TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2016-06-07, n-ro 426
|
|
|
|
|
|
Riĉa scienca programo en Nitro
Surbaze de rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la 18 ricevitaj proponoj por la ĉi-jara sesio de Internacia Kongresa Universitato, el kiuj ok estis alprenitaj kaj estos okazigitaj kadre de la Universala Kongreso en Nitro. Krome la estraro nomumis la slovakan profesorinon Eva Poláková rektoro de la IKU-sesio. Poláková, renoma sciencisto, kiu partoprenis al pli ol 20 esplorprojektoj kaj gastprelegis ĉe kelkaj eŭropaj universitatoj, aktivas en la Esperanto-movado ekde 1995, ĉefe ĉe la “Akademio Internacia de la Sciencoj” en San Marino. Por informiĝi pli detale, bonvolu legi la Gazetaran Komunikon ĉe: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Ricxa-scienca-programo-en-Nitro.
|
|
|
Komitatanoj B sen balotoj
Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B por la oficperiodo 2016-19, kiu komenciĝos en la unua tago de la 101-a Universala Kongreso en Nitra. Balotoj ne estis necesaj, ĉar el la ok kandidatoj por la ses lokoj, du poste retiris siajn dokumentojn. Rekte elektitaj al la Komitato de UEA, la supera organo de la asocio, estas do: Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio). Johan Derks (Serbio) kaj Roy McCoy (Nederlando) rezignis pri la kandidateco. Pliajn informojn bonvolu trovi ĉe: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Komitatanoj-B-sen-balotoj.
|
|
|
Subteneblo por partopreni la UK-on
Danke al malavaraj donacintoj, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la UK en Nitro, kaj en esceptaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi. Sinproponoj estu sendataj al CO ĝis 10-06-2016 laŭ la Roterdama horzono.Kondiĉoj:
- Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2016.
- Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn antaŭ, dum kaj post la UK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la organizantoj).
Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi la jenan formularon .Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 617 (2016-06-02).
|
|
|
Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso
Pliafoje la Esperanto-kurso ĉe Duolingo atingis mejloŝtonon: Proksimume unu jaron post la lanĉo de la kurso registriĝis la 400 000-a lernanto. “Libera Folio” kaptis tiun elstaran okazon por denove aranĝi intervjuon kun la fondinto kaj ĉefmotoro de la kurso, Chuck Smith. Smith interalie rakontas pri la sekvaj paŝoj (aparte pri la hispanlingva kurso baldaŭ lanĉota), pri siaj revaj atendoj antaŭ la lanĉo, kiuj poste estis eĉ superitaj, kaj pri la nova kurso de “edukado.net” celanta unuavice Duolingo-kursfinintojn, “Ekparolu”. Legu la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/pli-ol-400-000-lernantoj-ce-jubileanta-duolingo-kurso.
|
|
|
Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA
Estis publikigita la raporto de la Elekta Komisiono al la Komitato de UEA. En ĝi aperas la nomoj de la kandidatoj, kiujn la komisiono dum la UK en Nitra proponos al la Komitato por estraraneco. Temas pri: Emilio Carlos Vaz Cid, Mark Fettes, Bharat Kumar Ghimire, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Martin Schäffer, Maria Rosaria Spanò. La komisiono subtenas la intencon de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, rekandidati por la posteno; pri la agadkampoj de ĉiuj ceteraj kandidatoj ne estas indiko. Por ekscii pliajn detalojn bonvolu legi la artikolon ĉe “Libera Folio”: http://www.liberafolio.org/2016/mark-fettes-rekandidatas-por-la-prezidanteco-de-uea.
|
|
Nova Pomego estos eĉ pli korekta
Kia estas “Plena Ilustrita Vortaro (PIV)” por la esperanta leksiko, tia estas “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko” (PMEG) por la esperanta gramatiko. Dum la prilaborado de la dua eldono de tiu referenca verko, Bertilo Wennergren, ĝia aŭtoro, renversis sian sintenon pri vortoj kiel “korekta” en la senco de “senerara”. Defendinta tian uzon en la unua eldono de lia ĉefverko, Wennergren nun konvinkiĝis, ke tamen la nereguleco de tiuj adjektivoj estas tro ĝena. Multajn pliajn interesajn detalojn vi povas malkovri legante la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/nova-pomego-estos-pli-korekta.
|
|
|
TEJO serĉas EVS-volontulon
TEJO denove serĉas EVS-volontulon, kiu dum maksimume unu jaro deĵoros en la Centra Oficejo de UEA. Ne nur la organizaĵo profitos de viaj agadoj – la profitado estos ambaŭvoja! La volontulado signifas personan pliriĉigon: Vi laboros kore de la movado, kunlaboros al tre interesaj projektoj (ekzemple organizado de aranĝoj) kaj partoprenados konferencojn reprezentante TEJO-n. Se vi aĝas pli ol 18 kaj malpli ol 31 jarojn, nepre detale informiĝu pri tiu oportuno ĉe: http://tejo.org/2016/05/ni-sercas-evs-volontulon/
|
|
|
|
Eŭrop-afrika kunlaboro plifirmiĝas
Grandega projekto pri sperto-interŝanĝoj inter Eŭropo kaj Afriko, kiun TEJO kunordigas, ĵus estis akceptita de Eŭropa Komisiono! Ene de la projekto okazos pluraj eventoj, interalie la 72-a Internacia Junulara Kongreso – IJK 2016 en Eŭropo kaj IJK 2017 en Afriko. Al la strategio de TEJO kiel tutmonda organizo apartenas subtenado de la movado en ĉiuj mondopartoj, kiun tiu subvencio faciligas.
|
|
|
2-a Pokalo de Zamenhof
Kio laŭ vi estos la plej granda sporta spektaklo ĉi-jare? Ĉu eble la olimpiaj ludoj en Rio-de-Ĵanejro aŭ la Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Francio? Por esperantisto certe nenio povas superi la 2-an Zamenhof-pokalon, kiu okazos kadre de la Universala Kongreso en Nitro. La selektitaro de Esperantujo ludos kontraŭ la selektitaro de ZMOS, loka organizaĵo en Nitro. Nepre ŝatu la Facebook-an paĝon de Tutmonda Esperanto Futbala Asocio (TEFA) por ĉiam esti ĝisdata!
|
|
|
Venontaj renkontiĝoj
- 12 – 14. junio
- 69-a Studadsesio, pluklerigado – en Herzberg – La Esperanto-urbo, – Germanio. La studsemajnfino ĉe Germana Esperanto-Centro/ICH – Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ofertas lingvan perfektigon, fakprelegojn kaj movadan spertiĝon
- 12 – 14. junio
- Staĝo por komencantoj kaj perfektiga kurso – en Lille, Francio. Staĝo por veraj komencantoj kaj perfektiga kurso. Rezervita unuavice al fervojistoj kaj familianoj, tamen malfermata al ĉiuj laŭ restantaj lokoj. Inf.: FFEA, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, AFCE (Association Française des Cheminots pour l’Espéranto) Stage Espéranto, 9 rue du Château-Landon, FR-75475 PARIS CEDEX 10, Francio. Rete: christian.dardenne@laposte.net
- 13. junio
- Lima Renkontiĝo (LiRe 2015) – en Decin, Ĉehio (CZ). Komuna germana-ĉeha revido en landlima regiono, rendevuejo 12:00 h ĉefstacidomo en urbo Decin ĉe la fervoja linio inter Dresdeno kaj Prago, 12:30 h starto promenado al turista gastejo Pastyrska stena, poste tagmanĝo, babilado, kaforondo ktp., 17:00 h fino de aranĝo. Inf.: Esperanto-grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de
- 13. junio
- 5-a E-Mentala Pikniko en Saksa Svislando – en Amtshainersdorf, Germanio. Interesa promeno kun bunta pikniko. Inf.: E-mental´ e-mentalprago@seznam.cz
- 19 – 21. junio
- Nacia kongreseto de UME – en College theologique FJKM Ivato Antananarivo, Malgasio. Nacia kongreseto kun 20 partoprenontoj el diversaj regionoj de Malagasio. Krom lingvoinstruado kaj instrutrejnado, ni diskutos pri la eblecoj refortigi la agoniantan movadon lokan post persistema krizo politika. Inf.: Unuiĝo de Malgasaj Esperantistoj. lot IAH 32 bis Avaratsena MG-102 Ambohidrapeto Madagascar. Rete: henrielredtv@gmail.com
- 20 – 21. junio
- 63-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo – Kioto, Japanio. La bela, historia kaj kultura urbo Kioto atendas vian partoprenon en la kongreso kun kleriga, lingva, movada, muzika, turisma programeroj, malfermata ankaŭ al urbanoj sub la kongresa temo: Amikojn en la tuta mondo per Esperanto, lingvo sen landlimoj! Inf.: Esperanto-domo, Yawata-tyo 537-6, Nisinotoin-Gozyo-Agaru, Simogyo-ku, Kyoto-si, Japanio 600-8455. Rete: kek63kioto@gmail.com
- 20 – 27. junio
- Somera Esperanto-Lernejo Iznik – en Iznik, Turkio. Ni kune lernos Esperanton inter la 09:30 a ĝis la 11:30a kaj post la tagmanĝo ni kune vizitos la proksimajn vilaĝojn kaj urbojn. Inf.: Murat Ozdizdar, Uskudar Amerikan Lisesi Vakif Sok. No:1, Baglarbasi, Istanbul, Turkio. Rete: mozdizdar@uaa.k12.tr
- 21. junio
- Internacia Montara Renkonto – sur Granda Ĉantorio. Proksime al ĉeha urbeto Nýdek kaj pola urbeto Ustroń Polana okazas tradicia montara renkonto, kiu okazas je tria dimanĉo de junio, komence je 9:00, en Beskidy montaro apud landlimo de CZ, PL, ankaŭ proksime al SK. Libera renkonto, kontribuas multaj, neniu oficiala organizanto
21 – 25. junio
- Elfriden – La longa ludo – en Dala-Floda, Svedio. Kurso pri ĉendancado en feroa maniero per baladoj el mezepoko kaj pagana tempo. Tendaro en tradicia paŝtejo en arbaro. Lastan tagon estos loka muzika festivalo kaj festena vespermanĝo. Tute senelektra. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE – 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com
- 21 – 27. junio
- E-Feriado kaj Festivalo de Popol-muziko – en Svedio. La sveda muzika kaj informa projekto. Inf.: Martin Strid
- 21. junio – 4. julio
- Elfriden – Sorparbo Internacia Spelmanslag – en Dala-Floda, Bingsjö kaj najbaraj vilaĝoj, Svedio. Formigo kaj ekzercado de internacia (popol)muzika grupo dum tendaro en tradicia paŝtejo arbara dum kvin tagoj, poste ties partopreno en popolmuzikaj festivaloj de Nås, Bingsjö, Östbjörka kaj Boda per dancomuziko kaj eble koncertoj. Tio estos okazo diskonigi la internacian lingvon al ĝenerala publika. Elekto de muziko de la grupo dependos je tio, kiuj venos. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE – 784 73 Borlänge, Svedio. Rete:martin.strid@gmail.com
- 25 – 28. junio
- BET-51 – en Tallinn, Estonio. Tradicia ĉiusomera renkontiĝo laŭvice en Estonio, Litovio aŭ Latvio. Programo: somera universitato, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero k.a. Inf.: EAE, Väike 5-5, Vaida EE-75302 Harjumaa, Estonio. Rete: tonu.hirsik@vet.agri.ee
- 26 – 29. junio
- Landkongresoj de Kanado kaj Usono – en Detrojto, Miŝigano, Usono. Ene de la evento la jarkunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) okazos la 28-an. Por detaloj (de AAIE) bonvolu kontakri Ronald Glossop rglossop@mindsprinf.com
- 26. junio – 2. julio
- IES (Internacia Esperanto-Semajno) – en Erevan, Armenio. Esperanto movado en Armenio havas multjaran historion, dum kiu en diversaj jaroj estis organizitaj Internaciaj Esperantaj renkontiĝoj. Gastema Armenia tero ĉiam pretas akcepti geamikojn. Inf.: AEU (Armenia Esperantista Unuiĝo), Erevan 0017, Sari-taĥ st. 19a – 5, Armenio. Rete:gajane.ae@mail.ru
- 27. junio
- Turisma ŝipvojaĝo laŭ kanalo Elbląski inter urboj Buczyniec kaj Elbląg. Inf.: PEA-filio en Gdańsk, Mazur Mirosława +48 500 036 364
- 27. junio
- 3a intergeneracia kaj intergrupa festo esperanta en Ĝenevo – en Genève, Svisio. La vojaĝema esperanta familio Sans invitas vin al ĝeneva renkontiĝo. Bonvenaj estas ĉiuj Esperanto-emuloj en Ĝenevo kaj la regiono, sendepende de aĝo aŭ lingvo-nivelo
- 27. junio – 4. julio
- Roskilde-Festivalo 2015 – en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo kun ĉ. 110.000 partoprenantoj, inter ili ĉirkaŭ cent (espereble) esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno kaj tendojn. inf.: FestoKlubo kaj Dana Esperantista Junulara Organizo roskildefestivalo@gmail.com
- 30. junio – 5. julio
- Kino-Teatro-Festivalo – 2015 – samloke kaj parte samtempe kun NASK en Nord-Karolino. La Festivalo ĉi-jare fokusos je filmfarado. Ĉu por reklami, informi, eduki aŭ distri, sukcesa filmo devas enplekti diversajn kapablojn, metiojn kaj lertojn, pri kiuj malmultaj ricevis instruon. KTF/AMO donos enkondukon al diversaj aspektoj de sukcesa preparado kaj realigo de filmo. Aliĝilon vi trovas “ĉi tie“. Inf.: Eddy Ellen, rete: eddyellen@aol.com
- 30. junio – 9. julio
- Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK la plej granda Esperanto-aranĝo en Norda Ameriko – ĉi foje en la Universitato William Peace – en Raleigh, Nord-Karolino, Usono. Ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso. Inf.: Ellen EddyEddyellen@aol.com aŭ Chuck Mays charles.o.mays@gamil.com
Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu
|
|
|
Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/tejo-aktuale
Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj
|
|
|
|
|
|