• Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon
Skip to content

Kulturaj Novaĵoj

Kulturaj novaĵoj el diversaj retejoj de esperantujo

  • Ĉefpaĝo
  • Pri
  • Sugestu retejon

La aliĝilo por JER estas malfermita!

by Stela Besenyei-Merger on 4 Marto 20164 Marto 2016

Karaj junuloj!

Jam pretas la aliĝilo por la Junulara E-Renkontiĝo en Dinnyés.
Iru al: http://jer.hu/kotizo/ kaj vidu la kondiĉojn, prezojn kaj venu por semajnfino al Hungario!

Ni ofertas al vi internacian kaj junularan etoson en junulargastejeto apud la lago Velencei. Kutime partoprenas 40-50 homoj el 4-5 landoj.

La programo enhavos interkonatiĝon, ludojn, vespere distrajn progamerojn kaj iom da frenezumadon! Ni ja renkontiĝos inter la 1-a kaj 3-a de aprilo, dum la internacia tago de frenezuloj.

Vidu pli ĉi tie http://jer.hu/programo/, vidu kion ni preparas por vi. 🙂

La organiza teamo atendas vin en la hejmo de lángoŝoj!

Eksterordinara kunsido de HEJ-membroj!

by Unknown on 27 Februaro 201627 Februaro 2016

Ni, la estraranoj de HEJ (Hungara Esperanto-Junularo, sidejo 1133 Budapest, Pannnia u. 102.) elkore invitas vin al nia eksterordinara jarĉefkunveno, kiu okazos la 5an de marto (sabato), ekde la 5a horo. La loko: 1146 Budapest, Thököly út 58-60.

La pritraktendaj temoj:
1. ŝanĝo de la reglamento
2. celoj kaj funkciado de la organizo
3. ceteraj demandoj
Voĉdoni rajtos ĉiuj HEJ-anoj sub 30; opinion rajtos diri, kompreneble, ĉiu ĉeestanto. Kaze de ne sufiĉe da ĉeestantaj anoj (t. e. manko de decidi-povo) la dua jarĉefkunveno okazus samloke, kvaron horon post la originale planita horo. Tiu ĉi dua kunveno estus ĉiukaze decidi-pova.

Ni esperas je via ĉeesto!

Amike,
teamo de HEJ

by Stela Besenyei-Merger on 27 Februaro 201627 Februaro 2016

Literaturo – La temo de la ĉefartikoloj en Kontakto 2016:1

by Rogener Pavinski on 24 Februaro 201624 Februaro 2016

Saluton!

Fine de la jaro 2012, mi interkonsentis kun la brazila poeto Geraldo Mattos pri intervjuo al nia gazeto. Tiam li kompleze sendis al mi etan rakonton por mia legoĝuo. La intervjuo prokrastiĝis kaj bedaŭrinde, post iom pli ol jaro li forpasis. Okaze de la temo de la ĉefartikoloj de ĉi tiu numero, mi esploris kaj malkovris ke tiu rakonteto neniam antaŭe estis publikigita kaj decidis do profiti la okazon por doni al li tiun spacon en la revuo, kiun li devus havi pro la intervjuo.

La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo ― unua kontribuaĵo al la revuo ― de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide ― nur hungarojn.
Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton.

Se, samkiel mi, vi ĉiutage krozas la Interreton, vi eble trafis iujn el la videoj de Evildea ― kromnomo de Richard Delamore por populara videoblogo, kiun li vivigas. De kelkaj monatoj li afiŝadas novajn videojn preskaŭ ĉiutage. En ili li foje rakontas pri sia vivo, parolas pri la movado aŭ ridigas la spektantojn per frenezaj situacioj. En nia intervjua rubriko li rakontas pri ĉio malantaŭ liaj videoj.

Vi ĝuos ankaŭ la rubrikojn Blaga Blogo, KontakTEK kaj Tejo Tutmonde kun buntaj artikoloj pri la junulara movado. Ĝis la venonta numero, eble kun via propra kontribuaĵo? Skribu al ni! La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Se vi ankoraŭ ne abonis la revuon por 2016, vi povas tion fari per la jena ligilo. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto

Stout kun flokoj de ĉerizo kaj piro tenitaj en viskio | Transfuzja (Hopkins)

by LukiZ on 23 Februaro 2016

Ĉi-foje koncize pri Transfuzja – biero en la stilo Foreign Extra Stout (FES) el bierfarejo Hopkins. La biero estas tute nigra. Bela bruna ĉapo de ŝaŭmo ne restis tre longe, sed lasis maldikan tavolon ĝis fino de la gustumoado. En aromo unue senteblas dolĉa frukteco – eble ĉeriza, sed piran mi ne sentis – sekve […]

Rekte el fermentujo | Sweet Sixteen (Maryensztadt)

by LukiZ on 15 Februaro 2016

De la ekskurso al bierfarejo Maryensztadt mi alportis kelkajn bierojn por provi kaj recenzi. Unu el ili estas milk stout (nomata ankaŭ sweet stout), kiun mi provis ankaŭ en la bierfarejo rekte de fermentujo. Grafika koncepto de la bierfarejo estas tia, ke ĉiu ilia biero estas kvazaŭ iu loko en la urbo kaj sweet sixteen […]

Ekskurso: bierfarejo Maryensztadt

by LukiZ on 10 Februaro 2016

Antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis ekskurson organizitan de la Pola Asocio de Hejmaj Bierfaristoj (PSPD) dum kiu ni vizitis du bierfarejojn: konzernan Warka en Warka kaj metiejan Maryensztadt en Zwoleń. Unue mi ŝatus rakonti pri la dua 🙂 Maryensztadt estas nova bierfarejo, kiu kreiĝis en la lastaj monatoj. La posedantoj planis malfermi ĝin en Varsovio […]

Kun fianĉino en Lublino | Hard Bride (AleBrowar)

by LukiZ on 31 Januaro 2016

Sabate mi havis okazon viziti urbon Lublin en orienta Pollando. La urbo vizitnidas kaj la ekskurso tre ĉarmis do mi certe bladaŭ revenos tien. Des pli ke mi jam konas tre bonan veg(etar)an lokon por manĝi – restoriacion Zielony Talerzyk. Mi manĝis tie rositatjn legomojn kun humuso kaj por deserto zingibran kukon. Ambaŭ manĝoj tre […]

La (preskaŭ) senlima idealisto

by St on 17 Januaro 2016

  Relegante la antaŭan parton pri la JES kaj antaŭ la daŭrigo eble mi paŭzu kaj aldonu tiun parton de …

Legi plu →

En Eger okazis la 7-a Junulara E-Semajno

by Tobiaszeto on 14 Januaro 2016

De la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de januaro 2016 en la hungara urbo Eger okazis la 7-a Junulara E-Semajno, organizata de Pola kaj Hungara Esperanto-Junularoj. La programon de laLegu pli…

Organizado ne estas demokratio

by St on 12 Januaro 2016

Mi skribis antaŭ semajno post la fino de la evento, kaj mi pensas, ke mi daŭre vidas la rezulton de …

Legi plu →

Vivo Ekstertera – Duobla Kontakto (2015:6/6) en la reto!

by Rogener Pavinski on 7 Decembro 20157 Decembro 2015

    Nelonge antaŭ ol ekverki tiun ĉi redakcian enkondukon mi rimarkis ke mi skribas al vi, kara leganto, sur tiu ĉi paĝo jam de 5 jaroj. Kiel la tempo pasas! Koincide, mi faris tion la unuan fojon en la duobla numero 2010:5/6. Ĉi tiu nova duobla numero do iel kronas tiujn 5 jarojn da laboro, dum kiuj mi tiom multe lernis el la kontribuaĵoj de la kunlaborantoj de tiu ĉi revuo. Mi esperas ankoraŭ resti kelkajn jarojn (eble pliajn 5?) kune kun vi!

    La numero, kiun vi havas enmane, entenas la lastajn du kajerojn por tiu ĉi jaro. Oni decidis prepari ĝin por iom ŝpari la kason kaj por ke vi ne ricevu la lastan kajeron (2015:6) malfrue en 2016 (kiel en la lastaj jaroj okazis…). Do vi havos abundon da interesaĵoj en tiu ĉi numero. La ĉefartikolo estas scienca artikolo de la konata esperantisto kaj astrofizikisto Amri Wandel, kiu antaŭ nelonge publikigis novan esploron, kiu por la unua fojo en jardekoj faris gravan ĝisdatigon al la ŝlosila formulo, la Drake-ekvacio, kiun sciencistoj uzas por serĉi vivon en la kosmo. En nia freneza mondo, kie la teroro kaj timo kreskas ĉiutage, la demando estas serioza. Sed laŭ mi, la plej evidenta pruvo ke ekzistas inteligenta vivo ekstertera, estas tio, ke ĝis nun neniu kontaktis nin!

    La intervjua rubriko ĉi-foje invitas ne unu, sed tri gastojn samtempe. Temas pri Martin Wiese, Tomas Frejarö kaj Roberto Pigro, la premiitoj en la 2-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. Ili respondas al tri samaj demandoj. 2-a konkurso, tri intervjuitoj kaj kvar brazilanoj. Kio? Temas pri tio ke miaj samlandanoj rekorde kontribuis. Entute kvar brazilanoj aperigis en tiu ĉi duobla numero siajn kontribuaĵojn.

    En la sekvaj paĝoj vi trovos diverstemajn artikolojn (ankaŭ facillingvan), rakontojn, poemojn ktp. Ne eblas ĉiujn prezenti en tiu ĉi enkonduko, sed mi nepre devas reliefigi la artikolon de Présence Bouvier el Germanujo. La simptotermio estis temo de mi nekonata, almenaŭ ne tiel profunde kiel ŝi prezentis ĝin. Krom ĝia graveco, impresas la klareco en kiu ĝi estis verkita! Bonvolu skribi al nia redakcio vian opinion pri ĝi kaj ankaŭ aliaj artikoloj ĉi-numeraj.
   
    Mi ne parolu tro, ĉar multaj paĝoj atendas vin, do mi adiaŭas vin por nun, kaj esperas revidi vin (aŭ ke vi revidos nin) venontjare. Por tio, ne forgesu reaboni la revuon por la venonta jaro. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Politikumu dum EYE 2016 kiel reprezentanto de TEJO!

by Tóth Teodóra on 21 Novembro 201521 Novembro 2015

Ĉu vi estas juna eŭropano, entuziasmas pri politiko Eŭrop-nivele kaj dezirus reprezenti Esperanton kaj TEJO en la Eŭropa Parlamento, kie estos aliaj 7000 junuloj el la tuta kontinento kaj pens-manieroj? EYE 2016 estas la perfekta evento por vi!
Junaj, entuziasmaj kandidatoj estas serĉataj por partopreni la plej grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, EYE, kiu okazos 20-22 de majo en Strasburgo, Francio.

Ĉu vi volas influi la Eŭropan politikon kaj reprezenti TEJO-n kune kun grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo? Se jes, sendu mallongan motiv-retmesaĝon al <oficejo ĈE tejo.org> ĝis la 10-a de decembro de 2015.

Por pli da informoj klaku ĉi tien!

Solidareco por la paco

by Unknown on 14 Novembro 201524 Novembro 2015

by Stela Besenyei-Merger on 14 Novembro 201524 Novembro 2015

Karaj Partoprenuntoj!

by Tóth Teodóra on 7 Novembro 20157 Novembro 2015

Kun peza koro kaj post longa diskuto ni decidis ne organizi IJSn en 2016, pro la sekvaj kaŭzoj: UK okazos post la IJK, kaj ambaŭ en Centra Eŭropo. Ni kompreneble ne volas paraleligi nian aranĝon kun la IJK, aŭ kun la junulara programo de UK, sed la datoj antaŭ IJK kaj post UK tute ne taŭgas por ni. Tamen, ne estu malgajaj: vi certe povos renkonti nin en JES (27-a de decembro-3-a de januaro jes.pej.pl), JER (1-3-a de aprilo 2016 jer.hu), someraj aranĝoj, kaj en IJS 2017 (ijs.hu) 🙂

Geedziĝo – Kontakto 2015:4 en la reto!

by Rogener Pavinski on 20 Oktobro 201520 Oktobro 2015

    Ĉi tie en nia retejo kaj en la posta paĝo de nia revuo, troviĝas listo kun proponitaj temoj, pri kiuj niaj kunlaborantoj povas verki se la temoj vekas ilian intereson. La temo “geedziĝo” — inter niaj ĉefartikoloj en la nuna eldono —  estis unu el tiuj temoj, kiuj plej multe ricevis kontribuojn. Kvankam varias la koncepto kaj la maniero en kiu ĝi realiĝas tra la tuta mondo, la laŭleĝa kaj religia kuniĝo inter du partneroj estas tutmonda tradicio.

    Tradicio, kiu en Nepalo ankoraŭ igas la familion de la edzino proponi doton al la edza familio. Pradip Ghimire rakontas pri tio. Tie proksime en Ĉinio, kiel priskribas ZHANG Ping, la tradicio konfliktas kun la tendenco de la junuloj, kiuj ne volas edzi(in)ĝi. Iliaj zorgemaj gepatroj devas okupi sin pri la serĉado de edz(in)oj por ili. Simila situacio okazas ankaŭ en Japanio, laŭ AZUMA Juki. Rowland Bonkorpa priskribas la GLAT-situacion antaŭ la lastatempaj samseksaj geedziĝaj rajtoj kaj Raita Pyhälä analizas alian flankon de la geedziĝoj — la divorcoj.

    Divorco – vorto, kiu ŝajne neniam estis en la vortprovizo de Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj geedziĝinte en 1957, vivas kune en Bona Espero jam 40 jarojn. Bona Espero, kiu dum jardekoj funkciis kiel eduka kaj sociasista institucio por centoj da infanoj, nun transiras al nova fazo en sia ekzisto kaj Ursula rakontas al ni pri tio en nia intervjua rubriko.

    El Rusio, Olga Ŝilajeva prezentas al vi raporton pri la filmfestivalo Teo kaj Amo, kiu premiis kelkajn esperantistojn per senpaga vojaĝo al Ĉinio. Leginte la artikolon, vi certe deziros sperti la samon kiel ŝi. Ne restis multe da spaco, sed la ceteron de la paĝoj plenigas tre interesaj rubrikoj. La Blaga Blogo, Tiel la Mondo… (ĉar ili ne povas manki). Legeblas ankaŭ recenzoj de la lastaj lastaperintaj muzikaj albumoj kaj la teknologia rubriko KontakTEK. TEJO tutmonde iom ŝrumpas ĉi-numere, sed revenos pli forte la venontan eldonon.

    Ne forgesu  skribi al ni viajn opiniojn kaj pensojn pri la enhavo de la artikoloj. Ni ĉiam bonvenigas la leterojn de la legantoj. La elŝutado de tiu ĉi numero eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.

Bonan legadon!
Rogener PAVINSKI
Redaktoro de Kontakto 

Navigado tra afiŝoj

Page 1 … Page 40 Page 41 Page 42 … Page 45

Contributors

  • Egalecen
  • parenteze.net
  • revuo Kontakto
  • Teo Kaj Libroj
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • Pola Esperanto-Junularo
  • Paulo Silas
  • Stela ĉiam nur kritikas
  • bieroj
  • IREJO
  • Espéranto-France
  • Hungara Esperanto-Junularo
  • SKEJ – Slovenská esperantská mládež
  • Ĉeĥa Esperanto-Junularo
  • JEBUO
  • TEJO-aktuale Archive Feed
  • Aktualaĵoj de Scienca Revuo
  • Itala Esperantista Junularo » Page not found

RSS Revuo Esperanto

  • Panelo “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, 15h00 UTC
    Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda […]
  • Kontakto aperigis sian 300-an numeron
    Fine de 2020, Revuo Kontakto aperigis sian 300-an numeron. Jen ĉiuj kovriloj ekde 1963 en unu sola bildo! Membriĝu en TEJO kaj ricevu Kontakton: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo/
  • La nova numero
    Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj La enhavlisto de la marta numero: 51 | Redakcie 52 | Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisée Byelongo por kunordigi ĝin 54 | Gravas landagada akcelado 56 […]
  • Gazetara Komuniko 932. Forpasis Vilmos Benczik, honora membro de UEA (1945-2021)
    La 27-an de februaro 2021 en Budapeŝto (Hungario) forpasis Vilmos Benczik, unu el la plej elstaraj esperantistoj de nia epoko. Vilmos Benczik naskiĝis en la hungara vilaĝo Szár, la 11-an de julio 1945. Li esperantistiĝis dum sia adoleska aĝo, en 1959. Ekde tiam li grave kontribuis al la Esperanto-kulturo, per verkado kaj tradukado kaj per […]
  • Feri Floro kantas "Bruneta haŭto"
    Feri Floro kantas "Bruneta haŭto" (Piel Canela). La aŭtoro de la kanto estas Bobby Capó, kaj la tradukon faris Liven Dek.
  • Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
  • Virtuala renkontiĝo de afrikaj esperantistoj kadre de la Semajno de Internacia Amikeco
    Solidaru kun Afriko – aliĝu al ret-renkontiĝo: okazos virtuala renkontiĝo de afrikaj esperantistoj kadre de la Semajno de Internacia Amikeco sabate, la 27-an de februaro 2021. La renkontiĝo disvolviĝos inter la 11-a kaj 14 horoj per ZOOM (laŭ UTC). Oni ion scios pli pri afrikaj esperantistoj, movado en unuopaj landoj, perspektivoj de la enkontinenta movado. […]
  • Rakontaro de Genĝi
    Rakontaro de Genĝi - aĉetu ĉe la libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org/?inf=9847 Rakontaro de Genĝi, Parto I. Sinjorino Murasaki (Murasaki Ŝikibu), Prozo tradukita, Belmonto, 2020. La unua volumo (el kvar) de ĉefverko de la frua japana literaturo kaj unu el la unuaj romanoj en la mondo (11a jc). Akademio Literatura de Esperanto prezentis ĝin: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/433
  • De ideo al agado
    Kiel realigi vian strategian vizion per konkretaj agadoj, kadre de projektoj subvenciitaj de EU • Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj estrarano respondeca pri Eŭropo Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA kaj estrarano respondeca pri Landa Agado Francesco Maurelli, direktoro de Kosmo Strategio Karaj Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA en Eŭropo, Ĉu vi […]
  • Gazetara Komuniko 930. Afrika komisiono havas novan kunordiganton: d-ro Elisee Byelongo
    Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisee Byelongo por kunordigi ĝin. D-ro BYELONGO Elisee ISHELOKE naskiĝis en Demokratia Respubliko Kongo (li estas konata en Esperantujo sub la nomo-formo Elisee Byelongo I.S). Tie li vivis kelkajn jarojn antaŭ ol migri al eksterlando, precipe Burundo, Tanzanio kaj Sud-Afriko […]
Copyright © 2021 Kulturaj Novaĵoj. All Rights Reserved.
Fooding Theme by WPStash