajno. Ĝi okazas ĉiam en malsama urbo de Hungario. Ĝi havas ĉirkaǔ 100 partoprenantojn el 10-20 landoj de la mondo, ĝenerale pli ol la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el Eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo.

La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj sian regionon. La programo de la renkontiĝo konsistas el diversaj prelegoj kaj aliaj distraĵoj: lingvokursoj (de Esperanto, de la hungara lingvo por la eksterlandanoj, kaj foje de aliaj lingvoj), diskutrondoj (ĉefe pri la movado), trejnadoj (por aktivuloj), diskejo, sportoj, lagumadoj, ekskursoj ene de la urbo kaj al la vizitindaĵoj de la regiono. Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Unu el la plej ŝatataj programeroj estas la tradicia akvobatalo, kie la partoprenantoj kaj la urbaj fajrobrigadistoj batalas unu kontraŭ la alia. Antaǔ kelkaj jaroj IJS havis ankaǔ grandan elegantetan balon, sed bedaǔrinde tiu tradicio jam malaperis el la programaro, sed okaze de la jubilea IJS en 2014, la organizantoj volas revivigi ĝin.

Nun ni elkore invitas vin al la sekva (la jubilea) IJS! La 25-a Internacia Junulara Semajno okazos de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto en 2014 en Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10 kilometrojn for de Budapeŝto). Kiel jam pasintjare denove estos libera lagumado dum la tuta semajno! Krom tio, ĉar temas pri la jubilea naskiĝtago de IJS, frapfrazo de la semajno estos: “De la tradicioj ek al la futuro!” Denove okazos granda akvobatalo, kaj post pluraj jaroj de paŭzo, ree balo kaj festa manĝo kun jubilea torto (mmm…, ĉeestinde)! Pliaj informoj baldaŭ sur la retpaĝo: http://www.ijs.hu/

Elkore,

La organizantoj

Decembra programo

by Zośa on 4 Decembro 20134 Decembro 2013

Ni elkore invitas vin ĉiujn, niaj karaj eksterlandaj amikoj al la decembra programo de HEJ, kion ni organizas la 14an je la 15:30 en Budapeŝto. Ni spektos filmon pri Esperanto, gustumos bongustajn kukojn, kaj parolos pri kutimoj de diversaj landoj rilate al Kristnasko kaj Sankta Nikolao. Se vi deziras provbaki vian kristnaskan recepton, vi bonvenas kunporti iun bongustaĵon por ni :).

La adreso estas: 1146 Budapest, Thököly út 58-60. teretaĝo Károly salono.
Vi povas atingi la lokon per la busoj 5, 7, 173. De ambaŭ direktoj vi devas veturi ĝis la haltejo Cházár András utca.

Se vi havas demandon, kontaktu: hej [punkto] estraro [heliko] gmail [punkto] hu aŭ +36304311132

Ni esperas, ke ni baldaŭ renkontiĝos!

La teamo de HEJ

Ni vizitis Vienon

by Zośa on 3 Decembro 20134 Decembro 2013

La lastan semajnfinon de novembro ni vizitis Vienon por rigardi la vidindaĵojn de la urbo kaj la Esperantan Muzeon de Vieno. La ekskurson inspiris vienaj esperantistoj, kiuj bedaŭrinde ne multnombre aperis por renkonti nin. Nia unua programo estis la Esperanta Muzeo, kun esperantlingva gvidado. Eĉ ni, kiuj estas sufiĉe spertaj pri la movado, eksciis kelkajn novajn aferojn en la moderna, altnivela, interaga muzeo. Nia gvidanto estis simpatia esperantisto, kiu post la gvidado tre pacience respondadis niajn demandojn. Post la muzeo ĉiuj libere povis esplori la urbon, tamen la plej granda parto de nia teamo restis kune. Nia franca amikino, kiun ni ekkonis dum JER atendis nin antaŭ la muzeo kaj ĉiĉeronis nin en la urbo dum la tuta tago. Bedaŭrinde ŝi ne kunportis la aliajn membrojn de la loka klubo. Nia unu vojo gvidis al la kristnaska bazaro, por varmigi nin per iom da varma vino kaj punĉo kaj por rigardi la donacojn kaj dolĉajojn, kiujn eblis aĉeti ĉe la budoj. Kiam la dolĉaĵ-amantoj sufiĉe aĉetumis por siaj familianoj, ni renkontiĝis kun la cetero de nia grupo ĉe Stephansdom, ni ekis al la Hundertwasser domo, kiu estas mia persona preferato. Bedaŭrinde malheliĝis sufiĉe frue, tiel ni povis nur mallonge admiri la unikan arkitekturon de la domo, sed rekompencis nin la “Kunst und Café”, kiu troviĝis en la domo. Trinkante varmajn trinkaĵojn ni povis spekti dokumentan filmon kun la komentoj de la posedanto de la kafejo, kaj ni povis plenigi la gastlibron, farante iom da reklamo por Esperanto (ne forgesu rigardi la unuan paĝon, kiam vi estos tie 😉 ). La tago pasis rapidege, kaj ĉiuj akiris multajn novajn memoraĵojn antaŭ la reveturo al Budapeŝto.

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 44 Page 45

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Panelo “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, 15h00 UTC
    Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda […]
  • Kontakto aperigis sian 300-an numeron
    Fine de 2020, Revuo Kontakto aperigis sian 300-an numeron. Jen ĉiuj kovriloj ekde 1963 en unu sola bildo! Membriĝu en TEJO kaj ricevu Kontakton: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo/
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj La enhavlisto de la marta numero: 51 | Redakcie 52 | Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisée Byelongo por kunordigi ĝin 54 | Gravas landagada akcelado 56 […]
  • Gazetara Komuniko 932. Forpasis Vilmos Benczik, honora membro de UEA (1945-2021)
    La 27-an de februaro 2021 en Budapeŝto (Hungario) forpasis Vilmos Benczik, unu el la plej elstaraj esperantistoj de nia epoko. Vilmos Benczik naskiĝis en la hungara vilaĝo Szár, la 11-an de julio 1945. Li esperantistiĝis dum sia adoleska aĝo, en 1959. Ekde tiam li grave kontribuis al la Esperanto-kulturo, per verkado kaj tradukado kaj per […]
  • Feri Floro kantas "Bruneta haŭto"
    Feri Floro kantas "Bruneta haŭto" (Piel Canela). La aŭtoro de la kanto estas Bobby Capó, kaj la tradukon faris Liven Dek.
  • Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
  • Virtuala renkontiĝo de afrikaj esperantistoj kadre de la Semajno de Internacia Amikeco
    Solidaru kun Afriko – aliĝu al ret-renkontiĝo: okazos virtuala renkontiĝo de afrikaj esperantistoj kadre de la Semajno de Internacia Amikeco sabate, la 27-an de februaro 2021. La renkontiĝo disvolviĝos inter la 11-a kaj 14 horoj per ZOOM (laŭ UTC). Oni ion scios pli pri afrikaj esperantistoj, movado en unuopaj landoj, perspektivoj de la enkontinenta movado. […]
  • Rakontaro de Genĝi
    Rakontaro de Genĝi - aĉetu ĉe la libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org/?inf=9847 Rakontaro de Genĝi, Parto I. Sinjorino Murasaki (Murasaki Ŝikibu), Prozo tradukita, Belmonto, 2020. La unua volumo (el kvar) de ĉefverko de la frua japana literaturo kaj unu el la unuaj romanoj en la mondo (11a jc). Akademio Literatura de Esperanto prezentis ĝin: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/433
  • De ideo al agado
    Kiel realigi vian strategian vizion per konkretaj agadoj, kadre de projektoj subvenciitaj de EU • Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj estrarano respondeca pri Eŭropo Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA kaj estrarano respondeca pri Landa Agado Francesco Maurelli, direktoro de Kosmo Strategio Karaj Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA en Eŭropo, Ĉu vi […]
  • Gazetara Komuniko 930. Afrika komisiono havas novan kunordiganton: d-ro Elisee Byelongo
    Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisee Byelongo por kunordigi ĝin. D-ro BYELONGO Elisee ISHELOKE naskiĝis en Demokratia Respubliko Kongo (li estas konata en Esperantujo sub la nomo-formo Elisee Byelongo I.S). Tie li vivis kelkajn jarojn antaŭ ol migri al eksterlando, precipe Burundo, Tanzanio kaj Sud-Afriko […]
Copyright © 2021 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash